头像

《法老王》77

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, August 24, 2023, 07:51 (251天前)

– Ili do estas friponoj kaj ŝtelistoj, se ili ŝajne akceptas nin kiel gastojn kaj poste rabas!...

– Ne koleru – diris Tutmozis – kaj mi klarigos al vi ĉion.

– Sidiĝu.

Tutmozis sidiĝis kaj diris:

– Ĉu vi scias, ke de unu monato mi manĝas el via kuirejo, trinkas el viaj kruĉoj kaj portas viajn vestojn?...

– Vi havas la rajton tion fari.

– Sed mi neniam faris tion: mi vivis, vestis min kaj amuzis per mia propra mono, por ne esti ŝarĝo por via trezorejo. Estas vero, ke vi ofte pagis miajn ŝuldojn. Sed tio estis nur parto de miaj elspezoj.

– Lasu la ŝuldojn.

– En sama situacio – daŭrigis Tutmozis – estas dekkelko da noblaj junuloj de via kortego. Ili pagis mem siajn elspezojn por subteni la brilon de l’ estro; sed hodiaŭ, same kiel vi, ili vivas je via kosto, ĉar ili havas plu nenion por elspezi.

– Iam mi rekompencos ilin.

– Do – diris Tutmozis – ni prenas el via trezorejo, ĉar la mizero premegas nin; la samon faras la nomarĥoj. Se ili povus, ili donus al vi festenojn je sia propra kosto; sed ĉar ili ne havas rimedojn, ili akceptas rekompencon.

Ĉu ankaŭ nun vi nomos ilin friponoj?

La princo paŝis meditante.

– Tro rapide mi kondamnis ilin – respondis li. – La kolero, kvazaŭ fumo, vualis miajn okulojn. Mi hontas pro tio, kion mi diris, tamen mi volas, ke oni ne estu maljustaj: nek al korteganoj, nek al soldatoj kaj laboristoj.

Kaj ĉar miaj provizoj estas elĉerpitaj, mi devas prunti... Cent talentoj sufiĉos, kiel vi pensas?

– Mi pensas, ke neniu pruntos al ni cent talentojn – murmuretis Tutmozis.

La vic-reĝo fiere ekrigardis lin.

– Tiel oni respondas al la filo de l’ faraono? – demandis li.

– Vi forpelu min de vi, – diris Tutmozis per malĝoja voĉo – sed mi diris la veron. Hodiaŭ neniu pruntos al ni, ĉar kiu povus tion fari?

– Por kio ekzistas Dagon?... – ekmiris la princo. – Ĉu li ne estas plu ĉe mia kortego, ĉu li mortis?

– Dagon loĝas en Pi-Bast, sed tutajn tagojn, kun aliaj feniciaj komercistoj, li pasigas en la templo de Astarte, pentofarante kaj preĝante...

– De kie venas tia pieco? Ĉu tial, ke mi estis en templo, mia bankiero ankaŭ trovas necesa konsiliĝi kun la dioj? Tutmozis sin turnadis sur la tabureto.

– Fenicianoj – diris li – estas timigitaj, konsternitaj de la novaĵo...

– Pri kio?

– Iu disvastigas famon, ke kiam via ekscelenco suriros la tronon, Fenicianoj estos forpelitaj kaj iliaj riĉaĵoj estos konfiskitaj por la trezorejo...

– Bone, ili do havas sufiĉe da tempo – ekridis la princo. Tutmozis ankoraŭ ŝanceliĝis.

– Oni diras – parolis li per mallaŭta voĉo – ke la sano de lia sankteco (li vivu eterne!...) estas forte skuita en la lasta tempo...

– Tio estas malvera! – interrompis la maltrankviligita princo. – Mi ja scius pri tio...

– Tamen la pastroj sekrete faras diservojn por la resaniĝo de la faraono – murmuretis Tutmozis. – Mi scias pri tio tute certe...

La princo haltis mirigita.

– Kiel! – diris li – mia patro estas danĝere malsana, la pastroj preĝas pro li kaj nenion parolas al mi pri tio?

– Oni diras, ke la malsano de lia sankteco povas daŭri ankoraŭ unu jaron...

Ramzes svingis la manon.

– Eh!... vi aŭskultas fabelojn kaj maltrankviligas min. Parolu al mi prefere pri Fenicianoj, tio estas pli interesa.

– Mi aŭdis – daŭrigis Tutmozis – nur tion, kion la aliaj, ke via ekscelenco, konvinkita en la templo pri la malutila influo de Fenicianaj, promesis forpeli ilin.

– En la templo?... – ripetis la kronprinco. – Kaj kiu povas scii, pri kio mi konvinkiĝis kaj kion mi decidis en la templo?...

Tutmozis levis la ŝultrojn kaj silentis.

– Perfido ankaŭ tie?... – murmuretis la princo. – En ĉiu okazo vi alvokos al mi Dagonon – diris li laŭte. – Mi devas ekkoni la fonton de tiuj ĉi mensogoj kaj, pro dioj, meti finon al ili!...

– Vi bone faros, sinjoro, – respondis Tutmozis – ĉar la tuta Egipto estas maltrankvila. Jam hodiaŭ ekzistas plu neniu, de kiu oni povus prunti monon, kaj se tio daŭrus, la komerco ĉesus. Jam hodiaŭ nia aristokrataro falis en mizeron, el kiu oni ne vidas eliron; eĉ al via kortego mankas multo... Post unu monato la samo povas okazi en la palaco de lia sankteco...

– Silentu – interrompis la princo – kaj tuj alvoku al mi Dagonon.

Tutmozis elkuris, sed la bankiero venis nur vespere. Li havis sur si blankan tukon kun nigraj strioj.

– Ĉu vi freneziĝis?... – ekkriis la kronprinco, rigardante lin. – Mi tuj forigos la sulkojn de via vizaĝo... Mi bezonas cent talentojn. Iru kaj ne reaperu, antaŭ kiam vi ne aranĝos tion.

Sed la bankiero kovris sian vizaĝon kaj ekploris.

– Kion tio signifas? – demandis malpacience la princo.

– Sinjoro, – respondis Dagon, ekgenuante – prenu mian havon, vendu min kaj mian familion... Prenu ĉion, eĉ nian vivon... Sed cent talentoj... Kie mi trovus hodiaŭ tian riĉaĵon?... Nek en Egipto, nek en Fenicio... – diris li, ploregante.

– Ĉu Set ekposedis vin, Dagon! – ekridis la kronprinco. – Ĉu ankaŭ vi kredas, ke mi intencas forpeli vin?...

La bankiero duan fojon falis al liaj piedoj.

– Mi scias nenion... mi estas ordinara komercisto kaj via sklavo... Tiom da tagoj, kiom estas inter la nova kaj la plena luno sufiĉus por fari min polvo kaj mian riĉaĵon kraĉaĵo...

– Sed klarigu al mi, kion tio signifas? – demandis malpacience la princo.

– Mi ne scias, kiel tion diri; eĉ se mi scius, mi havas grandan sigelon sur la lipoj... Hodiaŭ mi nur preĝas kaj ploras...

“Ĉu ankaŭ Fenicianoj preĝas?” – pensis la princo.

– Ne povante fari al vi ian servon, mia sinjoro – daŭrigis Dagon – mi almenaŭ donos al vi bonan konsilon... Estas tie ĉi en Pi-Bast fama siria princo, Hiram, homo maljuna, saĝa kaj terure riĉa... Alvoku lin, erpatre, kaj postulu cent talentojn, eble li povos kontentigi vian ekscelencon...

Ĉar Ramzes povis eltiri neniujn klarigojn de la bankiero, li liberigis lin kaj promesis alvoki Hiramon.

头像

《法老王》77 读书笔记 (48-51页)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, August 24, 2023, 07:54 (251天前) @ Pipi
编辑: Pipi, 时间: Thursday, August 24, 2023, 08:05

《法老王》 读书笔记 (48-51页)

1. Estas vero, ke vi ofte pagis miajn ŝuldojn. Sed tio estis nur parto de miaj elspezoj.

—— Estas vero, ke主语从句。

2. sed hodiaŭ, same kiel vi, ili vivas je via kosto,

—— 靠花你的钱生活。

3. ĉar la mizero premegas nin;

—— 因为贫困在折磨着我们。因为很贫穷。

4. ili donus al vi festenojn je sia propra kosto; sed ĉar ili ne havas rimedojn,

—— 他们花自己的钱为你设宴。他们自掏腰包为你设宴。

5. La kolero, kvazaŭ fumo, vualis miajn okulojn. Mi hontas pro tio, kion mi diris,

—— 怒气如烟模糊了我的眼睛。我为我说的感到羞耻。

6. Cent talentoj sufiĉos, kiel vi pensas?

—— kiel vi pensas? *Kion vi pensas/opinias pri tio?

7. Por kio ekzistas Dagon?

—— Dagon是干什么吃的?

8. De kie venas tia pieco? Ĉu tial, ke mi estis en templo, mia bankiero ankaŭ trovas necesa konsiliĝi kun la dioj? Tutmozis sin turnadis sur la tabureto.

—— tial, ke/ĉar/pro tio, ke ... 因为。trovas necesa konsiliĝi kun la dioj 认为有必要与诸神协商。trovas necesa fari ion 认为(觉得)有必要做某事。Tutmozis sin turnadis sur la tabureto 在小凳子上焦躁不安/坐立不安。

9. Oni diras – parolis li per mallaŭta voĉo – ke la sano de lia sankteco (li vivu eterne!...) estas forte skuita en la lasta tempo...

—— 据说,教皇陛下近日龙体欠安/健康状况很不稳定。*Lia sano forte skuiĝis/ŝanceliĝis. *Lia sano ekŝanceliĝis. 他的健康开始处于不稳定状态。

10. La princo haltis mirigita.

—— 分词mirigita作主语表语,说明主语在动作(haltis)时的状态。

11. mia patro estas danĝere malsana

—— danĝere malsana 患重病的,患危险病症的。

12. Eh!... vi aŭskultas fabelojn kaj maltrankviligas min.

—— fabelo:不可轻信的故事。

13. Mi devas ekkoni la fonton de tiuj ĉi mensogoj kaj, pro dioj, meti finon al ili!

—— 我必须肃清这些谎言的源头,为了诸神而结束它们。meti finon al ..., meti la finan punkton al ... 结束 ......

14. Li havis sur si blankan tukon kun nigraj strioj.

—— 他身裹带黑色条纹的白布。kun nigraj strioj 为后定。

15. Mi tuj forigos la sulkojn de via vizaĝo

—— 我将立即消除你脸上的皱纹。我将立即打消你的忧愁。

16. Iru kaj ne reaperu, antaŭ kiam vi ne aranĝos tion.

—— ne reaperu, antaŭ kiam vi ne aranĝos tion. 你安顿好了再来见我。antaŭ kiam = antaŭ ol. 这句还可以说:ne reaperu ĝis vi aranĝos tion.

17. Mi ne scias, kiel tion diri; eĉ se mi scius, mi havas grandan sigelon sur la lipoj...

—— mi havas grandan sigelon sur la lipoj 我严守秘密。我默不作声。我守口如瓶。

18. Ĉar Ramzes povis eltiri neniujn klarigojn de la bankiero, li liberigis lin kaj promesis alvoki Hiramon.

—— 因为Ramzes没有从银行家那里得到任何解释。eltiri ion de/el iu 刺探出,套出。类似表达:elpumpi/eltordi el iu ion. 从某人处探出某事。*elvringi; premtordi; elpremi ...

主题RSS Feed

powered by my little forum