头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna moŝto, parto 1

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Saturday, September 05, 2026, 09:54 (7天前) @ dandeli
编辑: dandeli, 时间: Saturday, September 12, 2026, 10:08

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna Moŝto

7. Juna Moŝto

Same kiel ajna oficisto de la rango subsubkatipulo Zańo sciis pli pri sia ŭaziro ol la Ŭazirestro mem. Kiel ĉiu KSS-estro, li havis kompromitaĵojn pri multaj serikaluloj, kvankam li neniam elmontris tion. Rapida kariero povus finiĝi same fulmrapide kiel ĝi komenciĝis. Li ĉiam sentis, kvazaŭ lia vivo estus iu grava misio kaj kvazaŭ li prepariĝus por io granda, kvankam li ne povis ingi per iu ajn punktita plano. Ekde la plej foraj memorindaj prapatroj, fantaziado kaj deveno igis vivmanieron kaj nur hazardo kaŭzis, ke Zańo en la aĝo de dek ses taŭeloj komencis oficistan karieron. Hejme nenio mankis, kaj sekvajn ekonomiajn krizojn Zańoj sukcesis travivi danke al sia flora vortprovizo, kanteca tono kaj socia ruzeco, kiuj trajtoj plej ofte poziciigis ilin kiel persvadistojn, influantojn, viziulojn kaj kompreneble plej amatajn publikajn oratorojn. Dum generacioj oni fidis ilin kaj dum generacioj sen grandaj formalaĵoj oni elektadis ilin por sekva dekjara oficperiodo kiel Prezidantoj de la Provinco, la saman aŭ, kaze de morto, la sekvan plejaĝulon de la Zań-gento. En sia historio la urbo ĉiam diferencis de cetero de la lando, kie la elektoj ne koncernis civitanojn, kaj registregantoj konservis senbridan sendependecon de siaj civitanoj. La simileco de la familia nomo kaj la nomo de la provinca ĉefurbo garantiis fidon de la balotantaro kaj kontinuecon de oficado.

# La praulo de la klano ŝanĝis sian nomon de Dan al Zan,

por ke oni ne demandu lin, de kie li alvagis, sed tio estis tiel delonge, ke la memoro pri tio ne konserviĝis. En la salono kun la gentaj portretoj, kiuj ne diferencis unu de la alia krom la datoj kaj la vestoj, pendis tamen bildo prezentanta pecon da roko parte kovritan de blua materio, kio devis multon klarigi pri la deveno de la Zańoj, sed neniu sciis precize kion, do oni lasis la pentraĵon trankvile, ĝuste tie, kie ĝi pendis dum generacioj. Iel neniu ne emis klarigi, kial la sekvaj posteuloj aspektis vizaĝe ĝuste kiel siaj antaŭuloj.

# Nebone konservitajn restaĵojn de ili, verŝajne de la lastajn, oni trovis lastatempe dum esploro de tuneloj. ARCH havis en stoko kelkajn partojn.

Antaŭ okdek taŭeloj serikalaj sekurecservoj permesis al estraro de Zansko memstare igi publikan trankvilecon kaj jam de longe ne necesis sendi raportojn pro fido de la ĉefulo de la serikalaj spuristoj mem, de lia posteulo kaj de posteuloj de tiu posteulo.
Kutime en Zansko ĉiusemajne tiama nestoro de Zań-gento oratoradis anka respondante al demandoj neesprimitaj, sed vibrantaj en homaro urba kaj kromeja.

La mediokre pacan ekziston ĉesigis la meteorito ne pli granda ol provizejo de tabuloj de la Subprovinca Oficejo, kiu frapis vilaĝon norde de la ĉefurbo, kaj la ŝokondo forbalais la tutan distrikton, detruante unu el aerfabrikoj, ĉefan akvoproduktejon kaj grave damaĝante la reton de tuboj, kiuj vivtenis grandan parton de la provinco.

Tiuj, kiuj sukcesis postvivi, rapide kaj amase aperis en Zansko kaj la elokventeco ĉesis sufiĉi kiel kuntenilo de socia ordo. Ekregis ecoj de maltrankvilo, krimo kaj perforto. La civitanoj ekprizorgis pri pligrandigado de siaj stokoj de nutraĵprovizoj kaj ĉesis elhejmiĝi. Kreskis bezono je nitaj servoj, kaj domoj iĝis aspekte bunkrecaj.

La avo Johannes Zań, granda oratoro, dotita per eksterordinara humursento, kvankam profunde praktika homo, la tiama Prezidanto de la Provinco, alvokis la deksesjaran Daron al sia rezidejo kaj diris al li jene, malrapide balanciĝante sur ornamita fotelo:
- Ci veturos al la Ĉefurbo de la Mondo, Doomo. Ni devas zorgi pri la postvivo de nia gento, kaj vi helpos nin kaj sin pri tio. En la Ŭaziro de Infrastrukturo kaj Ulimŭenkejregistrado.

Li donis al li sian feran oficistan sigelringon kaj adiaŭis lin per kora manpremo.

Por la vojaĝo oni enpakis al li du kestojn da nutraĵporcioj por elspezoj, kelkajn kun aero kaj ladskatolon kun ornamita kovrilo da sekigitaj zanskaj frandaĵoj.

Al Doomo la vojo estis longa. De Zansko reloj kondukis suden nur dum unuaj du suntagoj. Plu la sola eblo estis longa veturado per mendita konfuzumo ĝis la unua stacio de la venta kaj konata de fulmoj Montara Provinco, kaj ĝi kondukis tra senhomejoj, laŭ vojo ĉiujare vojaĝebligata, kvankam sen regula transporto. Tie Daro estis gastigota en palaco de la Prezidanto de la Provinco en Brembogro, kie li restos du tagojn.

La veturilo atendis, nova aŭ bone repentrita. La ŝoforo estis pure vestita, kaj moviguloj bone kaŝitaj de la kritika moŝta okulo. Por la bonveno Daro ricevis kelkajn proteinajn buletojn preparitajn krakete.

La vojaĝo ŝajnis trodaŭri, tamen la sesan suntagon matene ili atingis Brembogron. Tra la vitro Daro vidis grizajn domojn en la transversaj stratoj grimpantaj ambaŭflanken de la ĉefa arterio. Ili parkumis antaŭ betona palaceto. La ĉefservisto helpis lin eliri kaj silente kondukis lin al la feraj pordegoj de la enirejo.

La betono de la eksteraj muroj montriĝis esprimi la internon. Ĝi aspektis kiel ajna Provinca Oficejo en Zansko, nur senkolora. Ĉio ĉaspektis griza, ĝis la subita sunleviĝo, kiu ŝajnis esti la oranĝaj kaj flavaj proteinaj buletoj en verda saŭco, enportitaj de la servistaro al la salono, en kiu Daro atendis gastiganton. Geĝo Kirasinwo en banmantelo kvazaŭ fluis de la betonaj ŝtuparoj apenaŭ vekita, kun surprizita esprimo sur la prizorgita plenvanga vizaĝo. En Brembogro la ofico de Prezidanto de la Provinco ne estis ligita kun iuj ajn devoj, krom reprezentaj en serikalaj festoj, kiuj okazadis unufoje po rajsa oficperiodo. La oficisto vivis bone, same kiel lia antaŭulo. Post la eluziĝo de la antaŭulo, oni kutime sendis la sekvan nomumiton el Doomo.

Kirasinwo haltis. Zańo leviĝis kaj etendis al li sian manon. Tra la buŝo de la provincestro trafluis grimaco de naŭzo, sed nur por momento. Li molaĉe akceptis la manon de la gasto kaj rapide kaŝis la sian malantaŭ la pugo. Poste griza servisto per ŝparema brovgesto almontris al Daro koridoron. La gastiganto malaperis.

Ili atingis la loĝejon, modeste meblitan. Ceteron de la tago li pasigis enpensiĝe. Precipe pri sia bona infanaĝo en la hejma Zansko.
Matene oni veturigis lin al la Suda Stacidomo.

Post kelkaj suntagoj li jam estis sur la Vitra Dezerto, de kie kursadis ĉefurbaj skipoj de la Gildo de Puŝistoj ĉe la Fervojista Fako sub la Ŭaziro de Transportfaciligpeno, kiuj deprenis la vagonojn de tiuj de la nordo, kiuj revenis al Brembogro per la sekva trajno el la ĉefurbo. Dum la halto li aŭdis skrapadon en la flankon de sia aerkabino, sed li timis elrigardi. Ili ekmoviĝis malrapide, akcelataj per forto de muskoloj de la puŝistoj.

- Kaptu tenilon! Forveturo! – ili svingis la brakojn kaj tondre tra la maskoj kriadis, kiam la novaj vagonoj atingis la trajnon aŭ la trajno atingis pli malrapidan trajnon antaŭe. Estis cisternoj, aliaj kun silico, kreto, metalo en stangoj kaj elfosigitaj eroj.

Aperis unuaj konstruaĵoj kaj kotaj stratoj. La aero fiumis oscilante inter odoroj de putro kaj nafto.

Antaŭ la suno leviĝis trian fojon Daro forlasis la trajnon en homplena Norda Stacidomo, situanta en malalta lada konstruaĵo ĉirkaŭita de kvartalaĉoj, kiel ŝajnis al la juna moŝto, kies vivo ne alkutimigis lin al ĉi-tiaj pejzaĝoj.
Vagonistoj malŝarĝis liajn kestojn, alportis malgrandan ĉareton kaj ŝarĝis ĝin zorge, rigardante ceterulojn, kiuj malaperis en la homamaso de similuloj kaŭrantaj sur la betona platformo ĉirkaŭ amasoj da konservaĵoj “1P”. La junulo direktiĝis al la stacidoma konstruaĵo.Per grandaj literoj sur la tabulo estis desegnitaj ciferkonturoj de la aktuala tempo: "Z168.4.7.9.9". La akurateco de la trajnoj fidele spegulis tiun precizecon. La lastaj temposignalistoj ankoraŭ estis batsignalantaj la plenan horon. Preterirante disĵetitajn pakaĵojn ili transiris al la kontraŭa flanko. Dar donis al ili po du ladskatolojn kaj ekrigardis ĉirkaŭen.
Antaŭ la stacidomo en duonlumo vice parkumitaj lokaj drezinoj-taksioj atendis elirantajn vojaĝantojn. Daro priskribus la ŝoforojn kun la vorto "friponoj", se li konus ĝin. Unuflanke de la placo staris ilia grupo kun maskoj kaj boteloj en flav-nigraj strioj, kaj aliflanke en verdaj punktoj sur ruĝa fono. Daro aliris al ajna plej proksima.

- Aŭtist' - ne kultivist' – ekparolis la ŝoforo, korektante la flavajn striojn malantaŭ la kapo – Kien moŝto deziras?

En sia multekosta masko Daro paliĝis pro timo kaj pro naŭzo de iel traiĝanta odoro de malsupera klaso. Li bedaŭris, ke li forsendis la drezinistojn.

- Ŭaziro de Infrastrukturo kaj Ulimŭenkejregistrado. – kelkaj el la grupo alproksimiĝis atente ĉirkaŭskanante per brilajn vitroj la vestaĵon de la alveninto.
- Ne stink' senenhav'n. Pigrul', ekparol'! – flustris iu.
- Alpel'!
- Proviant'. Ŭazir-nivel'!

Ili silentis momente, ĉar preterpasis funkciulo-aŭskultulo, kiu malgraŭ penoj kaj skrupula trejnado estis facile rekonebla: li tro multe ĉirkaŭrigardis kaj interparolis kun neniu.
La taksiisto ĝentile salutkliniĝis kaj daŭrigis.

- Altrangul', mojos', bela snobul'. Dudek porcioj ĉi-tiel.

La junulo nur kapjesis, ĉar la voĉo ne povis trapasi lian kunpremitan gorĝon.

- Ekant'! – du alsaltis por preni la kestojn kaj tuj ekpuŝis la konfuzon. Ili veturis rapide, Daro kaj tri banditoj, ĉiu kun bastono aŭ peza ŝraubturnilo kunigita kun sia zono. La ĉefurbaj veturiloj, adaptitaj al la mola grundo, havis pli larĝajn radojn ol tiuj en Zansko, estis pli pezaj kaj bezonis pli nombran skipon.

Malrapide ili traiĝadis tra la vekiĝanta malpura urbo.
Doomo okupis ebenaĵon inter foraj rokoj kaj krom la strikta centro konsistis plejparte el unuetaĝaj konstruaĵoj, kio grifis la senteman al malbelo menson de Daro. Zansko famis pro sia bela arkitekturo kaj antaŭ la katastrofo fieris pri tutaj stratoj superkovritaj per vitraj plafonoj.

Alveninte al Doomo lia impreso estis, ke li venis viziti fremdan civilizacion de mallertuloj okupiĝantaj pri malgranda forceja agrikulturo, kaptado de blatoj kaj transportado de tiuj produktoj al plej proksima aĉetejo, de kie oni provizadis iun fabrikon de nutraĵporcioj "P1". Jen estis la Ĉefurbo de la Mondo kaj por efike solvi ajnan serikalan aferon oni estadis devigataj alveni al ĝi.
La malforta suno jam leviĝis super la konstruaĵoj, kiam ili trakotumiĝis tra la fumplenaj antaŭurboj, kaj liaj okuloj ekvidis la ĉefurban splendoron manifestiĝantan per fortikaj serikalaj konstruaĵoj en fono kaj drezinoj sur ĉiu ĉefa strato. Homoj, dece vestitaj, kursis pro siaj aferoj inter butikoj, haltejoj kaj manĝejoj, kie la porcioj estis preparitaj laŭ mil diversaj manieroj. Li iom kvietiĝis.
Ĉio ŝajnis aspekti bonorda kaj pura, se oni ne rigardis al piedoj – tie aĉis grasa olea koto, kelkloke kovrita per betonaj kaheloj, desub kiuj surpaŝitaj povis sen averto ŝpruci malpuraĵo.
Tuj poste ili haltis - ĉe la limo de la Administra Sektoro. La friponoj ekrigardis unu la alian kaj tiel unu ekparolis:

- Moŝto, nun est' malfacil', ĉi est' luks' tarif'. – la ceteraj ekridis – tarif' netromp', bon', nur neces' alŝmir'.

Daro nenion el tio komprenis kaj nur rigardis, timigita.

- La moŝto ne komprenis, klarigu tion pli bele – pluigis alia el la fakfratoj per trompe ĝentila voĉo.
- Ni tre afable petas pri unu bela kesteto, por niaj edzinoj kaj infanoj, ĉar la epoko estas malfacila, kaj ni, nu, estas bonaj homoj.
- Li ne mensogas – alia aldonis.
- Jes, kompreneble – Daro strebis ne nervoziĝi, sed lia denaska talento por fantaziado sugestis al li plej malbonajn imagojn. Lia deveno ordonis al li sin teni digne.
- Tiel ni invitas moŝton al la pago.


La junulo jam pretis ekmontri la ĝustan keston, kiam de la alia flanko de la strato tramarŝis taĉmento de ordogardistoj en malhelbluaj maskoj kaj nigraj galoŝoj longaj ĝis ingvenoj, kiujn ili lerte eltiris el la koto ĉe ĉiu paŝo. Dar ĵetis rigardon al ili kaj la skipanoj de la taksio inter si.

Hodiaŭ speciale por la estimata kliento granda promocio. Ni bele kliniĝas kaj jam alveturas.
La kunfuzumo ekmoviĝis.

Koto ŝmacis sub la radoj, dum ili enpuŝiĝis en la ravino de longa aleo kun altaj konstruaĵoj ambaŭflanke. Post kelkaj rojŭeloj ili atingis grizan domegon kun grandaj literoj “Ŭ12” firme alnititaj super la ĉefa enirejo. La taksiistoj malŝarĝis ĉiujn kestojn sur la vastajn ŝtupojn krom unu, kiun Daro fingre almontris kaj malaperis sen nenecesa bruo.

Daro elspiris kaj grimpis al la fortika ŝtala pordo.


---

➼Klarigoj pri la projekto


---


[image]

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum