百喻�之---20. BABILADO PRI LA KRUELECO DE LA REĜO

作者: anniespera, �自: 广州 Guangzhou, Ĉinio, �表于: Friday, July 10, 2020, 08:39 (608天�)

20. BABILADO PRI LA KRUELECO DE LA REÄœO


Esperantigis 妙慧师父

Iam iu babilis pri la manko de la re�o kaj diris: “La re�o estas tro kruela, kaj li regas la landon tute senracie.�

La re�o eksplodis per kolero informi�inte pri tio. Anstataŭ enketi, kiu parolis pri li, li kredis malfidelan homon, kaptis lojalan ministron kaj ordonis, ke oni detranĉu cent taelojn da karno de sur lia dorso.

Poste, oni atestis, ke la punito estas senkulpa kaj miskondamnita. La re�o ege bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon de la mispunito.
La mispunito �emadis nokte pro la neeltenebla doloro. Aŭdinte tion, la re�o demandis: “Kial vi ankoraŭ mal�ojas? Mi detranĉis de vi cent taelojn da karno, sed jam redonis al vi dekoble. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Kial vi ankoraŭ mal�ojas?�

Alia homo respondis: “Se vi detranĉus mian kapon, Via Re�a Mo�to, mi ne povus eviti morton eĉ se vi rekompencus min per mil kapoj. Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi de la doloro.�

Ankaŭ malsa�aj homoj kondutas same. Ili diboĉas en la nuna tempo, sed tute ignoras la estontan suferon. Ili faras malutilon al vivestaĵoj kaj ekspluaton al homoj kun intenco havi pli da riĉaĵo. Per la eltrudita mono li volas fari bonon por kompensi sian kulpon kaj havigi al si meriton. Ili similas al la re�o, kiu vane klopodis sendolorigi la suferanton, de kiu li tranĉis karnon kaj poste al kiu li plenigis la vundon per pli da viando.

主题RSS Feed
powered by my little forum