Malpli da ĥemiaĵoj, egala rikolto 少用化肥也�以��产�

作者: Solis ⌂, �自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌�木�, �表于: Tuesday, March 07, 2017, 18:54 (1829天�)
编辑: Solis, 时间: Sunday, June 11, 2017, 23:42

食�安全是困扰我们的一个问题。有人说,为了养活这么多人,必须�用大�的化肥和农�。确实是这样�?请看下�的短文。

[image]

Por protekti la rikolton en la agrikulturo estas aplikataj ĥemiaj helpiloj kiel pesticidoj. Grandskala kompara studo el Francio nun montras: 77 procentoj de la farmoj povus apliki signife malpli da ĥemiaĵoj sen perdi rikoltokvanton kaj vivenspezon.

La monda lo�antaro kreskas, jam en la jaro 2050 povus esti preskaŭ 10 miliardoj da homoj. Kaj ili ĉiuj volas esti nutrataj. Tio funkcias nur per daŭra plialtigo de la rikoltokvantoj, per modernaj kaj raciumitaj kultivometodoj kaj per la apliko de ma�inoj kaj de ĥemio. Tio almenaŭ estas la argumento de tiuj kiuj kredas je la plivastigo de la intensa agrikulturo.

Aliflanke kreskas la obĵetoj. Ĉar tiu kultiva metodo ne restas sen konsekvencoj, por la medio, por la naturo kaj la homoj. Atingi ambaŭ celojn - do pli aŭ sufiĉe da nutraĵoj, sed sen malavanta�aj efikoj - estas unu el la defioj de la 21-a jarcento.

Ke laŭepoka agrikulturo ne povos simple ignori ekologiajn aspektojn, tion jam komprenis la politikaj decidantoj. Tiel ekzemple ekde la jaro 2014 validas direktivo de EU pri integrita protekto de plantoj. Laŭ tio ĉiuj agrikulturistoj kaj forstistoj precize pripensu kiujn metodojn ili apliku por protekti siajn nutrajn plantojn. Neĥemiaj metodoj estu laŭeble preferataj.

Tamen ankoraŭ precipe alte specialigitaj industrisimilaj farmoj fidas je pesticidoj por batali kontraŭ dama�aj bestoj kaj �enaj herboj. Nur per tio oni kredas povi certigi aŭ eĉ plialtigi rikoltokvantojn kaj vivenspezojn. Ĉar �enerale malpli teknizitaj kultivometodoj estas konsiderataj kiel malpli rikoltpromesaj. Tio tamen �is nun apenaŭ estis grandskale esplorata.

Sed nun �uste tio okazis en Francio, nome en la franca instituto pri agrikultura esplorado. Oni analizis 946 laŭkonvenciajn farmojn kun plej diversaj produktadaj metodoj por studaĵo. Ĉe pli ol tri kvaronoj el ili montri�is ke �parema apliko de pesticidoj kaj altaj rikoltokvantoj ne estas kontraŭdiro. Proksimume 550 el la analizitaj farmoj povus redukti sian aplikadon de pesticidoj je 42 procentoj, sen perdi rikoltokvantojn kaj sen perdi vivenspezon, taksas la esploristoj. Nur ĉe apenaŭ kvarono de la farmoj la redukto povus havi negativan efikon. Tio estas laŭ la esploristoj precipe forte industriigitaj unutipaj kulturoj, kiel ekzemple la plantejoj de terpomoj kaj sukeraj betoj en la nordo, en kiuj necesas apliki multe da sterkaĵoj kaj da pesticidoj.

Ĝenerale la esploristoj konstatis: Ju pli diversecaj estas la kultivometodoj, des malpli da pesticidoj estas aplikendaj. Tiel agrikulturistoj kiuj vetas ekzemple pri pluraj kulturplantoj, pri �an�o de kultivataj plantoj aŭ pri mekanika prilaborado de la grundo, sukcesas forteni dama�ajn bestojn, fungojn kaj �enajn herbojn per malpli da ĥemiaĵoj - kiel tion antaŭvidas la integrita protekto de plantoj.

El tiaj kultivometodoj profitus ankaŭ la medio, ĉar intensa sterkado negative efikas en la klimata bilanco. Eblus ekzemple �pari pri la uzo de artefaritaj sterkaĵoj per kultivado de intertempaj plantoj kiuj prenas la nitrogenon el la aero.

Sed restas la demando kiel oni konvinku la agrikulturistojn �an�i siajn produktadajn metodojn kaj apliki malpli da ĥemiaĵoj. Ĉar ĉiukaze ne eblas promesi al ili pli altajn rikoltokvantojn. Kaj eĉ se tiuj rikoltokvantoj ne malkreskos, la �an�o de sistemo ĉiam alportas certan riskon.

Por atingi tion necesus tri aferoj: Unue subteno ĉe la lernado de alternativaj metodoj, due: reguligoj kiuj malebligas ke grundoj plue estos ekspluatataj kaj trie: sendependa konsilado anstataŭ konsilado per agentoj de la ĥemia industrio.
原文地�:http://esperantaretradio.blogspot.com (需�翻墙)
音频 sono: http://reto.cn/provizora/hxemiajoj_rikolto.mp3

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

标签:
学习, lerni

主题RSS Feed
powered by my little forum