百喻经之--7. NOMI ALIULON FRATO
7. NOMI ALIULON FRATO
Esperantigis 妙慧师父
Antaŭe vivis homo ne nur bela kaj saĝa, sed ankaŭ tre riĉa. Ĉiuj en la mondo laŭdis lin.
Vidinte tion, malsaĝulo prenis lin kiel sian fraton por peti monon laŭ bezono, sed ne plu nomis lin frato kiam li vidis, ke la “frato” repagas ŝuldon.
La aliaj homoj diris al la malsaĝulo: “Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon, sed ne plu rigardis lin kiel vian fraton kiam li ŝuldis monon?”
La malsaĝulo respondis: “Mi rigardis lin kiel mian fraton nur por peti de li monon, sed fakte li tute ne estas mia frato. Do kiam li ŝuldis monon, mi ne plu nomis lin frato.”
Neniu povis sin deteni de rido aŭdinte tion.
Tiaj estas iuj kredantoj de la aliaj religioj. Ili aŭdas la instruon de la Budho, kaj prenas ĝin kiel sian propran. Kiam oni proponas, ke ili praktiku la instruon, ili rifuzas dirante: “Mi instruas homojn per la vortoj de la Budho nur por min profitigi, sed mi tute ne prenas ĝin kiel la veron, do kial mi devas praktiki ĝin?”
Tio similas al la malsaĝulo, kiu rigardis alian homon kiel sian fraton por akiri monon sed diris, ke la homo ne estas lia frato kiam li vidis, ke tiu havas ŝuldon.