Helpi al ukrainanoj, someraj kursaroj kaj duon-tarifo en Grésillon

作者 aŭtoro: Jannick kaj Bert HUET-SCHUMANN, 发表于 afiŝita je Wednesday, June 22, 2022, 23:39 (666天前)

Saluton

1- La franca Esperanto-Kulturdomo en Gresillon gastigos ĉi-somere ukrainan patrinon kun siaj infanoj, kiuj fuĝis de la milito.
Vi povas renkonti ilin aliĝante al nia aŭgusta staĝo. Sed vi povas ankaŭ fari donacon por helpi al Greziljono gastigi e-istajn rifuĝintojn el Ukrainujo
Se vi konas ukrainajn e-istojn, kiuj povus veni ĉi-somere al Greziljono, bonvolu sciigi al ni

2- Sciu ke :
Infano pagas duon-tarifon en Greziljono je la tuta tarifo (manĝoj, tranoktoj, aktivecoj)
Homo kun modestaj rimedoj (studento, junulo, senlaborulo ...) pagas duontarifon por la manĝoj kaj aktivaĵoj.
Redukto eblas ankaŭ por regula partopreno en en ĉiutagaj taskoj.


11.-21. julio 2022: 6-a Maratona Esperanto-kurso kun Paweł Fischer-Kotowski, Alex Humet, Andrea Bertrand, ILEI-ekzameno. Prelegoj pri diversaj temoj. Aliĝintoj el 8 diversaj landoj. Vidu gresillon.org/s3

16.-25. aŭgusto 2022: 12-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun Jean-Luc Kristos, Nicky Janssen, Larisa Osaĝuk, Svitlana Kozarenko. Koncerto de Fundu. Vidu
gresillon.org/s4

Bonvenon en Greziljono
kastelo@gresillon.org

Jannick kaj Bert HUET-SCHUMANN

主题RSS Feed

powered by my little forum