《法老王》7

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Sunday, June 11, 2023, 07:15 (319天前) @ Pipi

8-a tago, 2023.6.11 周 日
la faraono

ĈAPITRO IV (3-1)
La kronprinco kaj lia kunulo kuris preskaŭ kvaronon da horo sur la ŝtonega dorso de la monteto, de pli kaj pli proksime aŭdante la trumpetojn, kiuj pli kaj pli laŭte ludis la alarmon. Fine ili venis al loko, de kie per unu ekrigardo oni povis ĉirkaŭpreni la tutan landon.
Maldekstre kuŝis la ŝoseo, post kiu oni vidis klare la urbon Pi-Bailos, la starantajn post ĝi regimentojn de la kronprinco kaj grandan polvan nebulon, kiu pendis super la malamiko, marŝanta de l' oriento. Dekstre larĝe malfermis sian faŭkon la intermonto, sur kies mezo la greka regimento trenis la militajn maŝinojn. Ne malproksime de la ŝoseo ĉi tiu intermonto kunfluiĝis kun alia, pli larĝa, kiu iris de la fundo de l' dezerto.
En tiu punkto estis io eksterordinara. La Grekoj kun la maŝinoj staris senmovaj ne malproksime de l' punkto de l' kuniĝo de la du intermontoj; kaj sur ĉi tiu punkto mem, inter la stabo de l' kronprinco kaj la ŝoseo, staris kvar densaj vicoj de iu alia armeo, kvazaŭ kvar bariloj kun superstarantaj brilantaj lancoj.
Malgraŭ la tre kruta vojo, la princo galope kuris malsupren al sia taĉmento, ĝis la loko kie staris la milita ministro, ĉirkaŭita de oficiroj.
― Kio okazis?... ― kriis li minace. ― Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi?
― Ni estas fortranĉitaj ― diris Herhor.
― Kiu?... per kiu?...
― Nia taĉmento, per tri regimentoj de Nitager, kiuj venis el la dezerto.
― Tie do, proksime de la ŝoseo, staras la malamiko?
― Staras la nevenkebla Nitager mem.
Ŝajnis, ke en tiu momento la kronprinco freneziĝis. Lia buŝo kurbiĝis, la okuloj eliris el la orbitoj. Li eltiris la glavon kaj kurante al la Grekoj li kriis per raŭka voĉo:
― Sekvu min kontraŭ tiuj, kiuj baris al ni la vojon.
― Vivu eterne, erpatre! ― ekkriis Patroklo, ankaŭ eltirante la glavon. ― Antaŭen, idoj de Aĥilo ― li turnis sin al la soldatoj. ― Ni montru al la egiptaj bovinistoj, ke ne estas permesite haltigi nin!...i
La trumpetoj ekludis al la atako. La kvar mallongaj, sed rektaj grekaj vicoj ekkuris antaŭen. Leviĝis polva nebulo kaj krioj por la honoro de Ramzes.
Post kelke da minutoj la Grekoj troviĝis antaŭ la egiptaj regimentoj kaj haltis ŝanceliĝante.
― Antaŭen!... ― kriis la kronprinco, kurante kun la glavo en la mano.
La Grekoj mallevis la lancojn. En la kontraŭaj vicoj fariĝis movado, trakuris murmuro, kaj la lancoj ankaŭ malleviĝis...
― Kiuj vi estas, frenezuloj?... ― eksonis potenca voĉo de la kontraŭa flanko.
― La kronprinco!... ― respondis Patroklo.
Momento da silento.
― Malfermu la vicojn... ― ripetis la sama potenca voĉo.
La regimentoj de la orienta armeo malrapide malfermiĝis, kiel peza duona pordego, kaj la greka taĉmento trapasis.
Tiam al la kronprinco proksimiĝis grizhara batalisto en orita armaĵo kaj kasko kaj malalte kliniĝinte, diris:
― Vi venkis, erpatre. Sole granda armeestro tiamaniere eliras el embaraso.
― Vi estas Nitager, la plej brava el la bravaj!... ― ekkriis la princo.
En la sama momento venis al ili la milita ministro, kiu aŭdis la interparoladon kaj diris per maldolĉa tono:
― Kaj se la ĉefestro de via armeo estus same sendisciplina kiel la erpatre, kiel ni finus la manovrojn?
― Lasu la junan bataliston trankvila! ― respondis Nitager. ― Ĉu ne sufiĉas, ke li montris leonajn ungegojn, kiel konvenas al ido de faraonoj?...
Tutmozis, aŭdante kian direkton prenas la interparolado, sin turnis al Nitager:
― Kiamaniere vi estas ĉi tie, granda generalo, kiam viaj ĉefaj fortoj troviĝas antaŭ nia armeo?
― Mi sciis, kiel malzorge marŝas la taĉmento de Memfiso, dum la princo kolektas la regimentojn apud Pi-Bailos. Por ridi do mi volis kapti vin, junaj sinjoroj... Malfeliĉe por mi, mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu neebligis miajn planojn. Agu tiel ĉiam, Ramzes, kompreneble kontraŭ veraj malamikoj.
― Kaj se, kiel hodiaŭ, li renkontos fortojn, trifoje superantajn la liajn?... ― demandis Herhor.
― Kuraĝa saĝo valoras pli multe, ol la forto ― respondis la maljuna generalo. ― La elefanto estas kvindekfoje pli forta ol la homo, tamen ĝi cedas al li aŭ pereas de lia mano.
Herhor aŭskultis atente.
Oni juĝis la manovrojn finitaj. La kronprinco akompanata de la ministro kaj de la kapitanoj forrajdis al la armeo apud Pi-Bailos, salutis la veteranojn de Nitager kaj adiaŭis siajn regimentojn, ordonante al ili iri orienton kaj dezirante al ili sukceson.
Poste, ĉirkaŭita de granda sekvantaro li reiris sur la ŝoseo Memfison, meze de l' popolamasoj de la lando Gosen, kiuj en festaj vestoj kaj kun verdaj branĉoj en la manoj salutis la venkinton.
Kiam la vojo turniĝis al la dezerto, la amaso maldensiĝis, kaj kiam ili venis al la loko, kie la stabo de l' kronprinco pro la skaraboj eniris en la intermonton, neniu plu estis sur la ŝoseo.
Tiam Ramzes faris signon al Tutmozis kaj montrante al li la nudan monteton, murmuretis:
― Vi iros tien, al Sara...
― Mi komprenas.
― Kaj vi diros al ŝia patro, ke mi donas al li bienon apud Memfiso.
― Mi komprenas. Postmorgaŭ vi havos ŝin.
Post ĉi tiu interŝanĝo de opinioj, Tutmozis revenis al la armeo, marŝanta post la sekvantaro, kaj malaperis.
Preskaŭ kontraŭ la intermonto, en kiun matene enveturis la militaj maŝinoj, kelke da paŝoj de la ŝoseo kreskis ne granda, kvankam maljuna tamarindo. En ĉi tiu loko haltis la avangardo de la princa sekvantaro.
― Ĉu ni ree renkontos skarabojn? ― demandis kun rido la kronprinco.
― Ni vidos ― respondis Herhor.
Efektive ili ekvidis: sur la malforta arbo pendis nuda homo.
― Kion tio signifas? ― demandis la princo ekscitita.
La adjutantoj kuris al la arbo kaj rekonis la maljunan kamparanon, kies kanalon la armeo ŝutplenigis.
― Prave li pendigis sin! ― kriis inter la oficiroj Eunana. ― Ĉu vi kredus, ke ĉi tiu mizera sklavo kuraĝis kapti lian ekscelencon, la ministron je la piedoj!...
Ramzes, aŭdinte tion, haltigis la ĉevalon. Li desaltis kaj proksimiĝis al la funebra arbo.
La kamparano pendis kun la kapo etendita antaŭen; lia buŝo estis larĝe malfermita, la manplatoj turnitaj al la rigardantoj, la okuloj teruritaj. Li havis aspekton de homo, kiu volas ion diri, sed al kiu ekmankis la voĉo.
― Malfeliĉa! ― eksopiris la princo kun kompato.
Reveninte al la sekvantaro, li ordonis, ke oni rakontu al li la historion de la kamparano, kaj poste longe rajdis silenta. Antaŭ la okuloj li havis senĉese la bildon de la memmortiginto, kaj en lian koron penetris la sento, ke maljuste, terure maljuste oni agis kontraŭ la malestimata sklavo. Tiel maljuste, ke pri tio povis mediti eĉ li, la filo kaj heredonto de l' faraonoj.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum