百喻�之--11 BRAMANO, KIU MORTIGIS SIAN FILON

作者: anniespera, �自: 广州 Guangzhou, Ĉinio, �表于: Friday, May 08, 2020, 21:10 (671天�)

11. BRAMANO, KIU MORTIGIS SIAN FILON


Esperantigis 妙慧师父


Iam antaŭe bramano pretendis, ke li estas erudicia, kaj lertas pri astrologio kaj ĉiuj aliaj artoj. Opiniante, ke li estas tiel eminenta, li volis paradi per sia kapablo. Li do iris al alia lando, kaj ploregis dolore tenante sian filon en la sino.
Oni demandis al li: “Pro kio vi ploras?�

La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj, kaj mi ploras pro mia kordoloro.�

Ili konsolis lin: “La longeco de homa vivo estas malfacile aŭgurebla, kaj oni facile eraras en la kalkulado. Eble li ne mortos en sep tagoj. Kial vi ploras anticipe pro tio?�

La bramano respondis: “Mia aŭguro neniam eraras eĉ se mallumi�us la suno kaj luno, kaj falus la steloj.�

Sorĉite de la presti�o kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian aŭguron.

Informi�inte pri la morto de la knabo post sep tagoj, oni admiris lian kapablon: “Jen vera ĉiosciulo! Li pravas en la aŭguro.�

Ili kredis kaj estimis lin.

Por akiri famon kaj profiton, iuj el la kvarspecaj disĉiploj de la Budho mensogas, ke ili jam sankti�is. Iuj malsa�uloj eĉ murdas homojn por sin �ajnigi bonkoraj, sed ili senfine suferos en la estonteco pro tio. Ili similas al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia filo.

主题RSS Feed
powered by my little forum