《诗经》国风•桧风•隰有苌楚

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, February 17, 2023, 09:36 (406天前)

《诗经》国风•桧风•隰有苌楚
隰有苌楚
隰有苌楚,猗傩其枝,夭之沃沃,乐子之无知。
隰有苌楚,猗傩其华,夭之沃沃。乐子之无家。
隰有苌楚,猗傩其实,夭之沃沃。乐子之无室。

Senkonscia arbo
Vivante en tumulta epoko, la poeto lamentas, ke arbo vivas senĝene sen zorgoj pri familio.

Sur basa tero kreskas persikarbo
kun verda foliaro en prospero.
Ĝi senĉagrene fartas en bonsorto,
envias mi pri ĝia senmizero.

Sur basa tero kreskas persikarbo
kun buntaj floroj flirtaj en ventpelo.
Ĝi senĉagrene vivas en bonordo,
envias mi pri ĝia kor-libero.

Sur basa tero kreskas persikarbo
plena je fruktoj sub la suna helo.
Ĝi senĉagrene restas en vegeto,
envias mi pri ĝia viv-leĝero.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum