《法老王》1

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, June 07, 2023, 05:36 (323天前) @ Pipi

2-a tago, 2023.6.5 周一
La faraono

ĈAPITRO I (3-1)
En la tridek-tria jaro de l' feliĉa regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis ĝiajn ortodoksajn loĝantojn per fiero kaj feliĉo.
En la monato Meĥir, en decembro, revenis Tebojn, plenkovrita per multekostaj donacoj, la dio Ĥongu, kiu dum tri jaroj kaj naŭ monatoj vojaĝis en la lando Buĥten, resanigis tie la reĝan filinon Bent-res kaj forpelis la malbonan spiriton ne nur el la reĝa familio, sed eĉ el la citadelo de Buĥten.
En la monato Farmuti, en februaro, la sinjoro de Supra kaj Malsupra Egipto, la estro de Fenicio kaj de naŭ popoloj, Mer-amen-Ramzes XII, post interkonsiliĝo kun la dioj, kiujn li egalas, nomis sia erpatre, t. e. kronprinco, sian dudek-dujaran filon Cham-senmerer-amen-Ramzes.
Ĉi tiu elekto tre ĝojigis la piajn pastrojn, glorajn nomarĥojn, bravan armeon, fidelan popolon kaj ĉiujn kreaĵojn, vivantajn sur la egipta tero, ĉar la pli aĝaj filoj de l' faraono, naskitaj de la reĝidino de Ĥiti, pro neklarigebla sorĉo estis posedataj de malbona spirito. Unu filo, de l' tempo de sia plenaĝeco ne povis paŝi, la dua tranĉis al si la vejnojn kaj mortis, kaj la tria freneziĝis de la venena vino, kiun li ne volis ĉesi trinki; li kredis, ke li estas simio, kaj pasigis tutajn tagojn sur arboj.
Nur la kvara filo, Ramzes, naskita de la reĝino Nikotris, filino de l' ĉefpastro Amenhotep, estis forta kiel la bovo Apis, kuraĝa kiel leono kaj saĝa kiel la pastroj. De la infaneco li ĉirkaŭis sin per militistoj kaj kiam li estis ankoraŭ simpla princo, li diradis:
― Se la dioj, anstataŭ fari min malplej aĝa reĝa filo, donus al mi la ureus'on de l' faraono, mi sklavigus, kiel Granda Ramzes, naŭ popolojn, pri kiuj oni neniam aŭdis en Egipto, mi konstruus templon pli grandan ol la tutaj Teboj, kaj por mi ― piramidon, apud kiu la tombo de Ĥeops ŝajnus kvazaŭ rozujo apud matura palmo...
Ricevinte tiel deziratan titolon de erpatre, la juna princo petis, ke la patro nomu lin estro de la korpuso Memfi. Lia Sankta Moŝto Ramzes XII-a, post interkonsiliĝo kun la dioj, kiujn li egalas, respondis, ke li faros tion, se la kronprinco pruvos, ke li scias direkti batalpretan armeon.
Por ĉi tiu celo estis kunvokitaj generaloj sub la prezido de la milita ministro Sem-amen-Herhor, kiu estis ĉefpastro de la plej granda templo de Amon en Teboj.
Oni decidis:
En la mezo de la monato Misori (komenco de junio) la kronprinco kolektos dek regimentojn, dislokitajn apud la linio, kiu kunigas la urbon Memfison kun la urbo Pi-uto de la Sebenita golfo.
Kun ĉi tiu dekmila korpuso, preta por la batalo, provizita per la tendaro kaj militaj maŝinoj, la kronprinco iros orienton al la vojo, kiu kuras de Memfiso al Ĥetem, sur la limo inter la lando Gosen kaj la egipta dezerto.
En la sama tempo, la generalo Nitager, la ĉefestro de la armeo, kiu gardas la pordegojn de Egipto kontraŭ la invado de aziaj popoloj, ekiros de Maldolĉaj Lagoj renkonte al la kronprinco.
Ambaŭ armeoj, la azia kaj la okcidenta, renkontos unu la alian en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Pi-Bailos, sed en la dezerto, por ke la laboremaj terkulturistoj de Pessen ne estu malhelpataj en siaj laboroj.
La kronprinco venkos, se li ne lasos sin surprizi de Nitager, t. e. se li kolektos ĉiujn regimentojn kaj sukcesos aranĝi la batalajn vicojn antaŭ la alveno de la malamiko.
