Stomakenhavo de Petro.

作者: Petro Desmet' ⌂, 来自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于: Friday, July 09, 2021, 23:15 (243天前) @ Mi

Vi ja povas scii, kara Mi!
Estas vendredo, do... Fiŝo! Verŝajne iu gado.
Ĝi kuŝis (kuŝis ĉar nun kuŝas aliloke! En mia stomako!) en kankra saŭco!
Mi tre dubas ĉu tiu saŭco vere rilatis kankrojn, ĉar kankroj ĉe ni estas granda luksaĵo!
Verŝajne la saŭco estis fabrikita per salikokaj ŝildoj, aŭ eĉ per iu kemia afero!
En la saŭco estis miksitaj spinaco kaj pecetoj de tigobrasiko.
La terpomoj, ĉefparto kiel vi jam scias, estis kaĉoformaj.
Entute mi bonguste manĝis kaj esperas ke ankaŭ vi!

Laŭ la menuo la supo devis esti karota, sed ĝi estis verda, do nepre ne karota.
Bongusta, sed mi ne certas kiun nomon mi donu al ĝi
Nu, legomsupo ĝi ja certe estis, ĉar finfine ĉiu supo estas legoma, ĉu?

Jagurton ni ne havis ĉar Kjoko ne butikumis!
Eble mi devas serĉi alian virinon kiu pli bone zorgas!
Ni desertis per karamela sojokremo.
Ni tre ofte, pli ol aliaj homoj, uzas aferojn bazitajn sur sojo.

Ĝis!!!
Zorgu vian sanon, amiko Mi!


完整帖子:

 主题RSS Feed

powered by my little forum