Per Esperanto por Mond-paco, … sed ankaŭ por Paco en Esperantujo!

作者: Weijian JIAN @, �自: Dandenong, Aŭstralio, �表于: Thursday, April 02, 2020, 21:58 (706天�)

Se iu-tage mi tute forgesos E-on (ĉu pro la tro grand-nombraj diskonektitaj neŭronoj en mia cerbo, ĉu pro la ial subita kolapso de mia persona “semantika reto�), mi tamen certe memoros la kanton “La Espero�, kies melodion mi ludis per fluto dum la mez-lernejaj jaroj, kaj el kies teksto la jenaj versoj ĉi-momente ial resonas en mia kapo: “… kolekti�as pacaj batalantoj, …, �is la bela son�o de l’homaro, …. �.

Nu, malfeliĉe tamen, inter la “pacaj batalantoj� mem, malpaco �ajne havas same longan tradicion kiel ilia laboro por ia bela son�o (en kiu la tuta homaro supozeble ĉesos kvereladi?)...

Supraĵa analizo de la kaŭzoj de inter-homaj kaj inter-grupaj konfliktoj en E-ujo devus esti facila, (kvankam pri tiu temo mi �atus iam aŭskulti prelegon en iu kongresa universitato), se oni konsideras, ke

(1) E-istoj estas ordinaraj homoj (ne sen-pekaj sanktuloj);
(2) Ordinaraj homoj bezonas minimuman respekton / dignon en ĉiuj sociaj inter-agoj, tiel en ciberspaco kiel en la fizika realo;
(3) E-istoj tre diferencas en lingvo-nivelo kaj �enerala edukiteco, tial neeviteble malsamopinias en lingvaj kaj �eneralaj diskutoj;
(4) Vortoj tro-uzataj en E-ujo sed foje mis-interpretataj, kiel “neŭtraleco� aŭ “egaleco�, povus konduki al la falsa impreso ke en E-ujo ia iaj opinio devas esti egal-rajte akceptata de la komunumo, kaj malakcepto ekvivalentas al atako kontraŭ persona digno;
(5) Ju�ite pli-malpli objektive, ajna opinio varias -- en la grado de valideco -- de apenaŭ-refutebla ver-proksimeco, al pura sensenceco / absurdeco, sed tio neniel rekte reflektas la moralan (mal)bon-intencon de la opinianto;
(5) Iuj e-istoj, precipe tiuj tre diligentaj studantoj kaj alt-atingantaj “poento-ĉasistoj� en lernejaj ekzamenoj, povus kelkfoje havi iom(ete) tro da memfido, do malpli da toleremo al alies opinioj / pens- kaj ag- manieroj;
(6) Por aliaj e-istoj, ofte la malpli alte atingantaj, E-ujo provizas la solan soci-spacon en kiu ili povas aŭdigi sian voĉon kaj ricevi la minimuman respekton / dignon.

Filozofiado (Filozofiumado?) pri tiaj bagatelaĵoj �ajnas al mi tute ridinda, tute ne inda, konsiderante la nunan krizon alfrontatan de la tuta homaro, kaj la por individuoj vere viv-skuajn okazaĵojn.

Se “Per Esperanto por Mond-paco� (aŭ io ajn slogano simila) estas (ankoraŭ) en la ideal-sistemo de ni pacaj batalantoj, kial ni ne povas unue paci�i inter ni mem, simple sekvante bazajn principojn de interhoma rilato? Ekzemple: provi vidi la mondon el la star-punkto kaj tra la okuloj de aliuloj; racie taksi kaj akcepti proprajn kaj aliulajn mankojn kaj erarojn; kaj “sam-opinii pri la rajto de malsamopiniado� aŭ (anglisme) “konsenti malkonsenti� (“agree to disagree�).

Trezorigu la unikan “19-jarcentan� etoson de nia “rondo familia� (Kio? “Etoso�?! Ĉu alia eskapinto el polvo-kovrita E-arĥivejo?), ĉar, sen io idealisma kiel la E-movado, eĉ la lasta spuro de nia natura homeco povus perdi�i en la “tajdo de progreso�, kiam la “social distancing� (en iom lar�igita senco) tre videble fari�adas la nova socia normo (“social distancing�: rimedo por haltigi virus-infekton, “socia distancado� laŭ E-Vikipedio, sed eble “interhoma fori�o� pli kompreneblas?) (temon kiun mi eble pri-traktos en sekva skribo).

al jack

作者: anniespera, �自: 广州 Guangzhou, Ĉinio, �表于: Sunday, April 05, 2020, 20:07 (704天�) @ Weijian JIAN

这篇文章写的很好,无论内容还是世界语表达,�以好好学习一下。

主题RSS Feed
powered by my little forum