百喻经之---19. PERDO DE ARĜENTA BOVLO
19. PERDO DE ARĜENTA BOVLO
Esperantigis 妙慧师父
Iam antaŭe, iu transpasis maron per ŝipo kaj senatente faligis sian arĝentan bovlon en la akvon. Li pensis: “Mi faru markon sur la akvon kaj portempe forlasu la bovlon. Mi prenos ĝin poste.”
Li atingis Srilankon post veturado de du monatoj. Vidinte riveron, li tuj plonĝis en la akvon por retrovi la perditan bovlon.
Oni demandis lin: “Kion vi faras?”
Li respondis: “Mi serĉas mian perditan bovlon.”
Oni demandis: “Kie vi perdis ĝin?”
Li respondis: “En la loko tuj post mia ekveturo sur la maro.”
Oni demandis: “Kiam vi perdis ĝin?” Li respondis: “Antaŭ du monatoj.”
Oni demandis: “Vi ja perdis ĝin ie antaŭ du monatoj, sed kial vi serĉas ĝin ĉi tie?”
Li respondis: “Mi faris markon sur la akvon tuj post la perdo de mia bovlo. La akvo ĉi tie estas tute sama kiel la markita akvo, do mi ekserĉis ĝin.”
Oni diris: “Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis vian bovlon en alia loko. Kiel vi povos retrovi ĝin ĉi tie?”
Ĉiuj eksplodis per ridego.
Anstataŭ praktiki ĝustan konduton, iuj praktikantoj de aliaj religioj persistas en erara opinio pri la kaŭzo de sufero laŭ ŝajne bona metodo por strebi al la liberiĝo. Ili similas al la malsaĝulo, kiu serĉas ĉi-tie bovlon perditan en alia loko.