百喻经之--10. KONSTRUADO DE TRIETAĜA DOMO
10. KONSTRUADO DE TRIETAĜA DOMO
Esperantigis 妙慧师父
Antaŭe vivis malsaĝulo riĉa sed senscia. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis lian trietaĝan domon altan, luksan, vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: “Mi ne estas malpli riĉa ol li. Kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?”
Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: “Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon, kiu estas tiel bela kiel tiu de la alia riĉulo?”
La ĉarpentisto respondis: “Jes, lian etaĝdomon konstruis mi mem.”
La riĉulo ordonis: “Nun konstruu tian etaĝdomon por mi.”
La ĉarpentisto tuj mezuris la sidejon kaj ekkonstruis fundamenton por la etaĝdomo.
Vidinte tion, la riĉulo neniel komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li demandis suspekteme: “Kion vi faras?”
La ĉarpentisto respondis: “ Mi konstruas trietaĝan domon.”
La malsaĝulo diris: “Mi ne deziras la malsuprajn du etaĝojn de la domo. Konstruu por mi nur la plejsupran.”
La ĉarpentisto respondis: “Tute neeble. Kiel oni povus konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen malsupraj du etaĝoj?”
La malsaĝulo ripetis: “Mi ne volas malsuprajn du etaĝojn. Vi devas konstrui por mi nur la plej supran etaĝon.”
Aŭdinte tion, oni mokridis lin, dirante: “Kiu povus konstrui la supran etaĝdomon sen la malsupraj!”
Iuj el la kvarspecaj disĉiploj8 de la Budho nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn9. Ili estas maldiligentaj en strebado al la sankteco, sed ili diras: “Mi ne volas la malsuperajn tri atingojn. Mi nur deziras atingi la arahantecon.” Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.