GRANDA ESPERANTISTO KAJ EKSA DIREKTORO DE UEA VICTOR SADLER FORPASIS
GRANDA ESPERANTISTO KAJ EKSA DIREKTORO DE UEA VICTOR SADLER FORPASIS
La 24-an de majo 2020, 83-jara, forpasis la eminenta esperantisto Victor Sadler. Sadler naski�is en 1937 en Britio kaj eklernis Esperanton en 1951, kiam li estis 14-jara. Li komencis uzi Esperanton, kiam li ekstudis en Kembri�o, kie li fondis studentan Esperanto-klubon. Tra la jaroj membris en la klubo pluraj homoj, kiuj poste okupis gravajn postenojn en la Esperanto-movado. Sadler dum tiu tempo redaktis la informilon La Studento de STELO, la Studenta Tutmonda Esperantista Ligo, en kies estraro li aktivis.
Post la doktoriÄ�o pri fonetiko en 1962, li eklaboris fine de 1962 ĉe UEA en Roterdamo, por redakti la revuon Esperanto. Li redaktis ankaÅ La Monda Lingvo-Problemo inter 1968-1973 kaj okupiÄ�is pri la Biblioteko Hector Hodler. En 1968 Sadler fariÄ�is ankaÅ direktoro de la Centra Oficejo. Li transdonis la redaktadon de la revuo en 1974 al Simo Milojeviĉ. En tiu epoko li ankaÅ kunorganizis plurajn Universalajn Kongresojn kaj instalis en 1980-1981 la unuan komputilan sistemon de UEA. Ekde 1980 li laboris kiel Ä�enerala direktoro de UEA Ä�is demisio en 1983 , post kiam li restadis en Brazilo. Reveninte al Nederlando en 1985, li longe laboris en la projekto pri aÅtomata multlingva tradukado pere de Esperanto, DLT (Distribuita Lingva Tradukado) de la nederlanda firmao BSO, ekde 1985 Ä�is la emeritiÄ�o en 2002. En 1986 li estis elektita estrarano de UEA pri Financoj, sed li devis demisii la postan jaron pro sankialoj.
Li verkis Budhisman terminaron (1962), Esperantan-sinhalan vortareton (1963) kaj, kune kun Humphrey Tonkin, Terminaron por tradukado de Esperanto-dokumentoj (1976). Li verkis ankaŠla poemajn librojn Memkritiko (1967), por kiu li ricevis la premion Ar�enta Sprono, kaj Perversaj rilatoj (2015). Sadler estis ankaŠano de la Akademio de Esperanto de 1970 �is demisio en 1983.
Entute temas pri multflanka aganto de Esperanto, en la literatura, en la lingva kaj en la organiza kampoj. Kun granda respekto kaj dankemo UEA adiaÅas unu el la grandaj figuroj de nia movado en la dua duono de la pasinta jarcento, kaj nome de la tutmonda esperantista komunumo kondolencas al la vidvino Maiumi Sadler-Hamada.
--
西安世界è¯å��会王天义
http://esperanto.shop.kongfz.com