头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 8. Kontakto

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Wednesday, September 23, 2026, 16:26 (14小时30分钟前) @ dandeli

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 8. Kontakto

8. Kontakto

# Pro sia historia graveco precipe minejaj notoj ĝuis sukceson inter plimulto da ARCH-oj estinte traktataj kolektece kaj la originalajn ekzempleroj senlimtempe prunteprenataj kaj anstataŭigataj per kopioj. Kopio ne egalas al kopio, kaj ju pli da¨ri la lega frenezo, des malpli tiu rakonto plezurige plibeligata similis al la originalo. La droido utiligis unu el la versioj, ja portantan signojn de esti preskaŭ iom elpensita, sed samtempe havanta konvinkan sinsekvon de veraj kaj fikciaj okazoj.

Redako Skysalos, nomata inter fosistoj “inĝeniero”, en infanaĝo sonĝis pri flugado. Li ŝvebadis en iu kapsuleca metalujo kuŝante surdorse kun fleksitaj genuoj. Li sentis la pezon de lia korpo premantan lin en kusenojn, sur kiuj li kuŝis. Li vidis lumon, poste mallumon kaj ... li vekiĝis. En aliaj noktoj li vidis luman punkton, kiu eksplodis antaŭ liaj okuloj, kaj la ardantaj eroj disvastiĝis en la mallumon, kiu lin ĉirkaŭis. En la aĝo de dek kvar taŭeloj la vizioj malaperis. Akceptita de Arĥeo, li laboradis pene kaj dormadis profunde.
Li volontulis en fosado. Tiam plimulte la laboro estis je surfacaj elfosaĵoj en la silicia sablo, sed 10 taŭelojn poste la Socio trafis je metalan platformon kun duonfermita plankpordeto. Malsupre estis halo, preskaŭ ĝis la plafono kovrita de sablo. Centoj da knaboj ŝovelis, kaj fine atingis pordojn, koridorojn kaj ĉiam pli da rubmetalo. Sekvaj grupoj plonĝis ĉiam pli profunden. Brigadestro alte taksis Redakon – spertan fosiston kaj esploriston, perfektan laboriston: ĉiam akuratan, sen iuj ajn postuloj. Skysaloso dormis en budo super la enirejo al la elfosejo, oni alportis al li ladskatolojn, vestaĵojn kaj akvon. Kelkfoje la matenaj ŝskipanoj rigardis lin kiel strangulon.. Li ne havis kapablon parole esprimi sin, do li desegnis. Sur la zono li portis tabuleton kaj korbeton da kreto. Li plenumis sin en tio, kion li faris, konante nenion alian. Supre, je la surfaco, li sentis sin laca, subtere - ke li vere vivas. Ĉiam pli ofte li dormis tie, ĉirkaŭbrakumante sian spirilon.

Vizioj rekomenciĝis, kiam oni asignis lin al la plej profundaj ŝaktoj. Ensonĝe li iris kun lampo ĉiam pli for. Tiam ĝi elfalis el lia mano kaj la lumo estingiĝis. El la mallumo li aŭdis vokon. Tiam li vekiĝis kaj komencis prepariĝi por malsupreniri al la mineja skipo.
Eĉ ne trapasis lian menson la penso fuĝi de tiuj halucinoj. Li interpretis ilin kiel esprimon de nobeligo, konfirmon de la misio de lia vivo. La rutino de borado en regule sekvantaj skipoj donis al li la deziratan trankvilon. Li ŝatis sian laboron.
Estis Z168.7.4.9, kiam, forgesinte pri la tempopaso, li ekdormis en la plej malalta koridoro. Vekiĝis alarmita per bruo. La plafono ekĝemis ferece kaj subite peza trabo rompfalis sur la plankon, fortranĉante fosiston de la elirejo. Redako flankensaltis kaj almurpremiĝis. La konstruaĵo ankoraŭ tremis kaj li klare aŭdis longedaŭrajn knarojn eĥantajn inter vandoj de la galerio.

Unu sono plilongiĝis, ie super lia kapo. Ĝi kvazaŭplendis kaj ĝemis, ĝis malrapide alia flanko de la plafono ŝvelis kaj iom-post-iom malsuprenfluis sur la plankon, rompante stangojn kaj tubojn kun terura krako. Ĝi ne haltis tie.

Per sia potenca maso ĝi premis kaj kvazaŭ trafluis eĉ pli malsupren. La inĝeniero terur-rigidiĝis. La planko sub li ekondiĝis. Li pli forte alpremiĝis al la muro kaj tiam kontraŭflanke vando disŝiriĝis, kiel ladskatolo kun nutraĵporcio, kaj laŭgrade kliniĝis. Li perdis ekvilibron kaj glitis en la mallumon.
Kiam li rekonsciiĝis eksentanis doloron en la tempio kaj, kiam li alkutimiĝis al ĝi, ceteran en la suro. Ne malfermante la okulojn li tuŝkontrolis – li sangis. Poste malrapide ĉirkaŭrigardis. La ĉambro brilis per lumetoj: bluaj pli rapide kaj ruĝaj malpli. Kelkaj moviĝis. Denove li falis en mallumon.

Vekis lin sonoj de aersuĉado kune kun ululado kaj ritma fajfado. Li ektimis kaj, forpuŝante sin per la kalkanoj, retiriĝis de tiuj bruoj, kiel eble plej malproksimen. La lampetoj flagris flave, sinkronigitaj kun la alta tono, moviĝante ŝajne kaose, ĝis ili formis vicon kaj komencis rondiri. Tiam li aŭdis kriadon. Oni alvokis lin de supre — kunfosantoj. Ili jam malsupreniris la ŝtupetarojn. Sur ŝnuroj malsupreniĝis lampoj. Antaŭ la okuloj de la vundita Redako aperis vidaĵo neniam antaŭe priskribita: cilindroformaj estaĵoj kun multaj supraj membroj veturis tra la vasta halo, de neniu movigitaj. Per si mem!

La kolegoj jam estis malsupre. Ili kaptis lin sub la brakoj kaj eltiris al pli alta nivelo. La sekvaj transdonis lin plu, ĝis li troviĝis surface, ĉe la rando de vasta truo, en kiun ŝutiĝis fluetoj da sableroj. Plu la vido interrompiĝis. La sekva afero, kiun li memoris, estis lito en preskaŭ malplena ĉambro sen fenestroj. Li sentis sin malpotenca. Oni alportadis al li manĝaĵon, kian li neniam antaŭe gustumis.
- Nu, oni nun povas – li aŭdis mallaŭtan voĉon, preskaŭ flustron.
En la salonon eniris kelkaj pli altrangaj kamradoj de Arĥeo, post kio ili eliris, krom unu. Li estis blanke vestita kaj flateme ridetis.

- Mi estas Majviskjoliko, Ĉego Majviskjoliko , prezidanto de Arĥeo.

La fosisto Skysaloso preskaŭ eksaltis, timigita de tiu honoro, ekĝemis kaj denove kviete sidiĝis pro doloro.

- Ne leviĝu. Estas en ordo. – la estro sidiĝis sur seĝon kun mola apogilo pretigitan por li.

Li signifece silentis momenton, okulangule observante la nervozigitan subulon.


- Rakontu al mi nun, kion vi tie vidis – li donis al li tabuleton kun kreto.

La inĝeniero per kelkaj vortoj kaj paĝoj da desegnaĵoj konfesis ĉion kun tuno da superfluaj detaloj, kiujn Ciega grandanime eltenis en silento. Kiam la fosisto finis, la prezidanto aldonis nur:
- Nu, resaniĝu. Atendas vin multaj honoroj.
Kaj li eliris. La pordo estis riglita.

La sekvan tagon du afablaj kamaradoj en la korto helpis lin leviĝi, surmeti ŝuojn, mantelon kaj gaje babilante ili kondukis lin subbrake al la atendanta drezino.


La truon en la tero oni ĉirkaŭmurigis kaj instalis en ĝi lifton. La sekvaj, kiuj malsupreniris, estis sciencistoj el DC kun siaj scioplenecaj mienoj. Post la reveno kaj lanleŭo da sekretaj diskutoj en la ĉefsidejo, oni decidis, ke la "polvigaĵoj" — mekanikaj estaĵoj tiel nomitaj pro la nuboj da polvo, kiuj rezultis de ilia nehaltigebla inklino al purigado — estos testitaj en diversaj medioj, kio permesos decidi, por kio ili povus plej utile servi.

En la dezerto ili komencis fosi kaj purigi la trovitajn objektojn. En la plantaĵaroj sur la tegmentoj de la dajhokejoj ili forrazis la kreskaĵojn ĝis nuda grundo. Enlasitaj en unu el la subordaj laborejoj trejnantaj kopiistojn, ili purigis la halon de homoj kaj ordigis post si.

Archeo decidis krei du programojn: unu — "Enpolvigo" — kiu okupiĝu pri subtera esplorado kaj akirado de artefaktoj por vendo; la dua — "Forpolvigo" — por ĉirkaŭi Niesbaron per kordono protektanta la Societon kontraŭ sirikalaj influoj. En la dezertaĵo inter Niesbaro kaj Dooma el la tero elkreskis potencaj betonaj blokoj. Al ili, ambaŭflanke de la vojeto, per dikaj ĉenoj oni alligis pli ol dudek polvigaĵojn tiel, ke neniu povu atingi la alian, lasante flanke al la ĉefurbo nur kurban komunikvojon, pri kiu sciis nur elektitaj agentoj de la Societo. La mekanikaj estaĵoj senutile turnis siajn radojn en la sablo, kaj per siaj brakoj fosis laŭlarĝe, laŭlonge kaj enprofunden. La ceterajn oni transportis al DC.

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum