《MARTA 》(112)

作者 aŭtoro: 借光蹭热度, 发表于 afiŝita je Friday, February 17, 2023, 09:47 (434天前) @ Pipi

《MARTA 》(112)

— Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? — kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:

— La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.

En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo ... aŭ! ho teruro! kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj ...

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la estonteco de ŝia infano ... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi ne estos plu sur la tero, se iam sur iaj vangoj aperos tiaj sangaj flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni ...

La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne povas esti! Tiel ne devas esti!

Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.

Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj; sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tampo al tempo ĝuadis, je kiuj ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono de ŝia nuna vivo ebrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis, en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da famaj kaj gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi, posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum