头像

《春天里的秋天》6.2 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, September 28, 2023, 07:22 (204天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

6.2 Sunlumo glitadis sur la akvo igante ĝin brili kiel sateno. Sed velŝipo trapasis distranĉante la kvietan akvon. Nia boato forte balanciĝis kaj akveroj ŝutiĝis sur ŝian hararon.

Mi forviŝis la akverojn por ŝi per mia naztuko. Ŝi sin turnis al mi kun rideto.

"Kial vi silentadas hodiaŭ, Rong?" mi demandis kuraĝigite.

"Mi ne scias. Eble pro la hieraŭa ebriiĝo." Kvankam ŝia voĉo ankoraŭ sonis kiel arĝenta tintilo, tamen mi sentis ke ĝi baldaŭ rompiĝos.

Mi pririgardis ŝin kaj trovis, ke ŝi tuj falus en mian sinon, nur se mi etendus al ŝi la brakojn.

Mi amis ŝin pli ol antaŭe kaj volontis foroferi ĉion pro ŝi, mi tamen ne povis etendi al ŝi la manojn.

Rigardante miajn manojn, mi pensis: "Ek! Ek!" Miaj okuloj ŝin rigardadis, kvazaŭ mi dezirus ŝin engluti. Sed poste mi nur silente deturnis la kapon por rigardi trifumtuban britan militŝipon.

Suririnte la kontraŭan bordon, mi sekrete riproĉis min survoje: "Vi molulo!" Sur mia vizaĝo aperis maldolĉa enigma rideto.

Ni enbusiĝis ĉe haltejo kaj veturis rekte al la Suda Putuo.

En la buso, mi parolis malmulte kun ŝi. Ŝi turnis sian vizaĝon al fenestro por rigardi la pejzaĝojn.

Xu energie interbabiladis kun mi. Tiun lokon li jam vizitis multfoje, dum mi nur unuafoje.

Descendinte el la buso mi vidis duone ĉinstilan kaj duone okcidentstilan templon. Du laŭmode vestitaj junaj virinoj en verdaj silkaj roboj tiam eliris el la templo. Iliaj vizaĝoj estis dike ŝminkitaj. Ilin sekvis tri studentoj en okcidentaj kostumoj.

Rong deturnis sian kapon. La studentoj subite eksplodis per rido kaj, post halto, foriris sekvante la du putinojn.

"Vi, viroj, estas vere fiaj!" ŝi returnis sian kapon kaj flustris al mi tra la kunpremitaj dentoj.

Ambaŭ Xu kaj mi ekridetis. Mi volis diri: "Kulpas ja via naturdotita belo!" Sed tiufoje mi ne tiel faris.

Irinte en la pordon ni vidis ambaŭflanke po du statuojn terurajn gigantajn. Kiam ni enpaŝis la centran halon, kelkaj putinoj estis konsultantaj orakolon per aŭgursigniloj.

"Vidu, kiel pie ili riverencas surgenue!" Xu flustris rikane. "Kion ili volas scii? Ĉu la estontecon de ilia negoco?"

Ankaŭ mi trovis tion ridinda. Mi rigardis Rong: ŝia mieno tamen serioziĝis.

"Ĉu vi pensas ke stratulinoj ne havas animon?"

Kial ŝi faris tian demandon? Mi neniam pensis pri tiu demando kaj neniam tion faros en la estonteco. Mi nur trovis ilian konduton ridinda.

"Probable," diris Xu, "por ili plej gravas mono."

"Pu! Vi tute ne komprenas la virinan koron." Ŝi koleriĝis.

Kiu do komprenas la virinan koron? La virinoj estas tiel ruzoplenaj, tiel komplikaj vivestaĵoj.

"Nu, ni ne komprenas," mi diris intence por ŝin paroligi, "klarigu al ni do. Ĉar vi estas virino, kompreneble viaj vortoj estas kredindaj."

——
Pipi
2016.7.20
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum