百喻经之---21. METODO POR HAVI PLIAN FILON
21. METODO POR HAVI PLIAN FILON
Esperantigis 妙慧师父
Iam antaŭe, virino havis filon kaj deziris plian. Ŝi demandis al aliaj virinoj: “Kiu havas metodon por ke mi nasku plian filon?”
Maljunulino diris al ŝi: “Mi povas realigi vian deziron, sed vi devas fari oferon al la ĉiela dio por tio.”
La virino demandis al la maljunulino: “Kion mi devas oferi al la dio?”
La maljunulino respondis: “Se vi mortigos vian filon kaj oferos lian sangon al la dio, vi povos naski plian filon.”
La virino do decidis mortigi sian filon laŭ konsilo.
Saĝulino mokridis kaj insultis ŝin: “Kiel malsaĝa vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi povos naski plian filon aŭ ne, tamen vi eĉ pretas mortigi la nunan.”
Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Kun deziro al la estonta feliĉo ili sin ĵetas en fajron kaj turmentas diversmaniere por renaskiĝi en la ĉielo.