百喻经之---15 RAPIDA KRESKIGO AL LA REĜIDINO

作者: anniespera, 来自: 广州 Guangzhou, Ĉinio, 发表于: Friday, June 12, 2020, 13:38 (636天前)

15. RAPIDA KRESKIGO AL LA REĜIDINO


Esperantigis 妙慧师父


Iam al reĝo naskiĝis knabino. La reĝo tuj ordonis al sia kuracisto: “Donu al mi medicinaĵon, kiu povas tuj plenkreskigi mian filinon.”

La kuracisto respondis: “Mi donos al vi la raran medicinaĵon por tuj kreskigi ŝin, sed mi ne posedas ĝin en la nuna tempo kaj devas trovi ĝin en alia loko. Bonvolu ne vidi vian filinon antaŭ mia reveno. Mi montros ŝin al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon.”

La kuracisto iris malproksimen por la medicinaĵo, kaj revenis post dek du jaroj. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo post kiam ŝi prenis la medicinaĵon.

La reĝo tre ĝojis vidinte ilin. Li pensis: “Vere bona kuracisto li ja estas! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere tuj kreskigis ŝin.” Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per trezoro.

Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli tempon, sed atribuis la kreskon de sia filino al la funkcio de la medicinaĵo.

Iuj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili iras al instruisto kaj diras: “Mi volas fariĝi sanktulo. Bonvolu instrui min, por ke mi tuj atingu sukceson.”

Per konvena metodo la instruisto instruas al ili meditadon kaj kontempladon pri la dek du ligoj al la ĉeno de ekzisteco11. Post akumulado de diversaj meritoj en sia praktikado ili fariĝis arahantoj. Do ili ege ĝojas pro tio kaj diris: “Kiel feliĉa mi estas! La instruisto donas al ni rapidan metodon por sanktiĝi.”

主题RSS Feed
powered by my little forum