百喻经之---14. MORTIGI LA GVIDISTON
14. MORTIGI LA GVIDISTON
Esperantigis 妙慧师父
Iam antaŭe, aro da komercistoj deziris iri al la maro kaj bezonis iun por gvidi ilin sur la vojo. Ili kune serĉis kaj fine trovis gvidiston.
Dunginte la gvidiston, ili kune vojaĝis sub lia gvido. Kiam ili iris en dezerton, ili renkontis templon kaj devis oferi homon al la ĉiela dio por preterpasi.
Ili interkonsiliĝis: “Ni ĉiuj estas parencoj. Kiel ni rajtus mortigi iun el ni? Nur la gvidisto konvenas por esti oferaĵo.” Do ili mortigis la gvidiston kaj oferis lin al la dio.
Fine, ili perdis la vojon post la ofera rito. Neniu sciis kien iri, kaj ĉiuj perdis la vivon pro malsato kaj laceco.
Ĉiuj homoj en la mondo kondutas same. Se ili deziras iri al la maro de la budha darmo por havigi al si trezoron, ili devas diligente fari bonan konduton kiel sian gvidon. Se ili detruas sian bonan konduton, ili mismigras en renaskiĝoj kaj neniam povas trapasi metempsikozon.Ili suferas eterne en la tri suferaj ekzistecoj10. Ili similas al la komercistoj, kiuj deziris iri al la maro, sed mortigis la gvidiston, perdis la vojon kaj mortis mizere de malsato kaj laceco.