读书笔记:《安徒生童话集》第2卷81——154页

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, January 07, 2023, 09:11 (481天前)

《安徒生童话集》第2卷81——154页

《安徒生童话集》第2卷81页

1. ili promenis mano en mano

2. la malgranda knabino prenis la knabon ĉirkaŭ la korpo

3. Ĉi tie estas belege en printempo!

4. Sur la kampo ondiĝadis la greno simile al moviĝanta maro

《安徒生童话集》第2卷82页

1. ĉiuj arboj staris kovritaj de prujno, kvazaŭ ili estus aliformigitaj en blankajn koralojn.

2. de la ĉielo falis falsteloj unu post la alia

3. Sed ĉe la adiaŭo la malgranda knabino prenis de sia brusto sambukan floraĵon kaj donis al li por konservi.

4. Li metis ĝin en sian preĝolibron, kaj ĉiujfoje, kiam li ĝin malfermis en la fremda lando, lia rigardo antaŭ ĉio falis sur la lokon, kie kuŝis la floraĵo de memoro.

5. Ju pli longe li ĝin rigardis, des pli freŝa ĝi fariĝis.

6. Ĉi tie estas belege en printempo, en somero, en aŭtuno kaj en vintro!

7. Kaj centoj da bildoj tiam glitis tra liaj pensoj.

8. Ili tenis sin reciproke je la manoj

9. ĉiu el la floroj aliformiĝis en oran kronon

《安徒生童话集》第2卷83页

1. kiam oni eltrinkas du ĝisrande plenajn tasojn da sambuka teo, tiam oni jam venas en la varmajn landojn!

2. Nu, nu, nur ne tro da sinlaŭdo! 别太自吹自擂!

3. La fingroj direktis la flikilon rekte al la pantoflo de la kuracistino, ...

《安徒生童话集》第2卷84页

1. Nun ĝi plu taŭgas por nenio!

2. atingi honoron

3. el io fariĝis io! *kio fariĝis el vi? *kio kun li fariĝis? kio estas kun li? kio estas al vi?

4. rigardadis ĉiuflanken

5. Ĉu mi povas permesi al mi demandi vin, ĉu vi estas el oro? *Ĉu mi povus permesi al mi meti demandon? 我可以冒昧地向您提个问题吗?

6. Mi estas tro delikata por ĉi tiu mondo!

7. Ŝi havis sur ĉiu mano po kvin fingroj

《安徒生童话集》第2卷85页

1. Ĉu ili do distingis sin per brilo?

2. Tiel ĝi sidis en vertikala pozicio

《安徒生童话集》第2卷86页

1. Ĝi estas bona kontraŭ la marmalsano

2. ju pli delikata oni estas, des pli oni povas elteni!

3. ĝi kuŝis laŭlonge

4. jen tiu jen alia aŭdis ian strangan tonon

5. Oni havis la impreson, kvazaŭ la tono sonas el ia preĝejo profunde interne en la silenta bonodora arbaro, ...

《安徒生童话集》第2卷87页

1. sed ili havis la impreson, kvazaŭ ĝi venas el la urbo.

2. la sonorilo sonas kiel la voĉo de patrino en la orelo de ŝia amata kaj saĝa infano

3. logis nun multajn en la arbaron

4. konstati kun plena certeco

5. faris ekskurson ekster la urbon

6. por surprovi sian balan veston

7. en akompano de ...

8. tenis sin reciproke je la manoj

《安徒生童话集》第2卷88页

1. penetri ankoraŭ pli profunden en la arbaron

2. nur kun malfacileco oni povis iri antaŭen

3. ludis la radioj de la suno

4. staris rozoj en plena florado

5. Kun escepto de unu, ili ĉiuj estis jesopiniaj pri tio.

6. tro tro malgranda kaj delikata *两个tro重复使用。见过tre tre ...

7. Ili lasis lin iri sola; kaj ju pli malproksimen li iris antaŭen, des pli kaj pli lia brusto pleniĝis de la sento de arbara soleco. *见过ju pli ..., des pli ..., 但ju pli ..., des pli kaj pli ...第一次见到。

8. la urbanoj tie kantis ĉe sia glaso da vino

9. Ili ambaŭ reciproke sin konis.

《安徒生童话集》第2卷89页

1. faris adiaŭan kapsignon al ...

2. la dornoj disŝiris al li la vestojn kaj vundis al li la vizaĝon, manojn kaj piedojn

3. iri ĝis la fino de la mondo

4. grincigis siajn dentojn

5. Sed li senlace iris pli kaj pli profunden en la arbaron

6. Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo! *prezenti:想象,设想

7. Jen la suno subiris, la aero brilis fajroruĝe, sankta silento disvastiĝis en la arbaro

8. alkroĉiĝis al ...

9. grimpi supren al ...

10. Ho, kia belegeco! La maro, la nemezurebla, belega maro, kiu per siaj longaj ondoj frapadis la bordon, etendiĝis antaŭ li, kaj la suno staris kiel granda luma altaro malproksime, kie la ĉielo kaj la tero donis al si reciproke la manon. Ĉio kunkunfandiĝis en flamaj koloroj, la arbaro kantis, kaj la maro kantis, kaj li koro kunkantis.

《安徒生童话集》第2卷90页

1. ili ekkuris renkonte unu al la alia kaj tenis sin je la manoj

2. la suno lumas tra la folioj

《安徒生童话集》第2卷91页

1. la rideto ludas ĉirkaŭ ŝia buŝo

2. multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ ŝi

3. ŝia vizaĝo estis plena de feliĉo kaj paco, kvazaŭ sunlumo glitis sur ĝin, kaj tiam oni diris, ke ŝi mortis.

4. ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo

5. ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo

6. oni plantis rozarbetaĵon, kaj ĝi staris en plena florado

7. la aspekto de la mortintino ne inspiris timon

*使某人产生爱意 inspiri al iu amon (respekton, timon, kuraĝon, ĝojon, bedaŭron, singardecon ...) 不学习不知道,学习了才知道inspiri还有如此多的释义和用法。

《安徒生童话集》第2卷92页

1. la elfknabinoj ekzerciĝas en novaj dancoj. *ekzerciĝi en Esperanta parolado

2. sed ĉu vi ne volos antaŭe fari al ni grandan komplezon kaj afable preni sur vin la disportadon de la invitoj? 可是您能否先帮我们一个大忙,请您帮忙分发邀请好吗?

*fari al iu komplezon —— Ĉu vi ne volas fari al ni komplezon kaj preni sur vin la taskon?

3. ludas grandan rolon

《安徒生童话集》第2卷93页

1. mi konfesas, ke la venado sur sekan teron ne estas por ili granda plezuro, sed oni zorgos, ke ĉiu el ili ricevu malsekan ŝtonon por sidi aŭ eble eĉ ion pli bonan, kaj tial mi esperas, ke ĉi tiun fojon ili ne rifuzos.

2. disporti la invitojn

《安徒生童话集》第2卷94页

1. La maljuna gnomo estas en sia tuta esenco plej honesta norda maljunulo, gaja, simpla kaj senartifika.

*en sia tuta esenco

2. Mi konas lin de longa tempo, de la tempo de nia juneco, kiam ni trinkis unu kun la alia porfratiĝon.

3. Ho, kiel mi sopiras al la norda maljuna gnomo!

4. sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin

5. kaj kun la tempo ili jam solidiĝos

6. Tio dependas de la vento kaj vetero!

7. ili faras uzon de ŝipvetura okazo.

*fari uzon de rajto
*fari uzon el ĉiu momento

8. Mi deziras, ke ili veturu tra Svedujo, sed la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando. Li ne progresas kun la tempo, kaj tio al mi ne plaĉas!

9. stari en la lunlumo *en

10. li havis sur si ursan pelton

11. truo direktiĝas internen, monteto direktiĝas supren

12. Ĉu vi ne havas okulojn en la kapo? *en la kapo

13. Ne afektu tiel!

14. La sola, kio laŭ ilia aserto mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon.

《安徒生童话集》第2卷95页

1. ili diris, ke ili sentas sin tute kiel hejme.

2. La piedojn for de la plado!

3. kun kelka hezitado

4. ludas sur ora harpo

5. doni al iu laŭtan kison

6. ili tute ne estis en ia parenceco inter si

7. Ha, kiel ili povosciis etendi la piedojn!

8. Oni ne povis distingi, kie estis komenco kaj kie estis fino, kio estis brakoj kaj kio estis kruroj, simile al neĝaj flokoj ĉio turniĝadis miksite, ...

9. en tio konsistas ŝia arto.

10. La dua povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus ombron

*iradi flanke de si mem ???


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum