头像

《法老王》83

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, August 31, 2023, 09:45 (243天前)

第二卷
ĈAPITRO VII
La sekvintan tagon la princo leviĝis malfrue, banis, lavis sin kaj alvokis Tutmozison.

Feste vestita kaj parfumita la elegantulo tuj venis, atente rigardante la princon por ekkoni, kian humoron li havas, kaj konformigi al ĝi sian fizionomion.

Sed sur la vizaĝo de Ramzes oni povis legi nur lacecon.

– Do – demandis li Tutmozison, oscedante – ĉu vi estas certa, ke naskiĝis al mi filo?

– Mi aŭdis la novaĵon de la sankta Mefres.

– Ho, ho!... De kiam la profetoj sin okupas pri mia domo?

– De l’ tempo, kiam via ekscelenco montras al ili sian favoron.

– Jes?... – demandis la princo kaj ekmeditis.

Li rememoris la hieraŭan scenon en la templo de Astarte kaj komparis ĝin kun analogiaj fenomenoj en la templo de Hator.

– Oni vokis min – diris li al si – tie ĉi kaj tie. Sed tie mia ĉelo estis malvasta kaj havis dikajn murojn; ĉi tie la vokanto, aŭ pli ĝuste Kama, povis sin kaŝi post kolono kaj murmureti... Fine ĉi tie estis terure mallume, kaj en mia ĉelo estis lume...

Subite li diris al Tutmozis:

– Kiam tio okazis?

– Kiam naskiĝis via nobla filo?... Jam antaŭ dek tagoj, oni diras... La patrino kaj infano fartas bone, havas bonegan aspekton... Ĉe la akuŝo estis Menes mem, la kuracisto de via respektinda patrino kaj de Herhor...

– Bone, bone... – respondis la princo kaj ree pensis: “Oni tuŝis min tie kaj ĉi tie, same lerte... Ĉu estis ia diferenco?... Ŝajnas, ke estis, eble tial, ke ĉi tie mi estis preparita vidi miraklon, kaj tie ne... Sed ĉi tie oni montris al mi alian “min”, kion oni ne sciis fari tie... Tre saĝaj estas la pastroj!... Mi dezirus scii, kiu tiel bone min ŝajnigis: dio aŭ homo?... Oh, la pastroj estas tre saĝaj, kaj mi eĉ ne scias, al kiuj prefere kredi: al niaj aŭ al la feniciaj?...”

– Aŭskultu, Tutmozis – diris li laŭte – aŭskultu Tutmozis... Mi devas veni ĉi tien... Mi ja devas vidi mian filon... Fine neniu havos plu la rajton sin opinii pli alta ol mi...

– Ĉu tuj devas alveturi la respektinda Sara kun la filo?

– Plej rapide, se nur la sano permesas al ili. En la limoj de la palaco estas multe da komfortaj konstruaĵoj. Oni devas elekti inter la arboj lokon, senbruan kaj malvarmetan, ĉar proksimiĝas la tempo de la varmegoj... Mi ankaŭ povu montri al la mondo mian filon!...

Kaj li ree profundiĝis en medito, kiu eĉ komencis maltrankviligi Tutmozison.

“Jes, ili estas saĝaj! – pensis Ramzes. – Ke ili trompas la popolon eĉ per malspritaj rimedoj, pri tio mi sciis. La kompatinda sankta Apis!... Kiom da pikoj li ricevas dum la procesio, kiam la kamparanoj kuŝas antaŭ li sur la ventroj... Sed ke ili trompas min, al tio mi ne kredus... La voĉoj de dioj, nevideblaj manoj, homo martirata per bolanta peĉo, tio estis nur antaŭludoj!... Poste venis la kanto de Pentuer: pri la malgrandiĝo de la loĝantaro kaj teritorio, pri la oficistoj, Fenicianoj, kaj ĉio por fari al mi la militon abomena...”

– Tutmozis – diris li subite.

– Mi falas antaŭ vi sur la vizaĝon...

– Oni devas malrapide kolekti la regimentojn de la apudmaraj urboj ĉi tien... Mi volas fari revuon kaj rekompenci ilian fidelecon.

– Kaj ni, la nobeluloj, ĉu ni ne estas al vi fidelaj? – demandis la konfuzita Tutmozis.

– La nobeluloj kaj la armeo estas la sama unu.

– Kaj la nomarĥoj, oficistoj?...

– Vi scias bone, Tutmozis, ke eĉ la oficistoj estas fidelaj – daŭrigis la princo. – Kion mi diras, eĉ Fenicianoj!... Sed sur multaj aliaj postenoj estas perfiduloj...

– Pro dioj, malpli laŭte!... – murmuretis Tutmozis, time rigardante en la alian ĉambron.

– Ho, ho!... – ridis la princo – de kie venas ĉi tiu teruro? ankaŭ por vi ne estas sekreto, ke ni havas perfidulojn...

– Mi scias, pri kiu vi parolas – respondis Tutmozis – ĉar vi ĉiam suspektis...

– Kiun?...

– Kiun?... Mi divenas. Sed mi supozis, ke post la paciĝo kun Herhor, post longa estado en la templo...

– La templo?... Tie, same kiel en la tuta lando mi konvinkiĝis, ke – la plej bona tero, la plej brava loĝantaro kaj sennombraj riĉaĵoj ne estas la propraĵo de l’ faraono...

– Pli mallaŭte!... pli mallaŭte!... – murmuretis Tutmozis.

– Mi ja ĉiam silentas, ĉiam mi havas serenan vizaĝon, permesu do al mi satparoli hodiaŭ... Cetere eĉ antaŭ la plej alta konsilantaro mi havus la rajton diri, ke en ĉi tiu Egipto, kiu sendivide apartenas al mia patro, mi, la kronprinco kaj vic-reĝo, devis prunti cent talentojn de ia tira princeto... Ĉu tio ne estas honto!...

– De kie venis al vi hodiaŭ tiaj pensoj?... – demandis Tutmozis, dezirante plej baldaŭ fini la danĝeran interparoladon.

– De kie?... – ripetis la princo kaj eksilentis. Ree li profundiĝis en medito.

“Ne estus ankoraŭ grave – pensis li – se ili trompadus nur min: mi estas nur la kronprinco kaj ne ĉiujn sekretojn oni povas konfidi al mi. Sed kiu konvinkos min, ke ili ne agis same kun mia respektinda patro?... Tridek tri jarojn li konfidis al ili senlime, humiliĝis antaŭ la mirakloj, malavare oferis al la dioj, por... ke lia riĉaĵo kaj povo transiru en la manojn de ambiciaj friponoj! Kaj neniu malfermis al li la okulojn... Ĉar la faraono ne povas, kiel mi, eniri nokte en la feniciajn templojn, ĉar fine neniu estas allasata al lia sankteco...”

“Kaj kiu garantios al mi hodiaŭ, ke la pastraro ne celas al la renverso de la trono, kiel diris Hiram?... Mia patro ja avertis min, ke Fenicianoj estas plej verdiraj, kiam tion bezonas iliaj aferoj. Certe, estas por ili grava afero, ke oni ne elpetu ilin el Egipto kaj ne transdonu en la manojn de Asirio... Asirio, aro de rabiaj leonoj!... Kie ili pasas, restas nenio, nur ruinoj kaj kadavroj, kvazaŭ post brulo!...”

Subite Ramzes levis la kapon; de malproksime alflugis sonoj de flutoj kaj kornoj.

– Kion tio signifas? – demandis li Tutmozison.

– Granda novaĵo!... – respondis la kortegano kun rideto. – Azianoj salutas faman pilgrimon, venantan el Babilono...

– El Babilono?... Kiu li estas?...

– Lia nomo estas Sargon...

– Sargon?... – interrompis la princo. – Sargon!... ha, ha, ha!...

– komencis li ridi. – Kiu li estas?...

– Oni diras, ke li estas altrangulo de la kortego de Assar. Li kondukas kun si dek elefantojn, arojn da belegaj ĉevaloj de dezerto, amasojn da sklavoj kaj servistoj.

– Kaj por kio li venis?

– Saluti la miraklan diinon Astoret, kiun respektas la tuta Azio – respondis Tutmozis.

– Ha, ha, ha!... – ridis la princo, rememorante la antaŭdiron de Hiram pri la asiria sendito. – Sargon... ha, ha!... Sargon, la parenco de la reĝo Assar fariĝis subite tiel pia, ke li entreprenas longan, lacigan vojaĝon, nur por honori la diinon Astoret en Pi-Bast... En Ninivo li ja trovus pli grandajn diojn kaj pli klerajn pastrojn... Ha, ha, ha!...

Tutmozis mire rigardis la princon.

– Kio estas al vi, Ramzes?...

– Jen miraklo! – diris la princo – kian kredeble enskribis kroniko de neniu templo... Pensu nur, Tutmozis... En la momento, en kiu vi meditas pri la demando, kiel kapti friponon, kiu senĉese ŝtelas vin, en la sama momento la ŝtelisto ree metas la manon en vian keston, antaŭ viaj okuloj, antaŭ mil atestantoj... Sargon – pia pilgrimo!... Ha, ha, ha!...

– Mi komprenas nenion... – murmuretis la konsternita Tutmozis.

– Kaj vi ne bezonas kompreni – respondis la vic-reĝo. – Memoru nur, ke Sargon venis ĉi tien por piaj aferoj, en la templon de la diino Astoret...

– Ŝajnas al mi, ke ĉio, pri kio vi parolas, – diris, mallaŭtigante la voĉon, Tutmozis – ke ĉio ĉi estas danĝeraj aferoj...

– Kaj tial vi ripetu ilin al neniu.

– Ke mi ne ripetos ilin, pri tio vi sendube estas certa, sed ĉu vi mem, princo, ne perfidos vin... Vi estas rapida, kiel la fulmo...

La kronprinco metis la manon sur lian ŝultron.

– Estu trankvila – diris li rigardante liajn okulojn. – Se nur vi estos fidelaj al mi, vi, la nobeluloj kaj armeo, vi vidos strangajn okazojn, kaj finiĝos por vi la malfacilaj tempoj!

– Vi scias, ke ni estas pretaj perei je via ordono – respondis Tutmozis, metante la manon sur la brusto.

Sur lia vizaĝo estis tiel neordinara seriozeco, ke la princo komprenis, cetere ne unuafoje, ke en ĉi tiu diboĉanta elegantulo sin kaŝas brava viro, al kies glavo kaj prudento oni povas fidi.

De tiu tempo la princo neniam plu parolis kun Tutmozis tiel strange, sed la fidela amiko kaj servisto divenis, ke post la alveno de Sargon sin kaŝas iaj grandaj ŝtataj aferoj, arbitre decidataj de la pastroj.

Cetere de iom da tempo la tuta egipta aristokrataro, nomarĥoj, superaj oficistoj kaj armeaj ĉefoj, tre, tre mallaŭte murmuretis inter si, ke proksimiĝas gravaj okazoj. Fenicianoj, postulante ĵuron pri diskreteco, rakontis al ili pri iaj traktatoj kun Asirio, kiuj pereigos Fenicion kaj Egipton kovros per malhonoro; kiu scias, eble la tero de l’ faraonoj fariĝos tributano de Asirio.

La ekscito de la aristokrataro estis grandega, sed neniu sin perfidis. kontraŭe, en la kortego de la kronprinco, same kiel ĉe la nomarĥoj de Malsupra Egipto oni amuziĝis bonege. Oni povis pensi, ke kun la varmego falis sur ilin frenezo de l’ amuzoj kaj diboĉoj. Pasis neniu tago sen ludoj, festenoj, triumfaj procesioj, neniu nokto sen iluminoj kaj krioj. Ne sole en Pi-Bast, sed en ĉiu urbo naskiĝis modo trakuri la stratojn kun torĉoj, muziko, kaj antaŭ ĉio kun plenaj kruĉoj. Oni invadis domojn kaj eltiris la dormantajn loĝantojn al drinkado. Ĉar Egiptanoj havis grandan inklinon al diboĉoj, ĉiu, kiu ajn vivis, amuziĝis.

Dum la tuta ĉeesto de Ramzes en la templo de Hator, Fenicianoj, kvazaŭ kaptitaj de panika timo, pasigis la tagojn preĝante kaj rifuzis la krediton al ĉiuj. Sed post la interparolado de Hiram kun la vic-reĝo la pieco kaj singardemo subite forlasis Fenicianojn; kaj ili komencis pruntedoni al la egiptaj sinjoroj pli malavare, ol iam ajn.

La plej aĝaj homoj ne memoris iam en Malsupra Egipto tian amason da komercaĵoj kaj oro kaj precipe tiel malgrandajn procentojn.

La severa kaj saĝa pastraro turnis sian atenton al la frenezo de la plej altaj sociaj klasoj. Sed ili eraris pri la fontoj, kaj la sankta Mentezufis, kiu ĉiun kelkon da tagoj sendis matene raporton al Herhor, ĉiam ripetis, ke la kronprinco, laca de la piaj okupoj en la templo de Hator, nun amuziĝas kiel frenezulo, kaj kun li la tuta aristokrataro. La glora ministro eĉ ne respondis la leterojn, kio pruvis, ke li rigardis la diboĉojn de la princo, kiel ion tute naturan, eble eĉ utilan.

En tia stato de l’ spiritoj de la kortego, Ramzes gajnis multe da libero. Preskaŭ ĉiuvespere, kiam la ebriaj de l’ vino korteganoj komencis perdi la konscion, la princo elglitis el la palaco.

Kovrita per nigra oficira burnuso, li trakuris la malplenajn stratojn kaj eliĝis ekster la urbon, al la ĝardenoj de la templo de Astoret.

Tie li retrovis sian benkon kontraŭ la palaceto de Kama, kaj kaŝita inter la arboj, li rigardis la brulantajn torĉojn, aŭskultis la kantojn de la amantoj de la pastrino kaj revis pri ŝi.

头像

《法老王》83 读书笔记 (80-86页)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, August 31, 2023, 09:46 (243天前) @ Pipi
编辑: Pipi, 时间: Thursday, August 31, 2023, 09:59

《法老王》 读书笔记 (80-86页)

1. Feste vestita kaj parfumita la elegantulo tuj venis, atente rigardante la princon por ekkoni, kian humoron li havas, kaj konformigi al ĝi sian fizionomion.

—— Feste vestita kaj parfumita 主语修饰语。kian humoron li havas 他的心情怎样。konformigi/alkonformigi 使符合,使一致,使适应。

2. Sed sur la vizaĝo de Ramzes oni povis legi nur lacecon.

—— 但是Ramzes的脸上只有疲倦。人们在Ramzes的脸上只能看出疲倦。

3. Kaj li ree profundiĝis en medito, kiu eĉ komencis maltrankviligi Tutmozison.

—— profundiĝis en medito 陷入沉思。还可以说:droni en medito.

4. Kiom da pikoj li ricevas dum la procesio, kiam la kamparanoj kuŝas antaŭ li sur la ventroj...

—— kuŝi sur la ventro/dorso/flanko 趴着/仰躺/侧躺。

5. Mi ja ĉiam silentas, ĉiam mi havas serenan vizaĝon, permesu do al mi satparoli hodiaŭ...

—— havas serenan vizaĝon 绷着脸。satparoli 说个够,讲个够。*satmanĝi; sattrinki ...

6. De kie venis al vi hodiaŭ tiaj pensoj?...

—— 你今天怎么有那样的想法? *venis al vi = venis al vi en la kapon. 想到。Kio venis al vi en la kapon? 你想到了啥? 《钦差大臣》84页。 Kiel venus al li en la kapon rigardi vin? 他怎么没有想到来看你?《钦差大臣》53页。

7. Sargon... ha, ha!... Sargon, la parenco de la reĝo Assar fariĝis subite tiel pia, ke li entreprenas longan, lacigan vojaĝon, nur por honori la diinon Astoret en Pi-Bast...

—— entreprenas longan, lacigan vojaĝon, 不辞辛苦,长途跋涉。*entrepreni vojaĝon 开始旅行。

8. Ĉar Egiptanoj havis grandan inklinon al diboĉoj, ĉiu, kiu ajn vivis, amuziĝis.

—— havis grandan inklinon al 很喜欢。

9. Sed ili eraris pri la fontoj, kaj la sankta Mentezufis, kiu ĉiun kelkon da tagoj sendis matene raporton al Herhor,

—— ĉiun kelkon da tagoj 每隔几天。*en ĉiu dua tago 每隔一天; en ĉiu tria aŭ kvara tago 每隔两三天; ĉiun trian semajnon 每两周 ......

10. La glora ministro eĉ ne respondis la leterojn, kio pruvis, ke li rigardis la diboĉojn de la princo,

—— kio 接续从句。与前面整句发生关系,而非代替前句中的句子成分,是对前句内容作补充说明。

主题RSS Feed

powered by my little forum