今天《安》的笔记又超字符了,一个帖子发不了,只有分开发了

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, January 07, 2023, 09:19 (468天前) @ 雁过留声

《安徒生童话集》第2卷123页

1. agrablaj pensoj trairas nian animon

2. Ni havas bonajn najbarojn, kiel super ni, tiel ankaŭ sub ni.

3. Ĉi tiuj najbaroj jam forte tedis al mi.

《安徒生童话集》第2卷124页

1. Vidu, en tio konsistas ilia tuta kariero, ili taŭgas nur por la okuloj kaj la nazoj.

2. Ilia vosto povas disetendiĝi en la formo de granda rado kaj ŝanĝbrilas en ĉiuj koloroj tiel, ke oni ricevas doloron de la okuloj. Ili estas nomataj pavoj.

《安徒生童话集》第2卷125页

1. ĉiu laboro fariĝadis vigle sub iliaj manoj

2. legis himnon el la preĝolibro, tenis sin reciproke je la manoj

3. la suno brilis tra la fenestroj sur la freŝajn rozojn kaj sur la junajn homojn.

4. Ĉe tiuj vortoj la paseran patrinon atakis granda tremo.

5. ĝi tremis per ĉiuj membroj.

《安徒生童话集》第2卷126页

1. plena de angoro kaj teruro ĝi flugis hejmen

2. de laceco ĝi preskaŭ falis sur la teron

3. La teruro paralizis al ĝi la langon, tiel ke ĝi ne povis plu eldiri "pep!"

4. Tio ne estas ja eble ia ruzo de ŝia flanko, por ke ni de nun mem zorgu pri ni.

5. La kapon ili klinis al unu flanko kaj palpebrumis per la okulo, kiun ili direktis supren.

《安徒生童话集》第2卷127页

1. Kiam la sekvantan matenon leviĝis la suno kaj ĉio ŝajnis refreŝigita kiel post kvieta nokta dormo

2. branĉoj kaj floroj klare speguliĝis en la kvieta akvo.

3. Ili ne enmiksas sin en la interparoladon kaj tergratas tiel belete per la piedetoj.

4. Kaj la kolomboj iradis unuj ĉirkaŭ la aliaj, tenis sin fiere kaj konservis ĉiu sian opinion. *unuj ĉirkaŭ la aliaj

《安徒生童话集》第2卷128页

1. Kaj la okuloj de ĉiuj briletis tute ruĝe de kolero kaj galeco.

2. Staru grupe, staru grupe!

3. La paseroj havis bonan apetiton

4. tial ili apartiĝis de la kolomboj kaj interŝanĝis reciproke siajn opiniojn pri ili.

5. La fenestroj estis malsupre pli larĝaj ol supre

《安徒生童话集》第2卷129页

1. Ĝi memoris ankoraŭ el sia infaneco, kion ĝia patrino opiniis la plej granda belo.

2. tie la muroj estis pentrornamitaj per palmoj kaj branĉoj

3. en la daŭro de longa tempo

4. strabis per unu okulo al la rozoj

5. Tuj ĉe la unua rigardo ili konvinkiĝis, ke tio estis la malnovaj najbaroj

《安徒生童话集》第2卷130页

1. La kompatinda knabo sidis kun sia fratineto sur la genuoj

2. de tempo al tempo li ĵetadis kaŝitan rigardon en sian libron de geografio,

3. Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando kaj enbati en sian memoron iliajn rimarkindaĵojn. *enbati en sian memoron

4. li de legado preskaŭ blindigis siajn okulojn

《安徒生童话集》第2卷131页

1. li devis iri en la liton

2. Mi havas belan situacion!

3. lumo de kandeloj elradiis malproksimen tra la fenestroj

4. Kantoj kaj dancoj plenigis la salonon.

5. la lernejaj knaboj venis kun siaj libroj sub la brako

《安徒生童话集》第2卷132页

1. ĉirkaŭmonda veturo

2. li ekvidis arbarkovritan deklivon senpere apud klara golfeto. *senpere apud la lito; senpere ĉe la maro

3. El la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo, tiel ke ilia plaŭdiĝado estis aŭdebla malproksime.

4. Apude sidis maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj.

5. Kiel per turno de la mano ĉio forpasis.

6. Sian grizan tolan antaŭtukon ŝi suprenŝovis trans la kapon ĝis la dorso.

7. Tomba silento regas super tiu urbo!

8. Oni devas sin vesti konforme al la vetero!

《安徒生童话集》第2卷133页

1. enfalis en profundan dormon

2. vi ne suferos malsaton nek mizeron

3. Via nomo glorkovrite flugos malproksimen tra la mondo

4. la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo

5. Li nenion povis rememori el sia sonĝo

6. Dio donu al vi plenumon de via plej bona sonĝo!

7. En la varmaj landoj la suno radias alian varmegan ol ĉe ni.

《安徒生童话集》第2卷134页

1. la pordoj restis fermitaj la tutan tagon

2. de mateno ĝis vespero

3. apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero

4. Vivo komenciĝis supre kaj malsupre

5. unu babilis alia kantis

6. per unu vorto —— vivo kaj movado regis malsupre sur la stratoj

7. Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos!

8. la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento

9. de la kontraŭa balkono venas mirinda brilo

《安徒生童话集》第2卷135页

1. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis.

2. Per unu salto li estis sur la planko

3. ili staris ankoraŭ en sia antaŭa beleco

4. li eliris en la lumon de la suno

《安徒生童话集》第2卷136页

1. li ekvidis kun granda plezuro

2. li iras en la lumon

3. de mia infaneco mi ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj

4. por min mem trabati tra la mondo

《安徒生童话集》第2卷137页

1. reveni en formo de homo

2. ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj

3. Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?

《安徒生童话集》第2卷138页

1. ĝi ne estas fiereco de mia flanko

2. Kian aspekton havis la ĉambroj internaj?

3. en la lumo de la luno

4. Ne pli frue ol vespere mi eliris.

《安徒生童话集》第2卷139页

1. Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn

2. Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj

3. teruro ekregis en ĉiuj urboj

4. Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!

5. Se vi volas esti mia ombro, mi prenos sur min la tutan koston de la vojaĝo.

6. Kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris.

7. kaj tio, kion li parolis pri la vero kaj bono kaj belo, estis preskaŭ por ĉiuj kiel rozoj por bovo. *kiel rozoj por bovo

《安徒生童话集》第2卷140页

1. teruro atakis la scienculon ĉe tiu ĉi penso

2. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la alia, laŭ la staro de la suno.

3. La ombro sin tenis ĉiam sur la flanko sinjora

4. ni trinku nun porfratiĝon, kaj ni estu pli familiaraj unu kun la alia.

5. vi parolas rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence

6. aliaj per la tuta korpo ektremas

《安徒生童话集》第2卷141页

1. Li rigardis supre kaj malsupre tra la fenestroj kaj vidis multajn aferojn

2. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado.

3. Kiam ili post tio denove dancis kune, ŝi enamiĝis je li

4. Ĉe la sekvanta danco la konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango

《安徒生童话集》第2卷142页

1. la internaĵo kaj la eksteraĵo de la homo

2. Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!

《安徒生童话集》第2卷143页

1. Kaj li ŝajnigis, ke li ĝemas.

2. Vi havas bonan karakteron!

3. Vespere la tuta urbo estis feste iluminita, la kanonoj tondris "bum!" kaj la soldatoj faris paradon.

4. en formo de kapo de drako

5. La ŝtuparo laŭ sia larĝeco similas al ŝtuparo de kastelo kaj laŭ sia alteco al ŝtuparo de preĝeja turo.

*laŭ sia larĝeco
*laŭ sia alteco

《安徒生童话集》第2卷144页

1. Tio montras malbonan guston!

2. ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun helaj, ridiantaj okuloj, kaj al li tiu malnova domo plaĉis plej multe, kiel en la lumo de la suno, tiel ankaŭ en la lumo de la luno.

*kiel ..., tiel ankaŭ ...
*en la lumo de la suno; en la lumo de la luno

3. per sia vigla imago prezenti al si ion

4. La domo estis tiel bona ĝuo por la okuloj.

5. kapsaluti iun; resalutadi per la kapo

6. envolvi ion en pecon da papero

7. ĉar ĉe la pordo troviĝis trumpetistoj -- blovas per ĉiuj fortoj, almenaŭ iliaj vangoj aspektis multe pli plenblovitaj ol antaŭe.

《安徒生童话集》第2卷145页

1. La tuta koridoro estis pendkovrita per malnovaj portretoj

2. sed la floroj estis tute lasitaj al si mem kaj kreskis sovaĝe. En unu poto troviĝis diantoj, elŝoviĝintaj ĉiuflanken, trunkido apud trunkido, ...

3. En la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj kaj kun brakoj sur ambaŭ flankoj.

《安徒生童话集》第2卷146页

1. La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen, la montriloj rondiradis, kaj, kaj ĉio en la ĉambro maljuniĝadis ĉiam pli kaj pli, sed la tempo fluis ne rimarkate de ili.

2. Mi ne povas elteni!

3. kiam oni alkutimiĝis al familia vivo, oni tute ne povas alkutimiĝi al la timvekanta silento en ĉi tiu domo! Mi ne povas tion elteni!

4. Vi ne devas prezenti al vi vian situacion en tia nigra koloro!

《安徒生童话集》第2卷147页

1. Mi ricevis la viziton de miaj pensoj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio por longa tempo ne donas plezuron.