En la tendaro de l' princo Ramzes estos lia ekscelenco Herhor mem, la milita ministro, kaj prezentos poste sian raporton al la faraono. La limon inter la lando Gosen kaj la dezerto formis du vojoj. Unu estis kanalo por transportoj de Memfiso al la lago Timrah, la alia estis ŝoseo. La kanalo estis ankoraŭ en la lando Gosen, la ŝoseo en la dezerto, kiun ambaŭ vojoj ĉirkaŭis duoncirkle. De la ŝoseo preskaŭ sur ĝia tuta longo oni povis vidi la kanalon.
Sendepende de la artefaritaj limoj, la najbaraj landoj diferencis unu de la alia en ĉiuj rilatoj. La lando Gosen, malgraŭ la ondolinia tero, ŝajnis ebenaĵo, kaj la dezerto konsistis el kelkaj montoj kaj sablaj valoj. La lando Gosen havis aspekton de grandega ŝaka tabulo, kies verdaj kaj flavaj kvadratoj estis desegnitaj per la koloro de l' grenoj kaj de l' palmoj, kreskantaj sur la limoj; sur la flavruĝa sablo de l' dezerto kaj sur ĝiaj blankaj suproj la verdaĵo aŭ aro da arboj kaj arbetoj similis erarvagantan vojaĝanton.
Sur la fruktodona tero de Gosen de ĉiu monteto ŝprucis malhela arbareto de akacioj, sikomoroj kaj tamarindoj, de malproksime rememorigantaj niajn tiliojn, inter kiuj kaŝiĝis malgrandaj palacoj kun vicoj de kolonoj, aŭ flavaj terotegitaj dometoj de l' kamparanoj. Iafoje najbare de l' arbareto aperis tute blanka urbeto kun platetegmentaj domoj, aŭ super la arboj peze leviĝis la piramidaj pordegoj de l' temploj, kvazaŭ duoblaj ŝtonegoj punktitaj de strangaj signoj.
En la dezerto post la unua vico de iomete verdaj montetoj elrigardis nudaj altaĵoj, kovritaj de ŝtonegaj fragmentoj.
Ŝajnis, ke la okcidenta lando, saturita de troo da vivo, kun reĝa malavareco ĵetas trans la kanalon verdaĵon kaj florojn; sed la dezerto, ĉiam malsata manĝegas ĝin en la sekvanta jaro kaj ĝin cindrigas.
La iometo da verdaĵo, forpelita sur la ŝtonegojn kaj sablojn, sin krampis al la malpli altaj lokoj, kien per kavoj boritaj tra la ŝoseo oni povis alkonduki akvon el la kanalo. Kaj tiel inter la nudaj altaĵoj, najbare de la ŝoseo, trinkis la ĉielan roson kaŝitaj oazoj, kie kreskis hordeo kaj tritiko, vinberujoj, palmoj kaj tamarindoj.
En tiaj lokoj vivis ankaŭ homoj ― izolitaj familioj, kiuj renkontante unu alian en la bazaro de Pi-Bailos povis eĉ ne scii, ke ili estas najbaroj en la dezerto.
La 16-an de Misori, la koncentrigo de la militistaro estis preskaŭ finita. Naŭ regimentoj de l' kronprinco, kiuj devis anstataŭi la azian armeon de Nitager, jam kolektiĝis sur la vojo super la urbo Pi-Bailos, kun tendaro kaj parto da militaj maŝinoj.
Iliajn movojn direktis la kronprinco mem. Li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn, la pli proksima ― gardi la propran armeon kontraŭ atako, kiu estis ebla en lando, plena de altaĵoj kaj intermontoj. Li, Ramzes, en daŭro de unu semajno vidis kaj kontrolis la regimentojn, marŝantajn sur diversaj vojoj, li atente observis, ĉu la soldatoj havas bonajn armilojn kaj varmajn mantelojn por la nokto, ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj, viando kaj sekigitaj fiŝoj. Fine, li ordonis, ke la edzinoj, infanoj kaj sklavoj de la armeo, marŝanta al la orienta limo, estu transportitaj per la kanalo; ĉi tio malpezigis la tendaron kaj faciligis la movojn de la vera armeo.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum