SCENO EL LA KVARANTENO EN BRAZILO(巴西疫情期间的�故事)

作者: Solis ⌂, �自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌�木�, �表于: Tuesday, April 07, 2020, 15:46 (702天�)
编辑: Solis, 时间: Tuesday, April 07, 2020, 15:52

SCENO EL LA KVARANTENO EN BRAZILO

En mia kvartalo, la bazareto plej proksima de mia rezidejo afi�is �ildon kun la jena mesa�o:
“Ĉiutage de la 7h �is la 9h matene: servo ekskluziva por maljunuloj.�

La celo estas oferti iom da komforto kaj protekteco al la oldaj klientoj kontraÅ­ la novkronvirusa malsano.

En la sekvinta tago, antaŭ la 7-a horo, jam estis tie vico de kelkaj oldaj sinjoroj kaj sinjorinoj, kiuj, portante maskojn kaj gumgantojn, atendis pacience la malfermi�on de la bazaro.

Je la 7-a akurate alvenis malgranda �ar�aŭto, kiu haltis antaŭ la bazaro. Juna viro eliris el la veturilo, iris �is la pordo de la bazaro kaj provis eniri en �in.

Vidinte tion, la unua homo en la enirvico, tre maljuna virino, furiozi�is kaj batis lin je la kapo per sia promenbastono.

“Respektu la enirvicon!� — kriis la maljunulino.

La junulo �ajnis senti nenion kaj provis denove eniri la bazaron. Aliaj krioj aŭdi�is, akompanataj de pli da bastonbatoj sur la kompatinda viro. La tuta maljunularo kriis kaj sakris kontraŭ la malrespektema junulo provanta eniri la bazaron dum la horo de la olduloj.

Finfine la juna viro rezignis kaj foriris.

“Ĝis morgaŭ, karaj! Eble tiam vi estos pli trankvilaj kaj permesos min malfermi la bazaron!�
AÅ­toro nekonata.

Tradukis el la portugala lingvo: Júlio Pedrosa.

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

主题RSS Feed
powered by my little forum