今天《安》的笔记又超字符了,一个帖子发不了,只有分开发了

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, January 07, 2023, 09:16 (447天前) @ 雁过留声

《安徒生童话集》第2卷96页

1. La tria estis tute de alia speco

2. li anstataŭ interfrapado de la glasoj faris porsanan signon per siaj okuloj

3. Mi nur povoscias diri al la homoj la veron!

4. La elfknabino prenis lin je manartiko, kaj li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis, ... 那个仙女抓起他的手腕,他笑得肚皮直颤(捧腹大笑)。

《安徒生童话集》第2卷97页

1. La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn

2. Sed la junuloj diris, ke ili havas deziron fari parolon kaj trinki porfratiĝon, ...

*trinki porfratiĝon ???

3. eltrinki ĝis la fundo

4. Sed ekstere la lacertoj kuradis supren kaj malsupren en la krevinta arbo, kaj unu diris al alia: "Ho, kiel plaĉas al mi la nordlanda maljuna gnomo!

5. Al mi pli plaĉas la junuloj!

《安徒生童话集》第2卷98页

1. Ĝuste en la tago de enterigo de sia patrino ŝi ricevis la ruĝajn ŝuojn kaj portis ilin je la unua fojo.

*je la unua fojo

2. Por funebro ili certe estis ne tre konvenaj, sed ŝi ja ne havis aliajn, kaj tial ŝi metis ilin sur siajn nudajn piedetojn kaj tiamaniere iris post la mizera ĉerko.

3. Karen imagis al si, ke ĉion ĉi tion ŝi devas danki nur al la ruĝaj ŝuoj.

4. La homoj en granda amaso kolektiĝis antaŭ la palaco, ...

5. Nenio en la mondo povas esti komparata kun ruĝaj ŝuoj.

6. La riĉa ŝuisto en la urbo prenis mezuron por ŝia malgranda piedo.

*prenis mezuron

7. Karen estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata. 卡伦现在已到该受坚振礼的年龄。

*konfirmi=konfirmacii:给......行坚振礼(坚信礼),给......行按手礼

《安徒生童话集》第2卷99页

1. Meze inter la ŝuoj staris paro da ruĝaj, ĝuste tielsamaj kiel tiuj, kiujn portis la reĝidino

2. ili montriĝis laŭmezuraj kaj estis aĉetitaj

3. kiam trans la sojlon de la preĝejo ŝi eniris al la ĥorejo, ŝi havis la impreson, ...

4. fiksis siajn okulojn sur ŝiaj ruĝaj ŝuoj

5. Post tagmezo la maljuna virino sciiĝis de ĉiuj flankoj, ke la ŝuoj estis ruĝaj, ...

6. Sidu fortike dum la dancado!

7. genustariĝis antaŭ la altaro

《安徒生童话集》第2卷100-101页

1. ŝi forgesis preĝi sian Patronian. ***Patronian

2. Karen ne povis sin deteni, por ne fari kelke da dancpaŝoj!

3. Sed kiam ŝi volis dekstren, la ŝuoj dancis maldekstren, kaj kiam ŝi volis supren en la salonon, la ŝuoj dancis malsupren el la salono, malsupren laŭ la ŝtuparo, tra la strato kaj ekster la urban pordegon. Ŝi dancis, kaj ŝi estis devigata danci, rekte antaŭen, en la malluman arbaron.

4. ŝi forĵetis de si siajn ŝtrumpojn, sed la ŝuoj estis fortike alkreskintaj al la piedoj, kaj ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci tra kampoj kaj herbejoj, en pluvo kaj en sunlumo, tage kaj nokte, sed nokte estis plej terure.

5. ĉar la ŝuoj ŝin forportis tra la pordo sur la kampon, trans vojojn kaj vojetojn, kaj senĉese ŝi devis danci.

6. ŝi ekfrapetis per la fingroj je la fenestraj vitroj

7. Elvenu! elvenu! *Envenu!

8. Mi dehakas al la malbonaj homoj la kapon

9. Ne dehaku al mi la kapon!

10. sed la ŝuoj dancis kun la malgrandaj piedoj for, trans la kampon, en la profundan arbaron

《安徒生童话集》第2卷102页

1. sed malĝoje kaj kun larmoj en la okuloj ŝi rigardis siajn lambastonojn

2. ŝi levis sian larmomalsekan vizaĝon

3. li tenis belegan verdan branĉon, tute kovritan de rozoj

4. La hela sunlumo varme fluis tra la fenestro en la preĝejan seĝon

5. Ŝia koro fariĝis tiel plena de sunlumo, paco kaj ĝojo, ke ĝi krevis.

《安徒生童话集》第2卷103页

1. Pulo, akrido kaj cerambiko volis iam vidi, kiu el ili povas salti plej alte, kaj tial ili invitis la tutan mondon kaj ĉiujn aliajn, kiuj volus veni, por rigardi tiun artkonkurson.

*invitis la tutan mondon

2. sed mi iras mian propran vojon kaj havas miajn proprajn pensojn!

《安徒生童话集》第2卷104页

1. fari la provon

2. sed bedaŭrinde ĝi saltis al la reĝo rekte en la vizaĝon

《安徒生童话集》第2卷105页

1. Lia nomo estis konforma al lia aspekto.

2. Ĥino

3. li havas potencon super ŝi

4. li kapbalancis sian jeson

《安徒生童话集》第2卷106页

1. Forta teruro atakis ilin

2. Ne, restas nenia rimedo, ol iri en la malproksiman mondon!

《安徒生童话集》第2卷107页

1. La kamentubisto fikse ŝin ekrigardis

2. Ĉu vi efektive havas la kuraĝon rampi kun mi tra la forno, kiel tra la interno, tiel ankaŭ tra la tubo?

3. ŝin ĉirkaŭis plej mallumega nokto.

4. kun granda malfacileco

5. kiel la aferoj staras en la ĉambro

*stari:处于(一定的状况、地位、等级、形式、样子等) Sciigu al ni kiel la afero staras. 请告诉我们,事情进展情况如何?

*iri:(指事情)进行,进展,发展 la afero iras bone (malbone) 事情进展得好(不好); la afero ne iras glate 事情进展得不顺利; ĉio iras en ordo 一切正常

《安徒生童话集》第2卷108页

1. li kuŝis rompita en tri pecojn.

2. La tuta dorso deapartiĝis kiel unu peco, ... *整个背部整块地掉了下来。deapartiĝi:脱落,断开

3. la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn

4. Tion mi ne povas postvivi! *postvivi, supervivi, transvivi

5. Oni certe povos ankoraŭ kunkunglui lin! *kunkunglui

《安徒生童话集》第2卷109页

1. Li estas vestita per fero kaj ŝtalo kaj apogas sian kapon sur la fortaj brakoj.

2. ĉar la maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto *laŭ sia profesio=laŭprofesie Li laŭprofesie estas instruisto.

《安徒生童话集》第2卷110页

1. La maljuna avo tamen restis restis ankoraŭ ĉe sia laboro kaj skulptis la lastan parton *restis restis???

2. ili aliformiĝas en flamojn

3. la ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo

4. la flamo alkroĉiĝis en formo de ordena rubando al la brusto Hvitfeldt

5. la flamo sidiĝis kiel rozo sur ŝia brusto kaj interfianĉiĝis kune kun ŝia koro en unu aman fajron

《安徒生童话集》第2卷111页

1. Kaj la rememoro de la maljuna avo kuris antaŭen antaŭ la ŝvebanta flamo, ...

2. La flamo tremis sur lia brusto, tremis en lia koro; ...

3. kun la arĝente blankaj haroj kaj la honestaj bluaj okuloj

4. li kunmetis siajn manojn kaj silente rigardis antaŭen.

5. mi penis skulpi ĝin en ligno tiel, kiel ĝi en la rememoro ankoraŭ ŝvebas antaŭ mia animo.

6. Estis kvazaŭ la kugloj zorge lin evitas!

7. Gaje li kantadis malnovajn melodiojn kaj pafadis kaj bataladis, kvazaŭ li estus pli ol homo.

8. sed de kie li venis, kien li iris, mi ne scias, neniu scias.

9. por helpi al ni en la horo de danĝero

10. La bildo ĵetis supren sur la muron longan ombron, kiu parte etendiĝis ankoraŭ sur la plafonon.

11. Oni havis la impreson, kvazaŭ ĝi venas de ... *Li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambro.

12. li rekonas en ili ĉiujn personojn de siaj malnovaj tagoj.

《安徒生童话集》第2卷112页

1. Kaj la maljuna avo kapsignis en la direkto al la spegulo

2. ne por haki karnon kaj oston, sed por trahaki pli klaran vojon inter la steloj de la firmamento

3. kun la blankaj haroj kaj la larĝaj ŝultroj

4. memoru pri mi, konservu min en viaj pensoj! Mi venos en la momento de mizero!

5. En tiu malvarmo kaj en tiu mallumo sur la strato iris malgranda malriĉa knabineto kun nekovrita kapo kaj nudaj piedoj. Estis vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn, kiam ŝi foriris el sia domo; ...

6. KNABINETO KUN ALUMETOJ 卖火柴的小女孩 (带着火柴的小女孩)

《安徒生童话集》第2卷113页

1. du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis *kun furioza rapideco

2. Tiamaniere la malgranda knabino iradis sur la nudaj graciaj piedetoj, kiuj de malvarmo estis tute ruĝaj kaj bulaj.

3. En la daŭro de la tuta tago neniu ion aĉetis de ŝi, neniu donis al ŝi almozon.

4. Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa. *Malsata kaj tremanta de frosto 前置定语。

5. El ĉiuj fenestroj radiis hela brilo de kandeloj, kaj sur ĉiuj stratoj estis sentata la odoro de bongusta ansera rostaĵo.

