头像

Avo Bovo (Verkis Pipi)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, August 18, 2023, 07:17 (257天前)
编辑: Pipi, 时间: Wednesday, August 23, 2023, 11:41

Avo Bovo (Verkis Pipi)

1.

Ĉi tiu rakonto okazis antaŭ pli ol 40 jaroj.

En mia vilaĝo loĝis familio, kiu konsistis el patrino kaj filo. La patrino, nomata Krizantemo, estis vidvino post la edzo, mortinta juna de malsano. La filo, juna bovpaŝtisto, paŝtis bovojn de la vilaĝo.

La knabo fakte portis la nomon Niu Ben (牛犇), nome: lia familinomo estis Niu kaj lia persona nomo estis Ben. La ideogramo "Niu" ĉine signifas "bovo" kaj ankaŭ servas kiel familia nomo, kaj "Ben" , formiĝanta el "tri bovoj", rolas kiel familia nomo, tiel ankaŭ persona nomo. Unu bovo (familia nomo) plus tri bovoj (persona nomo) estas kvar bovoj, nome ke la plena nomo de la knabo konsistas el kvar "bovoj"! Cetere, la knabo havis kolosajn kapon, okulojn kaj orelojn, similajn al tiuj de bovo, kaj por ne paroli pri tio, ke li estis bovisto, reĝanta super gregego da bovoj, kaj, por tiel diri, li estis la avo de la bovoj. Do, pro ĉi ĉio ĉiuj en la vilaĝo, ĉu junaj aŭ maljunaj, ĉu viraj aŭ inaj, nomis la knabon Avo Bovo anstataŭ Niu Ben.

Avo Bovo la tutan vivon neniam tuŝis virinon, neniam ĝuis virinon, neniam spertis amon, neniam gustumis amoron, neniam frandis belan vivon.

Kio ĵetis Avon Bovo en la abismon de mizero?

Estis unu peco da ŝtoneto, kiu kaŭzis al Avo Bovo malfeliĉon!

En la aŭtuno de la jaro, kiam Avo Bovo estis 18-jara, lin trafis katastrofo.

Matene de iu tago, la valo estis envolvita en blanka nebulo. Avo Bovo pelis bovojn en la valon kaj paŝtis sur la milde leviĝanta deklivo.

Regis tia densa nebulo, ke oni ne multe povis distingi.

Subite Avo Bovo videtis, ke unu bovo enŝteliĝis en kampon kaj pinĉis plantaĵojn. Li kliniĝis, levis de la tero unu pecon da ŝtoneto, de malproksime forte ĵetis ĝin tiudirekten intencante elpeli la bruton el la kampo.

Avo Bovo tute ne atendis, ke la elĵetita ŝtoneto estigus plagon. Ĝi ne trafis la bruton, sed koincide trafis la forkon de la pantalono de Lunarka, kiu kurbiĝante falĉis fojnon ĉe la rando de la kampo.

Lunarka fakte havis la nomon Ma Yue. La ideogramo "Ma" en la ĉina lingvo estas "ĉevalo" kaj ankaŭ ludas rolon de familia nomo, dum "Yue" luno. Lunarka estis filino de Ledŝuo, la plej riĉa vilaĝano en la vilaĝo. Ŝi estis 15-jara sana knabino, en la floro de la juneco, kun ovala vizaĝo, rozkolora, radianta kvazaŭ diafana gemo, kun grandaj okuloj, kun ĉerize freŝa buŝeto, kun vespa talio, kun rondaj mamoj, kaj kun pufa pugo. Ŝiaj brovoj, kiuj, longaj kaj densaj, elegante etendiĝis al la tempioj, havis formon de nova lunarko. Pro tio ŝi estis nomita Lunarka. Lunarka estis tre bela kaj amorveka, se oni povas tiel diri, superba nimfo.

Ledŝuo fakte nomiĝis Ma Xiaohua —— tre ridinda nomo. Ĉar "Xiaohua" ĉine signifas "floreto", do la nomo "Xiaohua" por viro estas tre ridinda, same kiel viro nomiĝus Marta, Maria, Monika k.s.

En la vilaĝo, la familio de Ma Xiaohua estis la plej riĉa. Ma Xiaohua ĉiam havis sur si brilajn ledajn ŝuojn, ĉiusezone, eĉ en varmega somero. La vilaĝanoj eĉ ne havis sufiĉan monon por aĉeti tolŝuojn, por ne paroli pri ledaj ŝuoj. Multaj homoj estis senŝuaj, eĉ nudpiedaj dumlabore, sed Ma Xiaohua ĉiam portis poluritajn ledajn ŝuojn kun najlizitaj ŝuplandoj, kiuj ritme klakadis ĉe ĉiu paŝo dum vojado. Pro tio la vilaĝanoj donis al li la moknomon Ledŝuo. La avo de Ledŝuo laŭdire iam estis la plej riĉa bienulo de la regiono.

La edzino de Ledŝuo estis linda, leĝera virino, kiu, kvankam 38-jara, pli juna ol la edzo 15 jarojn, tamen ankoraŭ koketa kaj flirtema, en plena juneco, kun dolĉa vizaĝo, kun plena brusto kaj kun gracia kaj elasta talio, aspektis tute kiel 18-jara knabineto. Ŝia familia nomo estis Xie, kiu, ĉine havanta signifon de "danki", homofonas al la ideogramo signifanta ŝuon. Ŝi ofte ŝtele seksumis kun viro en la vilaĝo, tial oni nomaĉis ŝin Ŝuo Trivita, kiu en la ĉina idiomo signifas "malĉastulino". La amoranto de Ŝuo Trivita estis Sovaĝa Azeno, kiu, samaĝa kiel Ŝuo Trivita, estis maljuna fraŭlo, bone konstruita, voluptema. Lia familia nomo estis Lü, kiu ĉine estas la homofono de "azeno", kaj lia karesnomo estis Azeno. Ĉar li havis azenan vizaĝon kaj krudan karakteron, oni nomis lin Sovaĝa Azeno. Kiam Sovaĝa Azeno estis 7-jara, liaj gepatroj mortis kaŭze de akcidento. Pro tio, ke li tutan tagon ŝtelis kokinon kaj kaptis hundinon, neniu knabino en la ĉirkaŭaĵo volis edziniĝi al li, kaj ankaŭ pro tio, ke li estis senhejma, li loĝis kaj vivis sola en la kaduka templo situanta ueste de la vilaĝo, kie li ofte adultis kun Ŝuo Trivita. Ŝuo Trivita faris Ledŝuon kokrito, sed tiu sciis nenion pri tio. Ledŝuo kaj Sovaĝa Azeno reciproke nomis sin bonaj fratoj kaj bonaj amikoj. Ledŝuo, se tiel diri, estis centpocenta trompita koko.

La elĵetita ŝtoneto ne nur faris truon en la forko de la pantalono de Lunarka, sed ankaŭ forte dolorigis Lunarkan, tiel ke ŝi ne povis reteni siajn larmojn.

(2)

Lunarka, ambaŭmane kovrante la forkon de pantalono, plorante trenis sin hejmen.

Vidante, ke ŝi ambaŭmane kovris la forkon de pantalono kaj havis okulojn plenajn de larmoj, ŝiaj gepatroj demandis:

"Kio estas al vi? Kio okazis?"

Lunarka snufe diris: Doloras, min doloras ĉi tie!

"Doloras? Kial? Ĉu vi frapiĝis aŭ ...? Kiu faris tion?"

"Mi kurbiĝante falĉis fojnon ĉe la rando de la kampo, tiu Avo Bovo ..., estas li, kiu ..."

Ĉe tio, Ledŝuo forte flamiĝis de kolero, leone blekante: Fulmo kaj tondro! Avo Bovo aŭdacas fari perforton al mia filino! Al la diabloj!

Dirinte tion, Ledŝuo kaj Ŝuo Trivita kuris al la templo por voki Sovaĝan Azenon.

(Daŭrigota * 未完待续)

主题RSS Feed

powered by my little forum