百喻经之---4. VIRINO SIN ŜAJNIGIS MORTA
4. VIRINO SIN ŜAJNIGIS MORTA
Esperantigis 妙慧师父
Iam estis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma. Li tre amis ŝin, sed ŝi estis nek fidela nek ĉasta. Poste, kiam ŝi kontaktis aliajn homojn, ŝi dronis en volupto kaj volis forlasi la edzon por sin ĵeti en la sinon de la adultulo. Ŝi do ŝtele diris al iu maljunulino: “Trovu virinan kadavron kaj metu ĝin en mian ĉambron post mia foriro. Diru al mia edzo, ke mi jam mortis.”
Post la eliro de la malsaĝulo, la maljunulino trovis virinan kadavron, kaj portis ĝin en lian domon. Kiam la malsaĝulo revenis hejmen, ŝi diris al li: “Via edzino jam mortis.”
La malsaĝulo pririgardis la kadavron kaj vere kredis, ke la kadavro estas la korpo de la edzino. Li do lamentis dolore. Poste, li kremaciis la kadavron per multe da oleo kaj brulligno, metis la cindron en saketon kaj tenis ĝin en la sino tagnokte.
Kiam la malĉastulino enuiĝis pri la adultulo kaj revenis hejmen, ŝi diris al la edzo: “Mi estas via edzino.”
La edzo respondis: “Mia kara edzino jam mortis. Kiu vi estas? Kial vi eĉ kuraĝas ŝajnigi vin kiel mian karan edzinon?” La virino klarigis multfoje, sed neniel sukcesis konvinki la edzon.
Ankaŭ iuj praktikantoj de aliaj religioj kondutas same. Aŭdinte malĝustajn dirojn, ili estas mistifikitaj kaj persiste kredas tion vera. Kvankam ili aŭdas veran instruon poste, ili rifuzas kredi kaj akcepti ĝin.