2. MELKI BOVINON
2. MELKI BOVINON
esperantigis 妙慧
Antaŭe estis malsaĝulo. Li volis regali gastojn per festeno, kaj devis kolekti lakton por tio. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos. Mi ne havas sufiĉe da tenujoj por ĝi. Krome, ĝi facile ranciĝos. Estas plibone lasi ĝin en la ventro de la bovino. Mi tuj elprenos ĝin nur ĉe la festeno.
Tiel decidinte, li kaptis la bovinon kaj bovidon, kaj ligis ilin aparte.
Monaton poste, li bonvenigis gastojn kaj komencis prepari la festenon. Kiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, la bovino ne plu donis lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ mokridis je li.
Iuj malsaĝuloj kondutas same. Ili volas havigi al si meriton per almozdono, sed diras: “Mi donos grandan almozon nur kiam mi riĉiĝos.” Sed antaŭ la riĉiĝo ili perdas la havaĵon pro la guberniestroj, rabistoj aŭ la fatalaĵoj de akvo kaj incendio, aŭ ili perdas la vivon. Se oni ne faras la almozdonon senprokraste, la rezulto estas simila.