世界语 看世界 protestoj kontraŭ korupteco en Rusio 俄罗斯发生抗议政府腐败示威活动

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Sunday, March 26, 2017, 23:44 (1809天前)
编辑: Solis, 时间: Sunday, June 11, 2017, 23:38

世界语 看世界
rigardu la mondon per esperanto

俄罗斯一百多个城市发生抗议政府腐败的示威活动。

raportis Мутин Роман

En pli ol 100 rusiaj urboj okazas protestoj kontraŭ korupteco de nia registaro.
En mia urbo ĉio estis pace, sed en aliaj multaj homoj estas arestitaj.
Poste mi priskribos ĉion precize.

[image]

el facebook.com

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

标签:
看世界

Protestoj en Rusio de la 26a marto

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Tuesday, March 28, 2017, 20:38 (1808天前) @ Solis

https://medium.com/@romanmutin/protestoj-en-rusio-de-26a-marto-5ae1fac06a1#.x7slwjczh

Tiujn protestojn oni nomas la plej grandaj protestoj en Rusio dum la lastaj 5 jaroj.
[image]

Kio okazis?
Je la 26a marto en pli ol 80 rusiaj urboj 65 miloj da homoj partoprenis en kontrau-registaraj protestoj. La cxefa instigo estis filmo pri korupteco de rusia premiero Dmitrij Medvedev.
Oni raportas pri pli ol pli ol 1000 protestantoj arestitaj en Moskvo, 130 en Sankt-Peterburgo k dekoj en aliaj urboj de Rusio.

Kiu komencis la protestojn?

Ili estis starigitaj per opozicia politikisto Aleksej Navalnij, kiu estas fama pro siaj raportoj pri koruptado de Rusia registaro kiel gvidanto de Fondaĵo por Lukto kontrau Koruptado (FLK).
Nuntempe Navalnij kampajnas por subskrib-kolekto por prezidanta elekto en la jaro 2018.
Por kolekti subskribojn li vojaĝas tra Rusio k por rakonti pri koruptado k starigi volontulajn stabojn.
Navalnij havas estas estro de Partio Progreso, kiu ne havas seĝojn en Rusia Parlamento. Sed la protestoj ne estis organizitaj por subteno de iu partio, la ĉefa ideo estis lukto kontrau korupteco.
Post la komenco de la protesto Aleksej k lia teamo estis arestita.

Kontrau kio ili protestas?

La 2an marton Aleksej k lia teamo publikigis filmon korupteco de Dmitrij Medvedev, rusia premiero k estro de la ĉefa rusia partio “Unuiĝita Rusio”
[image]
La filmo havas subtekstojn en la angla
Kurta raporto en la angla troveblas ĉe la oficala retpaĝo.
La filmo rakontas, ke Dmitrij Medvedev posedas palacojn, antikvajn domojn, jaktojn k vinberejon en Italio.

Сxe Jutubo la filmo havas pli ol 12 milionoj da spektoj.

[image]

Por esplori kotuptadon de Medvedev FLK uzis multajn fontojn: de oficialaj dokumentoj ĝis Instagram-konto de Medvedev.
Rusia registaro neniel reagis al tiu filmo k Aleksej Navalnij petis organizi manifestaciojn en cxiuj grandaj rusiaj urboj.
Kiel pasis la protestoj?

Kiel pasis la protestoj?
Lau Kira Yarmiŝ, media skretario de Aleksej Navalnij, nur en 25 urboj lokaj registaroj permesis fari manifestadojn.
Por malpermesi manifestadoj lokaj registaroj subite organizis popolajn eventojn au komencis purigi neĝon k ne lasis al protestantoj okupi la spacon.
En kelkaj urboj, organizantoj de protestoj estis arestitaj.
La plej multaj arestoj estis en Moskvo.
Urba registaro de Moskvo diris, ke policistoj agis “ĝuste, profesie k senerare”
FLK organizis elsendon de la protestoj de la tuta Rusio ĉe Jutubo.
[image]
Aleksej Navalnij estis kaptita preskau tuj post li iris al la manifestado.
Baldau post tio en oficejo de FLK oni forŝaltis la elektron k poste arestis ĉiujn, kiuj estis en oficejo.
[image]
[image]
Aleksej Navalnij ricevis monpunon k restos en malliberejo dum 15 tagoj.
Kio pri Medvedev?
Dmitrij Medvedev neniel rekte respondis pri la raporto.
Je la 14a de marto Vladimir Putin dum la kunsido de la registaro diris:
“Epidemio de gripo en nia lando kvietiĝas, sed la situacio ankorau restas serioza, jen, ekzemple, ni ne protektis Dmitrij Medvedev [de la malsano]”
Post kelkaj tagoj, kiam Medvedev renkontiĝis kun negoculoj, oni gratulis lin:
 — Bone, ke vi estas jam sana!
 — Mi eĉ ne estis malsana.
[image]
Je la 26a vespere persono demandis al Dmitrij Medvedev ĉe lia Instagram “Saluton, kiel estis via tago?”.
Al kio Medvedev respondis: “En ordo. Iom skiis”
[image]

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

主题RSS Feed
powered by my little forum