《MARTA 》(162)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 06, 2023, 07:17 (387天前)

《MARTA 》(162)

Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj farante al si mem akrajn riproĉojn.

Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon, estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan, sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun senkapablecon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon? Kia senprudenteco!

— Ne! — pensis Marta; — unu el la ambaŭ: oni devas esti en la mondo aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro, el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj? Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas ... aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne povis?

La nokto cedis al griza vintra tagiĝo, Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la mano, kiu ŝin ofendos.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum