头像

《春天里的秋天》6.3 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, September 29, 2023, 07:26 (203天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

6.3 Ŝi pafis sian rigardon en miajn okulojn. Mi rigardis ŝian vizaĝon: ĝi estis kovrita de nubo. La brila suno malaperis kaj aperis aŭtuna nubo. Aŭtuno jam venis.

Kial aŭtuno venis tiel rapide? Kie estas printempo? Ĉu ĝi forpasis por eterne?

"Estas longa historio," ŝi komencis. "Necesus kelkaj tagoj por ĝin finrakonti, sed eĉ tiam vi ne povus kompreni. Mi volas nur diri al vi unu aferon: Mia bona amikino en nia elementlerneja tempo nun fariĝis stratulino. Mi scias, ke ŝi estas tre bona virino."

"Kiel vi povas scii? Homoj estas ŝanĝiĝantaj. Eĉ bonuloj povas fariĝi malbonaj," Xu kontraŭdiris.

Mi subite rememoris, ke Xu, kiel Schopenhauer kaj Strindberg, estas mizogino. Oni diris, ke li estis foje amtrompita de virino, sed tion li mem ne konfesis.

"Tiu mia amikino estas vere bona homo, sed ŝi estis viktimo de la antaŭjuĝo de siaj gepatroj. Ŝi skribis al mi antaŭ mallonge."

Tio estis alia novaĵo por mi. Ŝi nenion diris al mi pri tio.

Eble ŝia amikino estas bona homo, sed en kio tio koncernas min? Rong tenas ankoraŭ multajn sekretojn de mi. Antaŭe mi pensis, ke mi akiris ŝian tutan koron, sed mi vidis nun ke mi eraris.

Rong kaj Xu iris fronte kaj mi ilin sekvis. Mia koro plenis je ĵaluzo pro la sekretoj, kiujn ŝi tenis de mi.

Renkonte al ni venis nombro da studentoj kaj nombro da virinoj. La viroj ridetis je vido de la virinoj. Sed mia koro estis ronĝata de ĵaluzo, ke mi ne povis altrudi al mi rideton.

Alveninte al rojo de fontakvo, Xu ne volis iri plu kaj sidiĝis sur roko.

"Ni iru supren," diris Rong min rigardante. Ŝia vorto estis por mi kvazaŭ ordono.

Ni trairis ŝtonan kavernon kaj grimpis supren laŭ ŝtuparo. Rong iris antaŭe kaj mi ŝin sekvis. Ŝiaj piedoj moviĝis tiel rapide, ke mi apenaŭ povis ŝin sekvi.

Ni venis al la monttalio kaj trovis ke la vojo finiĝis. Ni staris momenton antaŭ la nove konstruita betona kiosko, kaj poste mi sidiĝis sur roko.

Malrapide mi forviŝis la ŝviterojn sur mia frunto per naztuko.

"Ŝajne vi estas lacigita, sed mi sentas nenion!" la arĝenta tintilo sonoris en la serena printempa tago, kaj infana kontenta rideto aperis sur ŝia vizaĝo.

Printempo, ja estis printempo!

Mi levis la ardan vizaĝon al la blua ĉielo, al la libera vento. Sed miaj okuloj vidis nur paron da grandaj okuloj kaj du longaj sveltaj brovoj. La grandaj okuloj plenis je amo, printempa amo, sudĉina amo.

"Lin!" ŝi vokis min.

Niaj okuloj renkontiĝis denove. Kiaj grandaj okuloj kaj longaj sveltaj brovoj. Sed ŝia esprimo rapide ŝanĝiĝis, printempo kaj aŭtuno alternadis en tiel mallonga momento.

"Lin, ĉu vi ankoraŭ amas min? Tiom kiom antaŭe?" ŝi demandis subite, per voĉo simila al tonoj de fluto en printempa nokto. Ŝiajn okulojn vualis nuboj alarmantaj pri baldaŭa pluvo.

Ĉu printempa aŭ aŭtuna pluvo tio estos, mi ne sciis. Mia koro tremis.

Tio estis demando kiun mi deziris fari al ŝi, tamen ŝi antaŭis al mi. Do niaj koroj sentis same, kvankam neniu el ni konis la alies sentojn. Nun ni havis ŝancon por ilin montri unu al la alia. Tamen mi timis, ke nebulo ilin kovros tiel ke ni ne povos vidi la verajn sentojn.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.21
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum