头像

《中国寓言百则》第95则 Buĉisto kaj Lupoj

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, November 08, 2023, 21:48 (176天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第95则

Buĉisto kaj Lupoj (PU SONGLING*)

Vesperiĝis. Buĉisto hejmenrevenis kun portilo sur la ŝultro. Viando jam elvendiĝis kaj restis kelkaj ostoj. Survoje li renkontis du lupojn, kiuj sekvis lin longatempe.

Ege timante, la buĉisto haste prenis oston el la portilo kaj ĵetis ĝin al la lupoj. Akirinte la oston, unu el ili haltis kaj la alia daŭre sekvis lin. Li ĵetis alian oston, do la dua lupo haltis, sed la unua sekvis lin, elĉerpiĝis ĉiuj ostoj, la du lupoj kune sekvis lin.

La buĉisto ege maltrankviliĝis, timante, ke li estos atakita de la du lupoj. Ĉirkaŭen rigardinte, li rimarkis draŝejon kun stako da tritika pajlo kovrita per mato. Li tuj sin apogis dorse al ĝi, forĵetis la portilon, elprenis hakilon kaj plenekipite atendis. La lupoj ne kuraĝis proksimiĝi al li kaj avide rigardis lin.

Momenton poste, unu lupo foriris kaj la alia kiel hundo sidis antaŭ li kaj iom post iom fermis siajn okulojn, kvazaŭ nenio okazus. Subite, la buĉisto saltis al ĝi, levis la hakilon kaj plurfoje hakis rekte ĝian kapon. Mortiginte la lupon, li pretis daŭrigi sian vojon, sed aŭdiĝis susurado el la stako. Irinte ĝis post la stako, li vidis, ke la lupo, kiu ĵus foriris, estis fosanta truon en la stako. Ĝi intencis fari truon por ataki lin el post la dorso. Tiam granda parto de ĝia korpo jam eniĝis en la stakon, kaj nur ĝia postaĵo kaj vosto montriĝis ekstere. La buĉisto forte hakis ĝin kaj dispartigis ĝin je la talio. Nur tiam la buĉisto komprenis, ke la unua lupo ŝajnigis sin dormanta por trompi lin.

Kiel ruzaj estis la lupoj! Tamen en palpebruma daŭro ili ambaŭ estis mortigitaj. Tio montras, ke la ruzaĵoj de bestoj ne estas timindaj.

——
*Pu Songling (1640-1715), fama klasika novelisto.

——
注释:

1. Buĉisto hejmenrevenis kun portilo sur la ŝultro. Viando jam elvendiĝis kaj restis kelkaj ostoj. 屠夫挑着担子回家。肉已卖完,剩下几块骨头。

2. Ĉirkaŭen rigardinte, li rimarkis draŝejon kun stako da tritika pajlo kovrita per mato. 他环顾四周,看见一个打谷场,有一垛麦秆,上面盖着草席。

3. plenekipite:

4. La buĉisto forte hakis ĝin kaj dispartigis ĝin je la talio. 屠夫用力地砍它,拦腰将其分尸。

5. Nur tiam la buĉisto komprenis, ke la unua lupo ŝajnigis sin dormanta por trompi lin. 屠夫这才明白第一只狼假装睡觉欺骗他。

6. Tamen en palpebruma daŭro ili ambaŭ estis mortigitaj. 然而它们俩却瞬间毙命。

7. Tio montras, ke la ruzaĵoj de bestoj ne estas timindaj. 那说明动物的诡计并不可怕。

主题RSS Feed

powered by my little forum