Demokratiaj Partioj en la Ĉeftero de Ĉinio
La politika partia sistemo en Ĉinio estas nomata “multpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub gvidado de la Ĉina Komunista Partio(ĈKP)”. ĈKP estas reganta partio en Ĉinio, kaj la aliaj laŭleĝaj politikaj partioj nome “demokratiaj partioj” estas partioj partoprenantaj en ŝtatregado. La rilato inter ĈKP kaj demokratiaj partioj estas “ longtempa kunekzistado kaj reciproka kontrolado, fidelaj unu al la aliaj kaj kune dividantaj gloron aŭ malfacilon”.
La demokratiaj partioj prezenti proponojn pri gravaj temoj, por revizii leĝojn, por kandidatoj al registaro, k.a. La ĈKP varbas komenton de tiuj partioj por gravaj dokumentoj kaj aferoj en ŝtatregado. Multaj membroj de demokratiaj partioj fariĝas gravaj roloj en ŝtatregado.
Laŭ la Blanka Libro “Ĉina Politika Partia Sistemo” publikigita de ĉina registaro en Novembro de 2007, estas ok demokratiaj partioj kunlaborantaj kun ĈKP en la ĉeftero de Ĉinio ( ne inkluzive Taiwan,Hongkongo kaj Makao).
Jen konciza enkonduko pri la demokrajtiaj partioj en ĉina ĉeftero.
Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango ( RKĈK )
Novembro de 1947, Demokrataro en la Ĉina Kuomintango fondita de D-ro Sun Yatsen kaj aliaj patriotaj demokratoj kongresis en Hongkong-o. La 1-an de januaro 1948, la kongreso oficiale deklaris fondiĝon de la Revolucia Komitato de Kuomintango, kaj elektis Song Qing-ling(edzino de Sun Yetsen) kiel sian honoran prezidanton kaj Li Jishen sian prezidanton.
RKĈK ĉefe varbas membrojn el tiuj homoj, kiuj havas rilatojn kun la Ĉina Kuomintango, historian aŭ socian rilatojn kun RKĈK. Iuj membroj havas rilatojn kun popolo en Taiwan-provinco. La membroj ĉiam estas el mez- aŭ supra-tavolo kaj intelektuloj altaj kaj mezgradaj . Ĝi havas 101,865 membrojn (ĝis Junio 2012). Nuna prezidanto estas Wan Exiang(Dec 18, 2012-).
Ĉina Demokratia Ligo (ĈDL)
La Ĉina Demokratia Ligo malpublike fondiĝis en Chongqing la 19-an de Marto 1941, kaj ĝia tiama nomo estis Ĉina Federacio de Demokratiaj Politikaj Grupoj (ĈFDPG). La 16-an de Novembro de tiu jaro, Zhang Lan publike anoncis ĝian fondiĝon en Chongqing. En Septembro de 1944 ĝi alprenis nunan nomon dum sia tutlanda kongreso en Chongqing.
La membroj de ĈDL ĉefe konsitas el altaj kaj mezgradaj intelektuloj en la kampoj eduka, kultura, scienca, teknika. Ĝi havas pli ol 274,000 membrojn (ĝis Junio 2016). Nuna prezidanto estas Zhang Baowen (2012-).
Ĉina Demokratia Nacikonstrua Asocio (ĈDNA)
La Ĉina Demokratia Nacikonstrua Asocio estis fondita en la 16-an de Decembro 1945 en Chongqing. La fondintoj estis patriotaj naciaj industriistoj kaj komercistoj, kaj intelektuloj havantaj rilaton kun tiuj patriotoj.
ĈDNA ĉefe varbas membrojn el ekonomia kampo. Ĝi havas pli ol 140,000 membrojn. Nuna prezidanto estas Chen Changzhi (dec. 2007-).
Ĉina Asocio Demokratio-Akcela (ĈADA)
La 30-an de Decembro 1945 la Ĉina Asocio Demokratio-Akcela estis anonce fondita en Shanghai. Ĝiaj fondintoj ĉefe estis patriotaj intelektuloj en la kampoj kultura, eduka kaj eldona. Parto da membroj estis patriotaj industriistoj kaj komercistoj.
La membroj de ĈADA ĉefe konsistas el altaj kaj mezgradaj intelektuloj okupiĝantaj pri laboro kultura kaj eduka kaj eldona. Ĝi havas pli ol 145,000 membrojn (je la fino de 2014). Nuna prezidanto estas Yan Junqi( Dec. 2007-).
Ĉina Kamparana-Laborista Demokratia Partio (ĈKLDP)
La 9-an de Aŭgusto 1930 en Shanghai, Deng Yanda, tiama gvidanto de Demokrataro en la Ĉina Kuomintango, prezidis la 1-an tutlandan kadran kongreson. En tiu kongreso fondiĝis la Portempa Agada Komitato de la Ĉina Kuomintango. Tiu politika organizo alprenis la nomon Ĉina Agada Komitato por Nacia Liberiĝo je la 10-a de Novembro 1935, kaj la nunan nomon je la 3-a de Februaro 1947.
La membroj de ĈKLDP ĉefe konsistas el altaj kaj mezgradaj intelektuloj en la kampoj higiena, medicina,ekologia kaj mediologia. Ĝi havas pli ol 144,000 membrojn. Nuna prezidanto estas Chen Zhu (dec.2012-).
Ĉina Zhi Gong Dang (ĈZGD)
En Oktobro de 1925 en San-Francisko de Usono, la Ĉina Zhi Gong Dang estis fondita de societoj de elmigrintaj ĉinoj. En Majo de 1947, ĈZGD okazigis la 3-an kongreson kaj reorganizis sin kiel novan demokratian partion.
La membroj de ĈZGD ĉefe konsistas el revenintaj elmigrintoj kaj iliaj familianoj. Ĝi havas pli ol 43,000 membrojn ( je la fino de 2013). Nuna prezidanto estas Wan Gang ( dec.2007-).
Jiu-San-Societo (JSS)
Ĉe la fino de 1944 en Chongqing, amaso da progresemaj sciencistoj organizis la Forumon pri Demokratio kaj Scienco, por strebi al la venko de la Kontraŭjapana Milito kaj al politika demokratio, ankaŭ por disvolvi la spiriton kontraŭimperiisman, patriotan, demokratian kaj sciencan kio veni de la Movado de la 4-a de Majo (1919). Ĝi renomiĝas Jiu-San-Societo por celebri la venkon de Kontraŭjapana Milito je la 3-a de Septembro 1945 (“Jiu San” en ĉina lingvo havas signifon Septembro la 3-a). La 4-an de Majo 1946 en Chongqing okaziĝis la oficiala fondiĝa kongreso.
La membroj de JSS ĉefe konsistas el altaj kaj mezgradaj intelektuloj en scienca-teknika kampo. Ĝi havas 149,797 membrojn (je la fino de 2014). Nuna prezidanto estas Han Qide ( dec.2002-).
Taiwan-a Demokratia Aŭtonomio (TDA)
La 28-an de Februaro 1947 la Taiwan-popolo ribelis kontraŭ aŭtokratio de Kuomintang-o. Tamen la popola batalo malsukcesis baldaŭ, kaj nombro da batalintoj fuĝis al Hongkong-o. La 12-an de Novembro 1947 en Hongkong-o, la Taiwan-a Demokratia Aŭtonomio estis fondita de amaso da patriotaj fuĝantoj tie.
TDA estas tutlanda politika federacio de socialistaj laborantoj, konstruantoj de socialismo, patriotoj subtenantaj socialismon venintaj de Taiwan-provinco. Tial la membroj de TDA tute estas taiwan-anoj. Ĝi havas pli ol 2,700 membroj kaj branĉojn en 18 provincoj de la Ĉeftero. Nuna prezidanto estas Lin Wenyi (dec.2005-).