《MARTA 》(191)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, May 01, 2023, 07:49 (362天前)

《MARTA 》(191)

— Policisto! — li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, — policisto!

— Kion vi deziras? — aŭdiĝis voĉo el la strato.

Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu aperis sur la trotuaro sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.

— Tien, — diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj montrante per la fingro la straton, — tien kuris virino, kiu antaŭ minuto ŝtelis en mia magazeno tri spesmilojn!

— Kaj en kiun flankon ŝi kuris?

— En tiun, — diris ia pasanto, kiu aŭdis la vortojn de la komercisto, haltis antaŭ la magazeno kaj montris en direkto al la strato Nowy Swiat. — Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigre, ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza!

— Oni devas ŝin kapti! — kriis la komercisto al la policisto.

— Kompreneble, sinjoro! — diris la homo kun la flava lado, saltis antaŭen kaj kriis laŭte:

— He! homoj! kaptu! tien al Nowy Swiat kuris ŝtelistino!

La pordo de la magazeno fermiĝis, la juna sinjoro kun rideto riproĉis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al si tiom da klopodoj.

La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan.

Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel la nigre vestita virino rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en la direkto al Nowy Swiat. Kredeble ŝi ne sciis, kien ŝi kuras kaj kien ŝi devas kuri, ŝi estis senkonscia, duone freneza. En ĉi tiu momento ŝi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble bedaŭris, ke ŝi faris agon malhonoran, sed ŝi jam faris ĝin, kaj terura timo ŝin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo ŝi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaŭ ŝi, antaŭ ŝi, ĉirkaŭ ŝi; kredeble ŝajnis al ŝi, ke kurado rapida, blinda, senpripensa alportos ŝin tien, kie ili ne estos ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum