ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna Moŝto, parto 4
Li eniris senparole, la ŝoforo ektiris du ŝnurojn kun kvastoj igante du grizajn fortulojn ripozantajn sur la ne tegmentita malantaŭa benko de la veturilo komencu pedali. Ili preterpasis la ŭazirejon kaj straton for haltis antaŭ pli malgranda, sed sufiĉe impona konstruaĵo kun la surskribo ”Ŭ12K1C1” en bongusta kadro fiksita super la enirejo. Apenaŭ Daro alproksimiĝis al la pordo, ĝi malfermiĝis, montrante trietaĝan halon, kaj ĉe ĝia fino skribotablon de akceptisto, kiu frue ekvidis lin kaj nur montris al apuda pordo dekstre malantaŭ si.
Daro atingis ĝin kaj prognozeble ĝi malfermiĝis. Sufiĉe bone lumigita mezlonga koridoro kondukis al ĵus moviĝanta ŝtala pordo markita per “Ŭ12K1C1” tuj super la gvatotruo. Estis tie ĉambro kun muroj kovritaj per imagoj de montoj, senpolvigitaj sunsubiroj, kaj kolekto de portretoj, de la Rajso mem ĝis la senpera superulo, sub kiu malantaŭ malplena skribotablo sidis la ŭazirsubkatipestro mem.
- Bonan tagon, kososoulo. El la Zańoj, ĉu ne? – li diris per sufiĉe gaja voĉo – bonege, ĉar ĝuste ĉi-lanŭele mi estas en la oficejo.
El sub tablo li elprenis sesedran ladskatolon kun blua banteto, demetis la kovrilon kaj regalis kuketon al la gasto.
- Vi komencas hodiaŭ. Ĝis la revido.
Li ridete montris sian dentaron kaj turnis sin por tiri unu el ŝnuroj pendantaj malantaŭ li.
Daro eliris kaj tra la akceptejo atingis la straton, kie atendis lia ŝoforo. Li eniris. La fortuloj ekĝemis kaj la veturilo ekmoviĝis en nekonatan al li direkton.
En la momento, kiam ili haltis antaŭ freŝe pentrita duetaĝa konstruaĵo markita per “Ŭ12.O12”, la enirpordo malfermiĝis.
Daro transpaŝis la sojlon kaj eksentis sur si rigardon de oficistoj starantaj en vico en grizaj manteloj kun markoj de “Ŭ12K1S1S1S1” ĝis “Ŭ12K1S1S1S10”. Akceptisto staris antaŭ ili kaj, donante al li ŝlosilojn, diris jene:
- Ni bonvenigas Vin. Jen Viaj katipuloj en kreskanta sinsekvo.
Daro tuj sentis en si alfluon de karismo.
- Sufiĉe – li ordonis, ne vidigante iun ajn emocion.
La subsubsubkatipuloj disiris, kaj la akceptisto revenis malantaŭ sian skribotablon. Dekstre de li pordo malfermiĝis mem. Mallonga koridoro malantaŭ ĝi kondukis al alia pordo, kun la marko “Ŭ12K1S1S1”. La ŝlosilo perfekte taŭgis, la pordo malfermiĝis senreziste.
La kabineto de la fakestro ŝajnis pli komforta ol tiuj de liaj superuloj. Krom deviga skribotablo kun portretoj en la fono kaj ordonŝnuraro, estis tie ankaŭ persona gasa akvoboligilo, aro de bokaloj kun pulvoroj de diversaj koloroj kun etikedoj “frambrago”, “banango”, “prunizo”, “prupiro”, “frasiko”, “bananĝo”, “ĉokafo”, “kafteo” kaj “ĉoteo”. Sub vitra kloŝo atendis telero, paro da brilaj manĝiloj kaj polurita fera taso kun kovrileto. La muroj estis pentritaj per koloraj cirklaj kaj rektangulaj formoj, kaj sur la skribotablo kuŝis dika kovrilo de ruĝa metalo kun gravurita imago montranta la aktualan staton de la scio pri topografio la Ulimŭenko, de la stacio sur la norda poluso ĝis la fino de la Suda Dezerto, kaj malgranda tabuleto kun kreto en malgranda ovala bovleto - por specialaj mendoj kaj ordonoj enen kaj eksteren.
Li elprenis la tason, enŝutis en ĝin du kuleretporciojn da frasika pulvoro, metis ĝin sub la kraneton de la boligilo kaj turnis la igilon. La varma likvaĵo miksiĝis kun la gustosubstanco en oranĝan koloron. Li sidiĝis malantaŭ la skribotablo sur la komforta fotelo.
Malantaŭ lia dorso eksonis strida "tin tin", kiam li turnis sin, li rimarkis, ke la ordonilo estis malkovrita de sube kaj ke tie pendis sonoriloj, kaj de sub ĉiu pendis cetera ŝnuro. La sonorilo ne ĉesis balanciĝi. Li tiris la respondan ŝnuron.
Kiam li returniĝis, li rimarkis sonorilojn pendantajn sub la ordonilo, ĉiu kun pendanta ŝnureto. Li tiris tiun sub la ankoraŭ balanciĝanta fonto de la sono.
La pordo malfermiĝis, kaj en ĝi aperis ĝentile duonkliniĝinta oficisto kun metala pleto, sur kiu li alportis bovleton kun kuketecaj protein-sukeraj bakaĵoj.
Senvorte li eniris, metis la bovleton antaŭ Daro, retiriĝis haste, kaj la pordo mem fermiĝis malantaŭ li.
Esti estro de departemento anonciĝis trankvila kaj enuiga. Kiel nepo de la Prezidanto de la Provinco li estis kutimiĝinta al riĉa socia vivo kaj diversa distra programo.
Malrapide li mordis la kuketon, ĉirptrinkis iom da varma trinkaĵo kaj denove ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Estis tie nenio atentinda. Li turnis sin sur la fotelo kaj ekkaresis la ŝnurojn, kiuj ekbalanciĝis, malkaŝante malgrandan tenilon. Li manipulis ĝin momenton, antaŭ ol io klakis kaj malgranda rektangulo de la muro malfermiĝis enen. Li malfermis ĝin pli larĝe, klinis la kolon kaj enenrigardis. En la duonlumo de la malgranda ĉambro staris ŝtupetaro eliranta el ronda truo en la planko kaj grimpanta plu supren laŭ ronda ŝakto. Fascinita, kaŭre li trapasis enen. Malsupre estis nigre, sed supren la ŝtupetaro kondukis al lumo. Li grimpis singarde. Post dekkelkaj ŝtupoj li levis la kapon super la truon. Estis tie vasta ronda ĉambro kun blankaj mebloj. Li grimpis ĝis la supro de la ŝtupetaro kaj apogis la genuojn sur la planko Ĉe unu muro estis larĝa blanka panelo. Li leviĝis kaj alproksimiĝis al ĝi. La surfaco estis vitra kaj montris vidon de du oficejoj kaj pli granda halo - sen plafonoj, en kiuj laboris liaj subuloj. Grupoj da laboristoj moviĝis ritme, preskaŭ meĥanike, transskribante ion sur nigraj tabuletoj. Ho, nun ili leviĝis en vicoj kaj eliris. Li sekvis ilin per sia rigardo. Ili iris al kantino. Tie ili sidiĝis kaj manĝis siajn labormanĝporciojn. Estis ankaŭ aliaj, en pli malgrandaj oficejoj. Ili pridemandis iujn ulojn, notis, trinkis el ŝtalaj tasoj.
Li turnis sin. Sur la kontraŭa muro malgranda fenestro malfermis vidon al muroj de pli gravaj oficejdomegoj kaj la tegmentoj de malpli gravaj. Li alproksimiĝis. Malproksime, rekte antaŭe, eble straton for, malantaŭ la Centra Tempmezurejo, estis ronda fenestro. Malproksime, rekte antaŭe, eble unu straton pli fore, post la Centra Tempomezurilo kun ornama kranko, estis ronda fenestro. Iu de tie, rigardante rekte al li, signaladis ion. Li rigardis pli atente. La dekstra mano de tiu ulo montris la plafonon per unu fingro, kio indignigis la junan moŝton, ĉar en lia provinco tio ne signifis respekton.
--
Rubekolo - Dan 李丹城
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Novelo: ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - eta enkonduko -
dandeli,
2026-05-11, 16:34
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna moŝto, parto 1 - dandeli, 2026-09-05, 09:54
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna moŝto, parto 2 - dandeli, 2026-09-15, 11:15
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna Moŝto, parto 3 - dandeli, 2026-09-18, 10:04
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna Moŝto, parto 4 - dandeli, 2026-09-21, 11:06
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 8. Kontakto - dandeli, 2026-09-23, 16:26