头像

《法老王》81

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 30, 2023, 08:47 (244天前)

La princo kaj Feniciano iris rapide, ekster la urbon, elektante malpli lumigitajn stratojn. Malgraŭ tio, la homoj festenantaj sur la terasoj, iafoje rimarkis ilin kaj invitis aŭ ŝutis florojn sur iliajn kapojn.

– Noktaj vaguloj! – oni kriis de la tegmentoj. – Se vi ne estas ŝtelistoj, kiujn la nokto allogas al ĉaso, venu al ni... Ni havas bonan vinon kaj gajajn virinojn...

La du vojaĝantoj ne respondis la afablajn invitojn, rapidante al la celo. Fine ili eniris en parton de l’ urbo, kie estis malpli da domoj kaj pli da ĝardenoj, kies arboj dank’ al la malseka blovo de l’ maro kreskis pli altaj kaj branĉoriĉaj, ol en la sudaj provincoj de Egipto.

– Jam ne malproksime – diris Hiram.

La princo levis la okulojn kaj super la densa verdaĵo de l’ arboj ekvidis kvadratan turon de blua koloro, kaj sur ĝi – blankan, malpli grandan. Tio estis la templo de Astarte. Baldaŭ ili eniris en la mezon de l’ ĝardeno, de kie oni povis ĉirkaŭpreni per la rigardo la tutan konstruaĵon.

Ĝi konsistis el kelke da etaĝoj. La unuan formis kvadrata teraso 400 paŝojn longa, kiu kuŝis sur muro kelke da metroj alta, nigre kolorigita. Ĉe la orienta flanko estis perono, al kiu kondukis du larĝaj ŝtuparoj. Ĉe la aliaj flankoj staris turetoj, dek ĉe ĉiu; inter ĉiuj du turetoj estis kvin fenestroj.

Proksimume en la mezo de la teraso leviĝis konstruaĵo ankaŭ kvadrata, kies flankoj estis ducent paŝojn longaj. Ĝi havis nur unu ŝtuparon, turojn ĉe la anguloj kaj estis de purpura koloro.

Sur la plata tegmento de ĉi tiu konstruaĵo staris denove kvadrata teraso, kelke da metroj alta, de ora koloro, kaj sur ĝi, unu sur la alia, du turoj: blua kaj blanka.

La tuto havis tian aspekton, kvazaŭ iu metis sur la tero grandan nigran ĵetkubon, sur ĝi, malpli grandan purpuran, sur ĝi oran, pli alte bluan kaj plej alte arĝentan. Al ĉiu el ĉi tiuj etaĝoj kondukis ŝtuparoj, aŭ flankaj duoblaj, aŭ frontaj simplaj, ĉiam ĉe la orienta flanko.

Apud la ŝtuparoj kaj pordoj staris alterne grandaj egiptaj sfinksoj, aŭ asiriaj flugilaj bovoj kun homaj kapoj.

La vic-reĝo kun plezuro rigardis la konstruaĵon, kiu en la lumo de la luno, sur la fono de la folioriĉaj kreskaĵoj havis ĉarman aspekton. Ĝi estis konstruita en la stilo ĥaldea kaj tute diferencis de la egiptaj temploj, unue per la sistemo de l’ etaĝoj, due per la vertikalaj muroj. Ĉe Egiptanoj ĉiu grava konstruaĵo havis deklivajn murojn, kvazaŭ kuniĝantajn supren.

La ĝardeno ne estis malplena. En diversaj punktoj oni vidis malgrandajn domojn kaj palacojn, brilis lumoj, sonis kantoj kaj muziko. Inter la arboj, de tempo al tempo glitis ombro de ama paro.

Subite proksimiĝis al ili maljuna pastro; li interparolis kelke da vortoj kun Hiram kaj profunde sin klininte antaŭ la princo, diris:

– Bonvolu, sinjoro, sekvi min.

– Kaj la dioj gardu vian ekscelencon – aldonis Hiram forlasante ilin.

Ramzes iris post la pastro. Iom flanke de la templo, en la plej granda densaĵo staris ŝtona benko, kaj cent paŝojn de ĝi malgranda palaco, apud kiu sonis kantoj.

– Tie oni preĝas? – demandis la princo.

– Ne!... – respondis la pastro, ne kaŝante sian abomenon. – Tie kolektiĝas la adorantoj de Kama, nia pastrino, kiu gardas la fajron antaŭ la altaro de Astoret.

– Kiun ŝi akceptos hodiaŭ?

– Neniun, neniam!... – respondis la gvidanto kun indigno. – Se pastrino de la fajro rompus la ĵurpromeson de l’ ĉasteco, ŝi devus morti.

– Kruela leĝo! – diris la princo.

– Bonvolu, sinjoro, atendi sur ĉi tiu benko – diris malvarme la fenicia pastro. – Kaj kiam vi ekaŭdos tri batojn en la bronzajn ladojn, suriru la terason kaj de tie la purpuran konstruaĵon.

– Sola?...

– Jes.

La princo sidiĝis sur la benkon, en la ombro de olivarbo, kaj aŭskultis la virinajn ridojn, sonantajn en la palaco.

“Kama? – pensis li. – Bela nomo!... Ŝi devas esti juna, eble bela, kaj tiuj ĉi malsaĝaj Fenicianoj minacas ŝin per la morto, se... Ĉu tiel ili volas certigi al si almenaŭ dekkelkon da virgulinoj en la tuta lando?...”

Li ridis, sed li estis malĝoja. Oni ne scias kial li kompatis ĉi tiun nekonatan virinon, por kiu la amo estis la pordo en la tombon.

– Mi imagas Tutmozison, se oni nomus lin pastrino de Astoret!... Kompatinda, li devus morti, antaŭ kiam unu lampo forbrulus antaŭ la diino...

En la sama momento antaŭ la palaco eksonis fluto kaj ludis melankolian melodion, kiun akompanis voĉoj de kantantaj virinoj.

– Ahaa!... Ahaa!... – kantis la virinoj, kvazaŭ lulante infanon. Eksilentis la fluto, ĉesis kanti la virinoj, kaj eksonis bela vira voĉo greke:

– Kiam sur la balkono ekbrilas via vesto paliĝas la steloj kaj eksilentas la najtingaloj, kaj en mia koro naskiĝas tia silento, kiel sur la tero, kiam salutas ĝin la blanka aŭroro...

– Ahaa!... Ahaa!... – kantetis la virinoj, la fluto ree ludis unu strofon.

– Kaj kiam dronante en via preĝo, vi iras al la templo, la violoj ĉirkaŭas vin per bonodora nubo, la papilioj flirtas apud via buŝo, la palmoj klinas siajn kapojn antaŭ via beleco...

– Ahaa!... Ahaa!... Ahaa!... Ahaa!...

– Kiam mi ne vidas vin, mi rigardas la ĉielon por rememori la dolĉan trankvilon de via vizaĝo. Vana peno! La ĉielo ne havas vian serenon, kaj ĝia varmego estas frosto kompare kun la flamoj, kiuj cindrigis mian koron.

– Ahaa!... Ahaa!...

– Foje mi haltis inter la rozoj, kiujn la brilo de viaj rigardoj vestas per skarlato, blanko kaj oro. Ĉiu ilia folio rememorigis al mi unu horon, ĉiu floro unu monaton, pasigitan ĉe viaj piedoj, kaj la gutoj de la roso – ili estas miaj larmoj, per kiuj sin nutras la terura vento de l’ dezerto.

Faru signon, kaj mi kaptos vin kaj forportos en mian karan patrujon. La maro apartigos nin de la persekutantoj, mirtaj arbetaroj kaŝos niajn karesojn, kaj dioj, pli favoraj por la amantoj gardos nian feliĉon.

Ramzes fermetis la okulojn kaj sonĝis. Tra la mallevitaj okulharoj li ne vidis plu la ĝardenon, sed sole la riveron de la luna lumo, en kiu disfluis nigraj ombroj kaj la kanto de la nekonata homo al la nekonata virino. Dum momentoj la kanto tiel ĉirkaŭis lin, tiel profunde penetris en lian animon, ke Ramzes volis demandi: ĉu ne li mem estas ĉi tiu ama kanto?...

En tiu momento lia rango, povo kaj malfacilaj ŝtataj demandoj, ĉio ŝajnis al li mizera bagatelo kompare kun ĉi tiu luna nokto kaj tiuj ĉi ekkrioj de la amanta koro. Se oni proponus al li elekti: la tutan faraonan potencon aŭ lian nunan staton de lia animo, li preferus la revadon, en kiu malaperis la tuta mondo, li mem, eĉ la tempo, kaj restis nur dolĉa sopiro, rapidanta al la eterneco, sur la flugiloj de l’ kanto.

Subite la princo vekiĝis, la kanto eksilentis, en la palaco estingiĝis la lumoj, kaj ĝiajn blankajn murojn forte kontrastis la nigraj, malplenaj fenestroj. Oni povis pensi, ke tie neniu iam loĝis. Eĉ la ĝardeno malpleniĝis kaj eksilentis, eĉ la malpeza venteto ĉesis movi la foliojn.

Unu!... Du!... Tri!... El la templo alflugis tri potencaj bronzaj sonoj.

– Jes! Mi devas iri tien – pensis la princo, ne sciante bone kien kaj por kio.

Li direktis sin tamen al la templo, kies arĝenta turo superstaris la arbojn, kvazaŭ alvokante lin al si.

Li iris duonebria, plena de strangaj deziroj. Malvaste ŝajnis al li inter la arboj, li deziris suriri la supron de l’ turo, libere ekspiri kaj ĉirkaŭpreni per la rigardo pli vastan horizonton. Poste rememorante, ke estas nun la monato Misori, ke jam pasis unu jaro de la manovroj en la dezerto, li eksentis sopiron al ĝi. Kiel volonte li sidiĝus en sian malpezan ĉaron duĉevalan, kaj galopus ien antaŭen, kie ne estus tiel sufoke, kie la arboj ne kovrus la horizonton!

头像

《法老王》81 读书笔记 (70-74页)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 30, 2023, 08:48 (244天前) @ Pipi

《法老王》 读书笔记 (70-74页)

1. Baldaŭ ili eniris en la mezon de l’ ĝardeno, de kie oni povis ĉirkaŭpreni per la rigardo la tutan konstruaĵon.

—— de kie 定从。ĉirkaŭpreni per la rigardo la tutan konstruaĵon 环视整个建筑物。

2. Ĝi konsistis el kelke da etaĝoj. La unuan formis kvadrata teraso 400 paŝojn longa, kiu kuŝis sur muro kelke da metroj alta, nigre kolorigita.

—— konsistis el 由 ...... 组成/构成。*konsistis en 在于。kvadrata teraso 400 paŝojn longa 还可以说:kvadrata teraso longa je 400 paŝoj. 四百米长的方形平台。kiu 定从。

3. La vic-reĝo kun plezuro rigardis la konstruaĵon, kiu en la lumo de la luno, sur la fono de la folioriĉaj kreskaĵoj havis ĉarman aspekton.

—— kiu 定从。sur la fono de 在 ...... 背景下。

4. Se pastrino de la fajro rompus la ĵurpromeson de l’ ĉasteco, ŝi devus morti.

—— rompus la ĵurpromeson 背弃/违背誓愿。

5. Oni ne scias kial li kompatis ĉi tiun nekonatan virinon, por kiu la amo estis la pordo en la tombon.

—— por kiu 定从。por kiu la amo estis la pordo en la tombon. 对她来说,爱情就是通往坟墓之门。la pordo (kondukanta) en la tombon 通往坟墓之门。tombon 要加n, 表运动方向。

6. Foje mi haltis inter la rozoj, kiujn la brilo de viaj rigardoj vestas per skarlato, blanko kaj oro.

—— 有一次我停在玫瑰花之间,你看着玫瑰花,目光里闪烁着绯红色,白色和金色的光芒。*vestas per 用 ...... 覆盖。

7. kaj la gutoj de la roso – ili estas miaj larmoj, per kiuj sin nutras la terura vento de l’ dezerto.

—— 露珠,它们是我的眼泪,可怕的沙漠之风以我的眼泪为食。per kiuj 定从。

8. kaj restis nur dolĉa sopiro, rapidanta al la eterneco, sur la flugiloj de l’ kanto.

—— sur la flugiloj de l’ kanto 乘着歌声的翅膀。

9. Li direktis sin tamen al la templo, kies arĝenta turo superstaris la arbojn, kvazaŭ alvokante lin al si.

—— Li direktis sin tamen al la templo 可他朝神庙走去。kies 定从。superstaris 高出,超出。

10. Li iris duonebria, plena de strangaj deziroj. Malvaste ŝajnis al li inter la arboj, li deziris suriri la supron de l’ turo, libere ekspiri kaj ĉirkaŭpreni per la rigardo pli vastan horizonton. Poste rememorante, ke estas nun la monato Misori, ke jam pasis unu jaro de la manovroj en la dezerto, li eksentis sopiron al ĝi.

—— duonebria, plena de strangaj deziroj 主语表语。表主语(Li)在动作(iris)时所处的状态。ĉirkaŭpreni per la rigardo pli vastan horizonton 环视更广阔的地平线。eksentis sopiron al 渴望/向往/怀念 ......

主题RSS Feed

powered by my little forum