《中国寓言百则》第33则 Vulpo Timigis per Potenco de Tigro
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第33则
Vulpo Timigis per Potenco de Tigro (LIU XIANG)
Tigro dominiis en granda montaro kaj kaptis diversajn bestojn por sin satigi.
Foje, ĝi renkontis vulpon, kiu afektis esti senrivala en la mondo, dirante: "Kiel vi aŭdacas min manĝi! La ĉiela imperiestro titolis min reĝo de la bestoj. Se vi manĝos min, vi malobservos la ordonon de la ĉiela imperiestro! Se vi ne kredas, sekvu min rondiri en arbaro de la montaro, kaj vi vidos, ke la bestoj tuj fuĝos, min renkontinte."
La tigro konsentis sekvi ĝin en promenado. Vidinte ilin, la bestoj en la arbaro tuj forkuris. Tamen la tigro ne sciis, ke estas ĝi mem, kiu timigis la bestojn, sed ne la vulpo!