6. kaj tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino.

7. Siajn malgrandajn piedetojn ŝi subtiris sub sin, ŝi tamen ankoraŭ pli suferis de la frosto

8. ricevi batojn de iu

9. ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn

10. ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton

11. La forno malaperis, ŝi sidis kun stumpeto de forbrulinta alumeto en la mano.

12. La rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron

13. farĉita per prunoj kaj pomoj *farĉi: liaj kritikoj estas farĉitaj per eraroj

14. la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko

《安徒生童话集》第2卷114页

1. ĝi iris ĝuste en la direkto al la malriĉa knabino

2. Unu el ili falis malsupren kaj trenis post si tra la ĉielo longan strion da fajro.

3. ĉar la maljuna avino, kiu sola estis afabla en rilato al ŝi, ... *en rilato al ŝi=rilate ŝin **en rilato al ŝi=rilate al ŝi=rilate ŝin

4. Kiam stelo falas, tiam unu animo leviĝas al Dio.

5. Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan lumon

6. Rapide ŝi ekbruligis la tutan restaĵon de la alumetoj, kiuj ankoraŭ troviĝis en la skatoleto

7. la alumetoj disvastigis tian brilon, ke estis pli hele ol en luma tago

8. ŝi prenis la malgrandan knabinon sur sian brakon kaj ili ekŝvebis alten en brilo kaj ĝojo

9. ili estis ĉe Dio.

10. Sed en la angulo ĉe la domo en la malvarma matena horo sidis la malgranda knabino kun ruĝaj vangoj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo

11. ŝi kun la maljuna avino eniris en la ĝojon de nova jaro.

《安徒生童话集》第2卷115页

1. rigardas sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la Sveda bordo

2. Radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron.

3. La suno lumas sur bonulojn kaj malbonulojn!

4. batas per la flugilo, elpinĉas el ĝi plumon, hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo

5. Penso, kiun li mem ne povas klarigi al si, elnaĝas en lia brusto;

6. ĝi estas parenca al la radio de la suno

7. la maro estas glata kiel spegulo kaj silenta.

《安徒生童话集》第2卷116页

1. Dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ ŝia spirito. 生活中的悲剧从她脑际掠过。

2. sed ili havas sur si nek ŝuojn nek ŝtrumpojn.

3. promenas mano en mano

4. vi iras en blanka vesto, kiu al via patrino kaŭzis tre grandajn elspezojn

5. staras arbo kun la unuaj verdaj burĝonoj

6. ĝin traglitas pli da malumaj nuboj

《安徒生童话集》第2卷117页

1. fande aliformiĝi ĝin en ĉion eblan

2. konservi la memoron pri ... 对某事保留着记忆

3. ŝi honoradis la lanternon per ekrigardo

4. ili ne trompis la lanternon eĉ je unu guto.

5. Sed ankaŭ aliaj pensoj trudiĝis al ĝi.

6. Multe, multe elnaĝis en ĝia memoro

《安徒生童话集》第2卷118页

1. mi ekrigardis ĉirkaŭen

2. Subite de la angulo de la strato venis la vento

《安徒生童话集》第2卷119页

1. Maljuna lanterno, estu prudenta!

2. ĝi blovis tiel laŭte, kiel ĝi povis.

3. Tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion.

《安徒生童话集》第2卷120页

1. Antaŭe ili ridis lin pro lia peto, ili tamen donis al li sian konsenton

2. La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo kaj ĵetadis afablajn rigardojn al la malnova lanterno

3. tamen agrabla varmo regis en ilia ĉambro

4. du elefantoj el argilo sen dorso

5. La lanterno havis la impreson, kvazaŭ la tuta mondo renversiĝis. *感觉在《安徒生》里,凡是出现havis la impreson,后面都跟着kvazaŭ开头的句子。大多数是这个情况。Oni havis la impreson, kvazaŭ ĉio dormas.

6. neniun horon ili pasigis en senlaboreco

《安徒生童话集》第2卷121页

1. sed al neniu venis en la kapon enmeti peceton en la lanternon.

2. aliformigi ion en ion

3. Fine en ilian kapon venas lumo!

《安徒生童话集》第2卷122页

1. Ĉio, kion li pensis kaj skribis, preterpasadis antaŭ li tute korpe kaj vivante.

2. Depost tiu tempo ĝi havis pli da interna trankvileco

3. Ĉiuj anasoj, ĉu ili en plej bela anima trankvileco kuŝis sur la akvo, ĉu ili staris sur la kapo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum