百喻�之--16 AKVUMI SUKERKANON

作者: anniespera, �自: 广州 Guangzhou, Ĉinio, �表于: Tuesday, June 16, 2020, 17:38 (632天�)

16. AKVUMI SUKERKANON

Esperantigis 妙慧师父


Antaŭe du homoj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis: “Premion ricevos tiu, kiu plantos pli bone, kaj punon ricevos tiu, kiu plantos malpli bone.�

Unu el ili pensis: “Sukerkano estas dolĉa. Se mi elpremos la dolĉan sukon el sukerkano por akvumi mian plantaĵon, mia sukerkano estos des pli dolĉa ol la lia.�

Li do premis sukon el sukerkano, kaj per �i akvumis la plantaĵon por havi pli dolĉan sukerkanon, sed tio kaŭzis malutilon al la plantaĵo, kaj li perdis ĉion.

Ankaŭ iuj en la mondo kondutas same. Ili celas al bonfaro, sed profitante, ke ili havas monon kaj potencon, ili minacas, ekspluatas ordinarajn homojn kaj rabas havaĵojn de ili, kaj disdonas la rabaĵojn por fari bonfaron. Kvankam ili deziras bonan efikon, tame ilia konduto kaŭzas al ili estontan fatalaĵon. Ili tute similas al la malsa�ulo, kiu elpremis sukon el sukerkano por akvumi la plantaĵon sed perdis ĉion.

主题RSS Feed
powered by my little forum