《MARTA 》(24)
《MARTA 》(24)
Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.
— Ah, vous avez du monde, madame! — ŝi ekkriis, — continuez, continuez, je puis attendre!
— (法语)啊,你有客人!弹下去,弹下去,我能等一会儿!
Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la dorsa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta.
Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas!
Marta komencis ludi. Ŝi ludis la Priere d'une vierge*. En la tempo, kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis la Priere d'une vierge, tiun sentimentalan komponaĵon, kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun la Priere d'une vierge, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas "en la regionojn superterajn" aŭ al tiu "kampo vasta, kampo hela, kie rajdas fraŭlo bela", sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!
*la Priere d'une vierge: (法语)处女的祈祷
La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio; ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.
(未完待续)
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 《MARTA 》(23) -
雁过留声,
2022-12-29, 08:25
- 《MARTA 》(24) -
雁过留声,
2022-12-29, 08:28
- (23)和(24)帖阅读札记 -
雁过留声,
2022-12-29, 09:19
- 提示 - 雁过留声, 2022-12-29, 09:45
- 《MARTA 》(25) -
雁过留声,
2022-12-30, 08:13
- 《MARTA 》(26) -
雁过留声,
2022-12-30, 08:15
- (25)和(26)帖阅读札记 -
雁过留声,
2022-12-30, 09:14
- Mi ne estas en ordo! 我有病! -
雁过留声,
2022-12-30, 09:29
- 床头必备的几本书 - 雁过留声, 2022-12-30, 14:43
- Mi ne estas en ordo! 我有病! -
雁过留声,
2022-12-30, 09:29
- (25)和(26)帖阅读札记 -
雁过留声,
2022-12-30, 09:14
- 《MARTA 》(26) -
雁过留声,
2022-12-30, 08:15
- (23)和(24)帖阅读札记 -
雁过留声,
2022-12-29, 09:19
- 《MARTA 》(24) -
雁过留声,
2022-12-29, 08:28