百喻经之---3. VUNDIĜO PRO PIROJ
3. VUNDIĜO PRO PIROJ
Esperantigis 妙慧
Iam estis kalva malsaĝulo. Iu senĉese ĵetis pirojn sur lian kapon kaj vundis lin. La malsaĝulo eltenis tion silente anstataŭ forfuĝi.
Vidinte tion, oni diris al li: “Kial vi ne forkuru, sed eltenas la baton ĝis vundiĝo?” La malsaĝulo respondis: “La batanto havas nur forton anstataŭ saĝon. Vidinte, ke mia kapo estas senhara, li prenis ĝin por ŝtonon. Tial li senĉese batis min je la kapo per piroj kaj vundis ĝin.”
Oni diris: “Estas vi, al kiu mankas saĝo. Kial vi ankoraŭ opinias, ke li estas tia? Se vi havas iom da saĝo, kial vi ne forkuris anstataŭ esti senĉese batita ĝis la kapvundiĝo.”
Iuj bikŝuoj estas samaj. Anstataŭ praktiki meditadon, observi disciplinojn kaj lerni budhan instruon, ili atentas nur pri la ekstera figuro por ĉasi profiton. Ili kondutas simile al la malsaĝulo, kiu ne sciis forfuĝi de bato sed opiniis, ke la batanto estas malsaĝa.