头像

《春天里的秋天》6.1 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, September 27, 2023, 07:16 (218天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

6.1 Xu proponis, ke ni ekskursu al la Suda Putuo-Monaĥejo. Rong konsentis post momenta hezito. Mi diris nenion. Ĉu iri aŭ ne estis egale por mi.

Ni iris triope sur la asfaltita strato. Sunlumo dancis sur niaj nudaj kapoj.

Ŝia vizaĝo estis vualita de nubo. Sur tiu de Xu estis kelkaj perloj de ŝvito. Mian propran mi ne povis vidi.

Mia koro zorgis pri la bukedo de lilioj, kiujn ŝi promesis donaci al mi. Ili estis metita* en vazo senakva. Mi timis, ke ili estos velkintaj, kiam ni revenos.

La preterpasantoj babilis, sed ĉiuj ni silentis. Xu elprenis sian naztukon por forviŝi la ŝviton.

Floris la liĉiarboj. Abeloj kantis ĉirkaŭflugante iliajn branĉojn. Sur la pavimo orumita de la suno moviĝis ombroj de la smeraldaj foliaroj de arboj.

Kiam ni preterpasis la ĝardenon, ni baniĝis en la aromo de jasmenoj. La pordisto estis kantanta amkanton de sia hejmloko.

"Kiel aminda estas printempo!" kriis voĉo en mia koro.

Mi turnis la kapon por rigardi ŝin. La nubo sur ŝia vizaĝo jam malaperis. De tempo al tempo ŝi etendis sian manon por ordigi sian riĉan nigran hararon, montrante sian brakon blankan kiel lotusradiko.

Knabino kun sudula dialekto, en brilkoloraj vestoj preterpromenis kun altkalkanumaj ŝuoj sur la piedoj, tenante sunombreleton el ruĝflore presita ŝtofo. Xu montris ŝin al mi, dirante ke ŝi estas tipa sudĉinia belulino.

La movplena strato estis borderita de ruĝaj kaj verdaj fruktostandoj kaj kafejoj kun signotabuloj kun surskribo "GLACIO". Vidiĝis britaj maristoj en blankaj uniformoj, ĉinaj policanoj patrolantaj kun paŝoj regulaj kaj nerapidemaj kaj multaj anonctabuloj en gramatike stranga ĉinlingvo.

Tiel multaj aferoj falis en miajn okulojn samtempe, ke mi ne havis tempon por ilin interligi.

En la ombro de giganta banjano estis templeto, antaŭ kies pordo fumstrio leviĝadis el fera incensujo. Ĉe la pordo de multaj okcidentstilaj domoj kvinkoloraj flagetoj estis fiksitaj; ili estis sorĉaj flagetoj surhavantaj petojn por protekto de dio.

Ni venis al la doko de kiu ni vidis vastaĵon de blanka maro. Multaj farbitaj boatoj ankris tie.

Ni eniris boaton kaj komencis nian veturon sur la maro.

Mi rememoris ŝian sopiron pri rigardado de steloj sur la maro, kaj rigardis supren. En la blueblua ĉielo estis neniu nubo, la suno brilegis kaj sube flave blankas marakvo.

La boato lante moviĝis antaŭen. La vento portis al ni agrablan malvarmeton. Ĉar ne estis ondegoj, mi sentis min kvazaŭ promenanta boate sur la Okcidenta Lago. Sed la Okcidenta Lago ja ne havas tian vastecon!

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.19
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum