头像

《春天里的秋天》3.1 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, September 21, 2023, 07:39 (72天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

3.1 La sekvantan matenon, mi kuŝadis ne volante ellitiĝi.

Ekster la fenestro, blankaj kaj ruĝaj floroj ridetis en la suno. Aŭdiĝis sonorado de bicikla tintilo ĉe la barilpordo.

Knabeto de ŝia dommastrino alportis al mi leteron, kiu legiĝis jene:

Lin, mi bedaŭras, ke lastanokte mi ne povis iri kun vi por rigardi stelojn sur la maro pro ebriiĝo. Eble estus pli mistere, pli interese, rigardi stelojn per la okuloj de ebriiĝinto. Kial vi ne prenis min al tiu loko? Ĉi-vespere ni nepre iru por rigardi la stelarojn kaj aŭskulti flustradon de la maro. Sufokon sentas mia koro, do ĝi iom promenu surmare.

Ni diru al la boatisto, ke li faru pli multe da rondirojn. Vi sidu kaj mi kuŝigu mian kapon en vian sinon. Rigardante la stelojn, mi aŭskultos vian spiradon. Tiamaniere mi sentos, ke mi eterne restos en via sino. Neniu vidos nin kaj la steloj ne perfidos nian sekreton. Surmare, al ni apartenos la tuta mondo.

Vi konigu al mi la stelojn, la ruĝajn kaj verdajn stelojn kaj multajn belajn rakontojn pri ili.

Ho, mi rememoras:

Mi ploris lastanokte; mi ne scias kial. Rimarkinte la larmajn postsignojn sur la sofo kaj kapkusena tuko mi rememoris, ke mi kverelis kun vi, ho ne, mi multon plendis al vi kun larmoj.

Mi jam ne memoras la detalojn. Ĉu mi iel kolerigis vin? Se jes, ĉu vi jam pardonis min?

Mi neniam drinkis, sed la vino havis tiel brilan koloron! Kaj krome ĝi estis densa kiel sango. Kiel mi povus min deteni de trinko de tia vino? Mi havas ĉe mi ankoraŭ botelon da tio por trinki je via refoja veno. Lin, se drinko estus kulpo, do ni kulpu refoje. Junuloj ja ofte kulpas. Lin, ne rifuzu min, ne ludu rolon de moral-predikanto kun seriozigita mieno.

Krome estis notoslipo:

Tiun ĉi bukedon da lilioj mi prenis el la vazo. Mi scias, ke vi amas florojn kaj speciale ĝin elektis por vi. Ĝi vin akompanu anstataŭ mi, por ke ĝia aromo forpelu vian moralistemon.

Via Rong

"Kie estas la floroj? La lilioj?" Mi demandis la knabeton kun mirego.

"Mi ne scias. Kiaj lilioj?" respondis la knabeto senkomprene kaj liaj larĝe malfermitaj okuletoj mezuradis mian vizaĝon.

"Ŝi ja skribis en la letero, ke ŝi sendas al mi bukedon de lilioj, ĉu ne? Kie estas la floroj?" mi demandis.

"La fraŭlino nur petis min alporti la leteron, ŝi donis al mi nenian floron," respondis la knabeto.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.13
于大连

头像

《春天里的秋天》3.2 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, September 22, 2023, 07:21 (71天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

3.2 "Foriru do," mi diris krude.

Kiel strangaj estas la koroj de la knabinoj! Kion do ŝi vere pensas? Kredeble ŝi nur ŝercas pri mi. Mi ja ne estas "viro por distrado"!

"He, knabo!" Mi saltis el la lito kaj elkuris por voki la knabeton. "Revenu!"

Vane, la knabeto jam malaperis. Nur unu hundo bojadis malrapide ĉe la barilpordo.

Miaj nudaj piedoj surpaŝis la varman teron. Nur tiam mi rimarkis, ke mi ne surhavas la ŝuojn. Estis serena tago.

Blankaj kaj ruĝaj floroj floris en mia ĝardeno, sed neniu lilio.

Miaj oreloj ricevis feblajn sonojn de himno akompanata de orgeno el la preĝejo. Ho, estis dimanĉo.

Kien mi iru? ... Al Rong.

Kiam mi estis nodanta la kravaton, aŭdiĝis bojado kaj knaro de la barilpordo. Xu envenis.

"Ĉu alia telegramo venis de via hejmo?"

"Ne"

"Kaj letero? Letero devus alveni jam."

"Jes."

"Ĉu nenia plua informo?"

"Nenia."

"Kial via frato sin mortigis? Ĉu vi scias?"

"Mi ne scias."

Xu sidis vizaĝe al mi. Mi sidis sur la sofo kun kolumo nebutonumita kaj kravato nenodita.

Ni ambaŭ silentadis. Lia flava malgrasa vizaĝo kun kaviĝintaj okuloj rivelis la mizeron de lia vivo, la mizero de la vivo de ĵurnala redaktoro.

Ni gapis unu al la alia en la vizaĝon. Lia vizaĝo estis malserena, sen sunlumo, kiel nuboza ĉielo.

"Lin," subite li vokis min per amara voĉo. Mi levis la kapon kaj rigardis ekster la fenestron. Mi kvazaŭ aŭdis grakon de korvo.

"Lin, vi ne devus ..." li refermis sian buŝon.

Mi rigardis lin kun flanken-klinita kapo, kvazaŭ atente lin aŭskultanta.

"Via frato mortis, sed mi ne vidis vin plori pro li."

"Ne," mi diris malvarme.

Li tute pravis. Mi neniam ploris kaj mi ne povis eldevigi larmojn de mi.

"Vi neniom ĉagreniĝis pro li, neniom pensas pri li kaj vi pensas nur pri Rong," li diris malrapide.

"Tio ne decas. Via frato estis tre bona al vi." Lia altrudita majesta mieno tamen ne povis kaŝi la lacon en liaj okuloj.

"Ĉu vi ne iros al la redakcio, hodiaŭ?" mi demandis subite.

Jam delonge mi sciis, ke li ne iras al la ĵurnalejo en dimanĉo, ĉar ĉi tie ne aperas lunda numero de ĵurnalo. Mi tiel demandis nur por deturni lin de plua babilio pri tio.

"Hodiaŭ kompreneble ne," li respondis lace. Kaj vere li ĉesis lekcii pri moralo.

"Do ni iru vidi Rong?" mi rekte venis al la temo.

"Ne, mi ne volas," li diris malgaje.

Mi ne atentis lin, nodis la kravaton, surmetis mian eŭropan veston kaj eliris lin tirante.

Sur lia vizaĝo ankoraŭ restis la malgajeco. Mi ne povis ne amuziĝi de tio. Li vere estis bonulo, kiu toleras ĉion. Li ofte plendis pri sia vivo, pri sia sorto kaj pri ĉio kio estis maljusta laŭ lia opinio. Sed tute vane. Fine li tamen devis iri kun la vivo, kun la sorto kaj kun ĉio maljusta. Ho, kompatindulo, kompatinda bunulo!

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.14
于大连

头像

《春天里的秋天》3.3 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, September 23, 2023, 09:28 (70天前) @ Pipi
编辑: Pipi, 时间: Saturday, September 23, 2023, 09:42

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

3.3 La suno lante grimpis malsupren de arbosuproj al tegmentoj kaj poste al la tero. En multaj kortoj floris floroj. Sur la strato kuŝis ombroj de folioj. Laŭ la zigzaga vojo iris homoj. Infanoj ridis post siaj barilpordoj. Iu dika virino montriĝis ĉe stratangulo kaj tuj malaperis en mallarĝa strateto, kvazaŭ ŝia bubalsimila dika korpo estus falinta en kanaleton.

"Vere abomeninda estas la vivo en ĵurnala oficejo! En tiel bela urbo oni tamen ne povas ĝui liberecon. Xu denove ekplendis pri la vivo. Li rigardis supren al la blua ĉielo tra la arbofolioj kaj lasis la varman sunon karesi lian malgrasan vizaĝon, kiu malofte montriĝis al la suno. Li jam laboris plurajn jarojn endome por la ĵurnala redakcio.

"Vi estas pli feliĉa ol mi. Elektraj lampoj, tondiloj kaj la sensangaj vizaĝoj de la kompostistoj. Ĉiam tiel monotone, ĉiam la samaj kelkaj homoj, ĉiam la samaj lacaj vizaĝoj," li diris kvazaŭ ĝeme.

"Do eksiĝu el tiu laboro," mi diris aŭtomate, aŭdinte tian plendon de li jam multfoje.

"Sed kiel mi tiam min vivtenos?" li demandis kvazaŭ skurĝita.

Lia logiko estis simpla: Homo devas vivi per mono kaj akiri monon per la vivo. Tio signifas, ke oni devas iom post iom forvendi la vivon por teni la vivon. Li ne volis ĝin vendi, sed ne povis ne tiel fari.

"Kaj krome estas mia patrino, kiu prezentas plej gravan problemon. Mi sendas monon al ŝi ĉiumonate. Se mi ne laborus, per kio ŝi sin vivtenus?"

Jes, li havas patrinon, pri kiu mi jam aŭdis de li multfoje. Li intencadis venigi ŝin al tiu ĉi loko, sed lia patrino timis veturi per mara ŝipo. Ĉiumonate li sendis 20 juan-ojn al ŝi ĉiam je ĝusta tempo. Mi sciis tion, kaj krome mi povis informiĝi pri tio per lia vizaĝo, ĉar je ĉiufoja sendo de mono lia vizaĝo fariĝis iom pli pala. La patrino sin vivtenis per la sango de sia filo!

"Iu amiko rekomendis al mi laborpostenon eble pli bonan en transmara lando," foje li diris al mi. "Sed la patrino ne volis ke mi iru. Kaj mi pensis, ke tiam mi estos pli malproksime de ŝi kaj estos malfacile akiri necesan vetur-koston por reveni vidi ŝin. Kaj krome la administranto de la ĵurnalo ne volas lasi min foriri."

Li estas patrino-amanto; neniu alia el miaj amikoj tiel arde amas sian patrinon kiel li. Iufoje, rigardinte la filmon "Bona Patrino", li eĉ ploris tutan tagon.

"Mi havas nur unu karan homon dum la vivo, kaj tiu estas mia patrino. Pro ŝi mi volonte foroferos ĉion."

Li havas patrinon, amas ŝin kaj parolas al ĉiu amiko pri ŝi. Sed mi? Mia patrino delonge jam kuŝas en sia tombo. Mi eĉ ne klare memoras kie estas ŝia tombo. Mi neniam parolis pri ŝi al miaj amikoj. Eble mi neniam amis mian patrinon.

Ni eniris la verdan barilpordon kaj vidis, ke Rong staras sur la ŝtuparo en roza bluzo kaj nigra mallonga jupo.

"Kiel frue!" ŝi salutis nin kun rideto, printempa rideto. Ŝia vizaĝo ekbrilis kiel petalo en la suno.

"Hodiaŭ estas via ripoztago," ŝi diris al Xu.

"Mi dormis nur tri horojn ĉimatene," li respondis per voĉo simila al pluvo en aŭtuna nokto.

"Lastanokte mi ebriiĝis kaj kverelis kun Lin," ŝi ekridis kun sonoro de arĝenta tintilo.

"Ni ne kverelis. Vere, ŝi ebriiĝis. Unu ridis dum la alia ploris," mi defendis min kun rideto.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.15
于大连

头像

《春天里的秋天》3.4 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, September 24, 2023, 07:20 (69天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

3.4 Kial ŝi menciadis nian kverelon? Fakte ni ne kverelis lastanokte. Ŝi ebriiĝis kaj ekploradis ĉagrene tute senkaŭze. Ŝi ne lasis min foriri kaj petis ke mi ŝin akompanu. Longe-longe ŝi larmante verŝis el sia koro nekompreneblaĵojn.

"Xu, prenu tagmanĝon ĉe mi, mi havas ankoraŭ botelon da bona vino. Vere bona, ĝia koloro brila kiel sango, ĝia gusto riĉa kiel sango." Sur ŝia roza vizaĝo aperis disradianta rideto.

Ŝia rideto forgesigis al mi la okazintaĵojn de la lasta tago kaj lasta nokto. Estas neeble, ke knabino, kiu ridetas tiel brile, ploris ĉagrene en la antaŭa nokto.

"Mi ne plu drinkos. Mia patrino skribis al mi, ke mi ne drinku," diris Xu senhezite. Li rigardis la vortojn de la patrino kiel evangelion.

Rong kuntiris la brovojn kvazaŭ pikita. Ŝia brila rideto malaperis. Ŝia vizaĝo estis kovrita de griza nubo. "Patrino ... patrino ..." ŝi murmuris sen vizaĝesprimo. Mi sciis, ke ŝi havas patrinon, kiu paraliziĝis kaj kuŝadas hejme.

"Rong!" mi vokis ŝin dufoje por ŝin veki, kvazaŭ el sonĝo.

Ni eniris ŝian ĉambron.

Kiel kutime, sur la longa tablo troviĝis vazo kun floroj: flavaj kanafloroj, purpuraj violoj kaj nove aldonitaj ruĝaj rozoj. La lilioj vere ne estis en ĝi.

"Kie estas la lilioj?" mi rememoris ŝian leteron. "La lilioj, kiujn vi donacis al mi."

Ŝi montris al la ronda tableto meze de la ĉambro, sur kiu estis verda vazeto kun la lilioj, kiujn mi vidis hieraŭ.

Ŝi elprenis la bukedon kun flava silka rubando ĉirkaŭ la tigoj. En la vazo ne estis akvo.

"Mi decidis ĝin donaci al vi, sed volis ke vi mem venu por ĝin preni. Mi pensas, ke vi certe komprenis tion."

Sed tion mi ekkomprenis nur hodiaŭ.

Ŝi volis ludi ŝakon kun Xu. Mi iris sola post la ekranon al ŝia lito.

Sur ĝi estis maldike vatita silka litkovrilo, littuko kun bluaj floroj kaj kapkuseno kun brodita kovrilo sur kiu estis la vortoj: NE FORGESU MIN. Ĝi estis unu peco de paro, kies alia peco estis ĉe mi.

Mi sentis aromon, similan al tiu de lilioj.

"Kion vi faras tie interne?" Ŝia arĝenta sonora voĉo transflugis la ekranon.

"Mi rigardas la kapkusenan kovrilon."

"Kion rigardindan ĝi havas? Vi ja havas unu similan, ĉu ne? Tuj venu rigardi nian ŝakludon."

"Mi volas vidi la larmajn postsignojn, pri kiuj vi skribis en la letero."

Mi aŭdis neniun vorton, sed nur subridon de ŝi. Ŝajne ŝi absorbiĝis poste en la ŝakludo.

Mi kuŝiĝis sur ŝia lito kaj kaŝis mian vizaĝon en la kapkusenon. Ĝia iom malseka kovrilo malvarmigis mian ardan vizaĝon. Milda bonodoro penetris en miajn naztruojn. Tiu knabino preskaŭ min frenezigis.

Ŝi vokis min de tempo al tempo, kaj mi ŝajnigis min dormanta. Efektive mi estis rememoranta pri nia interkoniĝo kaj enamiĝo. Mi sonĝis kun malfermitaj okuloj.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.16
于大连

主题RSS Feed

powered by my little forum