百喻经之--- 22. KOMERCO PER KALAMBAKO12
22. KOMERCO PER KALAMBAKO
Esperantigis 妙慧师父
Iam antaŭe, filo de prestiĝulo iris al la maro por kolekti kalambakon. Li havigis al si ĉaron da kalambako post kelkaj jaroj kaj portis ĝin hejmen por vendi en bazaro.
Neniu aĉetis ĝin pro la alta prezo. Neniom li vendis dum multaj tagoj, do li ege ĉagreniĝis pro tio.
Li vidis, ke iu vendas lignokarbon rapide. Li pensis: “Mi preferas bruligi ĝin kaj turni ĝin en lignokarbon por elvendi rapide.”
Li tuj bruligis la kalambakon en lignokarbon kaj vendis ĝin en bazaro kontraŭ enspezo de duonĉaro da lignokarbo.
Ankaŭ malsaĝaj mondanoj kondutas same. Ili laboras diligente per diversaj klopodoj por budhiĝi, sed poste rezignas la klopodon pro la malfacileco, kaj ekdeziras arahantiĝi por atingi nirvanon laŭeble plej frue.