2. Vi staris pie kun kunmetitaj manoj

3. ŝi tute ne povis alkonformiĝi al la takto, ĉar la tonoj de la sankta kanto estis tro tirataj. Tial ŝi staris antaŭe sur unu piedeto kaj klinis la kapon tute antaŭen, kaj poste sur la alia piedo. denove klinante la kapon tute antaŭen, sed ĉio ĉi tio ne alkordiĝis.

《安徒生童话集》第2卷148页

1. "Jes, tion ŝi kantis!" li diris, kaj ĉe tio li movetis la kapon al ŝia portreto, kiun li aĉetis de la malnovaĵisto, kaj hele eklumis ĉe tio la okuloj de la maljuna viro.

2. "Mi volas en militon! Mi volas en militon!" kriis la stana soldato tiel laŭte, kiel li povis, kaj li ĵetis sin rekte sur la plankon.

3. La stana soldato falis tra fendon kaj kuŝis nun en nefermita tombo.

4. semajnoj post semajnoj pasis

5. La fenestroj forte kovriĝis per glacio.

6. la tuta ŝtuparo estis ulnoalte kovrita de neĝo

7. Nur la malgranda knabo ĉe la preterveturado de la veturilo sendis al ĝi perfingran kison.

《安徒生童话集》第2卷149页

1. el la malgranda knabo fariĝis viro, brava viro, kiu kaŭzadis al siaj gepatroj nur ĝojon.

2. Li vivis kun sia juna edzino ankoraŭ la mielan tempon, kaj li enloĝiĝis kun ŝi en tiu domo, antaŭ kiu troviĝis la ĝardeno.

3. la stana soldato havis la impreson kvazaŭ li vekiĝis el profunda sveno.

4. Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj okuloj, tiel ke ĉe la juna virino aperis en la okuloj larmoj pri malnova domo kaj la maljuna viro.

5. Mi konservos lin kaj konservos ankaŭ en la memoro ĉion, kion vi rakontis al mi.

6. Kiel terure sola li kredeble estis!

《安徒生童话集》第2卷150页

1. Tio aspektas preskaŭ kiel tuta telero plena de kraboj, kiuj rampas unuj sur kaj inter la aliaj kaj estas tiel manĝegemaj, ke ili deŝiras unuj al la aliaj la manojn kaj piedojn, angulojn kaj rondojn, kaj malgraŭ tio ili estas siamaniere gajaj kaj viglaj.

2. ĉu oni ne povas admoni ilin, ke ili vivu inter si en paco kaj trankvileco, kaj aranĝi, ke neniu el ili miksu sin en la aferojn de la aliaj!

3. Mi devas doni al ili koloron, por ke ili fariĝu rekoneblaj!

4. Tiam ĉiuj tiuj strangaj bestetoj en sia tuta korpo fariĝis rozokoloraj.

《安徒生童话集》第2卷151页

1. Kio estis malsupre, flugis supren, kio estis supre, falis malsupren.

2. kio tio estas laŭ via opinio?

3. Se oni tenas ĝin antaŭ sia korpo, ĝi povas perfekte servi kiel antaŭtuko, kaj se oni metas ĝin sur la kapon, ĝi en plua vetero faras tiajn samajn servojn kiel pluvombrelo, ĉar ĝi estas terure granda. Neniam lapo kreskas sola, ne, kie unu kreskas, tie kreskas ankaŭ aliaj.

《安徒生童话集》第2卷152页

1. He, kiel bongusta ĝi estas!

2. ili rigardis ĝin kiel la plej bongustan manĝaĵon

3. ili vivis de folioj de lapoj

4. oni tute plu ne povis helpi al si kontraŭ ili

5. Tie aŭ alie staris sola pomarbo aŭ prunarbo

6. Kian aĝon ili havis, ili mem ne sciis

7. tion ili ne povis prezenti al si, sed ia neklara sento diris al ili, ke tio kredeble estas io belega kaj tre honora.

8. ĝi estis de tro malalta deveno.

9. Unu tagon estis forta pluvo.

10. Ili jam kuras malsupren laŭlonge de la trunko!

《安徒生童话集》第2卷153页

1. En la daŭro de tri tagoj li ja suprenrampis la trunkon; mi ricevas kapturnon, kiam mi nur suprenrigardas al li!

2. ili kuradas tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron

3. ili konas la lapan arbaron de interne kaj de ekstere!

4. ŝi staras en la vivo tute sole

《安徒生童话集》第2卷154页

1.de tio ili konkludis ke la palaco disfalis kaj ĉiuj homoj en la mondo mortis

*konkludi el (de) ...

2. La pluvo frapadis la lapajn foliojn, por fari al ili tamburan muzikon, la suno lumadis, por aranĝi por ili en la lapa arbaro maron da lumo

*maro da sango
*maro da sablo
*maro da ŝuldoj
*maro da flamoj
*maro da mizeroj
*maro da arbaro
*maro da homoj
*vasta maro da homoj
*maro da nuboj
*Li englutis maro da teo.

——
2016.3.21


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum