头像

《法老王》72

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 16, 2023, 08:03 (259天前)

– Certe – diris la pastroj: – Egipto estas klara postsigno de la mano de Oziriso...
– Ĉu Oziriso – intermetis la princo – havas sep fingrojn ĉe sia mano? Nilo ja enfluas en la maron per sep brakoj...
Ekregis peza silento.
– Junulo – respondis Mefres kun favora ironio – ĉu vi pensas, ke Oziriso ne povus havi sep fingrojn, se tio plaĉus al li?...
– Kompreneble!... – jesis la pastroj.
– Daŭrigu, glora Pentuer – interrompis Mentezufis.
– Vi estas pravaj – rekomencis Pentuer. – Ĉi tiu rivereto kun siaj brakoj estas la bildo de Nilo; la mallarĝa verda strio, inter ŝtonoj kaj sabloj, estas pentraĵo de Supra Egipto; la triangulo, distranĉita de la akvaj vejnoj, estas bildo de Malsupra Egipto, la plej vasta kaj plej riĉa parto de la lando.
En la komenco de la XIX-a dinastio, la tuta Egipto de la kataraktoj de Nilo ĝis la maro okupis kvincent mil mezurojn da tero. Sur ĉiu mezuro vivis dek ses homoj: viroj, virinoj kaj infanoj. Sed dum la sekvintaj kvincent jaroj preskaŭ ĉe ĉiu generacio Egipto perdis pecon da fruktodona tero...
La oratoro donis signon. Dekkelko da junaj pastroj elkuris el la konstruaĵo kaj komencis ŝuti sablon sur diversajn lokojn de la herbo.
– Ĉe ĉiu generacio malaperis iom da fruktodona tero, kaj ĝia mallarĝa strio pli kaj pli malgrandiĝis.
– Hodiaŭ – li levis la voĉon – nia patrujo anstataŭ kvincent mil mezuroj da tero posedas nur kvarcent mil... Do dum la regado de du dinastioj Egipto perdis teron, kiu nutris preskaŭ du milionojn da homoj!...
En la kunveno leviĝis murmuro de l’ teruro.
– Kaj ĉu vi scias, dia servisto Ramzes, kie malaperis tiuj ĉi kampoj, sur kiuj iam kreskis tritiko kaj hordeo, aŭ paŝtis sin brutaroj?... Vi scias, ke ilin superŝutis la sablo de la dezerto. Sed ĉu oni diris al vi kial?... Ĉar ekmankis kamparanoj, kiuj per la sitelo kaj plugilo batalis kontraŭ la dezerto, de la mateno ĝis la nokto. Fine, ĉu vi scias, kial ekmankis tiuj ĉi diaj laboristoj?... Kie ili malaperis? kio forpelis ilin el la lando?... La eksterlandaj militoj. Niaj militistoj venkadis la malamikojn, niaj faraonoj eternigis siajn nomojn ĝis la bordoj de Eŭfrato, kaj niaj kamparanoj kvazaŭ brutoj portis post ili nutraĵon, akvon kaj aliajn ŝarĝojn kaj miloj mortis survoje.
Pro tiuj ostoj, disĵetitaj sur la orientaj dezertoj, la okcidentaj sabloj englutis niajn terojn, kaj nun necesa estas grandega laboro de multaj generacioj por eltiri la nigran egiptan teron el la sabla tombo...
– Aŭskultu!... Aŭskultu!... – kriis Mefres – iu dio parolas per la buŝo de ĉi tiu homo. Jes, niaj triumfaj militoj estis la tombo de Egipto...
Ramzes ne povis kolekti la pensojn. Ŝajnis al li, ke sablaj montoj falas hodiaŭ sur lian kapon.
– Mi diris – daŭrigis Pentuer – ke necesa estas granda laboro por elterigi Egipton kaj redoni al ĝi la riĉaĵojn, kiujn manĝegis la milito. Sed ĉu ni havas fortojn por plenumi tiun ĉi planon?...
Li ree iris dekkelkon da paŝoj antaŭen kaj post li la atentaj aŭskultantoj. De l’ tempo, kiam ekzistis Egipto, neniu ankoraŭ desegnis tiel klare la malfeliĉojn de la lando, kvankam ĉiuj konis ilin.
– En la tempoj de la XIX-a dinastio Egipto posedis ok milionojn da loĝantoj. Se ĉiu tiama viro, virino, maljunulo kaj infano ĵetus sur tiun ĉi placon unu fazeolon, ili formus tian figuron...
Li montris per la mano la korton, kie en du vicoj, unu apud alia, kuŝis kvar grandegaj kvadratoj, kunmetitaj el ruĝa fazeolo.
– La figuro estas sesdek paŝojn longa, tridek paŝojn larĝa kaj, kiel vi vidas, piaj patroj, konsistas el unuspecaj grajnoj; same kiel la tiama loĝantaro, de la praavoj, estis Egiptanoj.
– Kaj hodiaŭ, rigardu!...
Li iris antaŭen kaj montris alian grupon de kvadratoj de diversaj koloroj.
– Vi vidas figuron, kiu ankaŭ havas tridek paŝojn da larĝo, sed nur kvardek da longo. Kial? Ĝi enhavas nur ses kvadratojn, ĉar la nuna Egipto ne posedas plu ok, sed nur ses milionojn da loĝantoj... Atentu ankaŭ, ke dum la antaŭa figuro konsistis ekskluzive el ruĝa fazeolo, en ĉi tiu estas grandegaj strioj de nigraj, flavaj kaj blankaj grajnoj. Ĉar same kiel en nia armeo, en nia popolo troviĝas multaj eksterlanduloj: nigraj Etiopianoj, flavaj Sirianoj kaj Fenicianoj, blankaj Grekoj kaj Libianoj...
Oni interrompis lin. La aŭskultantaj pastroj komencis lin ĉirkaŭpreni, Mefres ploris.
– Ne ekzistis ankoraŭ tia profeto!... – kriis oni.
– Mia kapo ne povas enteni, kiam li faris tiajn kalkulojn!... – diris la plej bona matematikisto de la templo de Hator.
– Patroj! – diris Pentuer – ne trograndigu miajn meritojn. En niaj temploj, en la tempoj antikvaj, oni ĉiam tiel prezentis la ŝtatan administradon... Mi nur elterigis tion, pri kio iom forgesis la postaj generacioj...
– Sed la kalkuloj?... – demandis la matematikisto.
– La kalkulojn oni faras senĉese en ĉiuj nomesoj kaj temploj – respondis Pentuer. – La tutaj sumoj estas en la palaco de lia sankteco...
– Kaj la figuroj?... la figuroj!... – kriis la matematikisto.
– En samajn figurojn estas ja dividataj niaj kampoj, kaj la ŝtataj termezuristoj lernas ilin en la lernejoj.
– Oni ne scias, kion pli multe admiri en tiu ĉi homo: lian saĝon, aŭ lian humilecon!... – diris Mefres. – Ho, ne forgesis pri ni la dioj, se ni havas tian...
En la sama momento la pastro, staranta garde sur la supro de l’ turo, alvokis la ĉeestantojn al la preĝo.
– Vespere mi finos la klarigojn, – diris Pentuer – nun mi diros nur kelke da vortoj: Vi demandos, respektindaj, kial mi uzis grajnojn por la figuroj? Ĉar kiel la grajno, ĵetita en la teron, ĉiujare alportas rikolton al sia mastro, tiel la homo alportas ĉiujare impostojn al la trezorejo.
Se en iu nomeso oni semus du milionojn da grajnoj malpli ol en la antaŭaj jaroj, la rikolto estus multe malpli granda, kaj la mastroj havus malbonajn enspezojn. Same en la ŝtato: se malaperas du milionoj da loĝantoj, ja alfluo de l’ impostoj devas malgrandiĝi.
Ramzes atente aŭskultis kaj foriris silenta.

头像

《法老王》72 读书笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 16, 2023, 08:05 (259天前) @ Pipi

《法老王》 72 读书笔记

1. Nilo ja enfluas en la maron per sep brakoj...

—— 尼罗河确实是通过七个支流汇入大海。

2. Ekregis peza silento.

—— 一阵沉寂。

3. La oratoro donis signon.

—— donis signon 示意

4. Hodiaŭ – li levis la voĉon

—— 提高嗓门

5. En la kunveno leviĝis murmuro de l’ teruro.

—— 会议里升起了一阵恐惧的嘀咕声。

6. Kaj ĉu vi scias, dia servisto Ramzes, kie malaperis tiuj ĉi kampoj, sur kiuj iam kreskis tritiko kaj hordeo, aŭ paŝtis sin brutaroj?...

—— kie宾从。sur kiuj定从。

7. Ramzes ne povis kolekti la pensojn.

—— kolekti la pensojn 集中心思

8. Mi diris – daŭrigis Pentuer – ke necesa estas granda laboro por elterigi Egipton kaj redoni al ĝi la riĉaĵojn, kiujn manĝegis la milito.

—— manĝegis 贪婪地吃,大口大口地吃。la milito怎么能大口大口地吃呢?显然是拟人法。即:用人的特性来描述非人的事物。

9. De l’ tempo, kiam ekzistis Egipto, neniu ankoraŭ desegnis tiel klare la malfeliĉojn de la lando, kvankam ĉiuj konis ilin.

—— kiam定从。desegnis:描述,形容

10. La figuro estas sesdek paŝojn longa, tridek paŝojn larĝa kaj, kiel vi vidas, piaj patroj, konsistas el unuspecaj grajnoj;

—— sesdek paŝojn longa, tridek paŝojn larĝa 还可:longa je sesdek paŝoj kaj larĝa je tridek paŝoj. 长六十步,宽三十步。kiel vi vidas 如你所见。插入语。konsistas el 由 ...... 组成/构成

11. Vi vidas figuron, kiu ankaŭ havas tridek paŝojn da larĝo, sed nur kvardek da longo.

—— kiu定从。havas tridek paŝojn da larĝo, sed nur kvardek da longo. 有三十步宽,但只有四十步长。

12. Patroj! – diris Pentuer – ne trograndigu miajn meritojn.

—— trograndigu 夸大

13. Mi nur elterigis tion, pri kio iom forgesis la postaj generacioj...

—— 宾从。

14. En la sama momento la pastro, staranta garde sur la supro de l’ turo, alvokis la ĉeestantojn al la preĝo.

—— staranta garde sur la supro de l’ turo, 分短作后定,可扩展成定从。staranta garde 站岗。

15. Ramzes atente aŭskultis kaj foriris silenta.

—— silenta主语表语。说明主语在动作时的状态。

主题RSS Feed

powered by my little forum