百喻经之---18. PROKSIMIĜI AL AKRIGILO

作者: anniespera, 来自: 广州 Guangzhou, Ĉinio, 发表于: Thursday, June 25, 2020, 17:10 (623天前)

18. PROKSIMIĜI AL AKRIGILO


Esperantigis 妙慧师父

Iam antaŭe mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Li malgrasiĝis tagon post tago pro longa laboro. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.
Ricevinte la mortan kamelon, la malriĉulo tuj eksenfeligis ĝin. Kiam lia tranĉilo malakriĝis, li devis serĉi ŝtonan akrigilon. Fine li trovis malgrandan akrigilon en la supra etaĝo,akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por daŭrigi la laboron.
Tiel li supreniris multfoje por reakrigi la tranĉilon, kaj ege laciĝis. Enuiĝinte pri tio, li portis la kamelon sur la supran etaĝon por proksimiĝi al la malgranda akrigilo. Oni mokridis lin pro la stultaĵo.
Iuj malsaĝuloj kontraŭas disciplinojn nur por sin pliprofitigi per trezoro, kiun ili deziras uzi en bonfaro por renaskiĝi en la ĉielo. Ili rikoltas tro malmulte kontraŭ la granda elspezo kvazaŭ ili portus mortan kamelon al supra etaĝo por proksimiĝi al malgranda akrigilo.

主题RSS Feed
powered by my little forum