PIV-apologio.
PIV-apologio.
Apologio = Parola aÅ skriba defendo kaj pravigo de io aÅ iu, solene farita. (PIV-a difino).
Lotumado.
Mi tute hazarde imagis nombron: 672, kaj decidis: mi listos la kapvortojn de tiu pa�o de PIV, kaj komentos ilian neceson aŠmalneceson! Mi kolorigos la oficialajn vortojn...
Disdono de la premioj.
levi: kun dekoj kaj dekoj da derivaĵoj...
levo (monunuo de Bulgario)
levantero
levido
leviero = levilo
levirato
levistiko
levitacio
Levjatano
levkojo: nomo de planto; jes, oficiala, kvankam vi ver�ajne neniam bezonos!
levrelo
levulozo = fruktozo
lezo
Lhaso
li
lio: neoficiala, sed sendube Ĉinoj sentas la bezonon!
liano
liaso
Libano
libelo
libera: kun dekoj da derivaĵoj.
Ver�ajne vi neniam uzos la neoficialajn vortojn, sed... tamen, povus okazi ke vi aĉetas hundon de la raso "levrelo"! kaj tiam vi �atos nomi �in! Povas okazi ke vi ĉeestis situacion de levitacio, kaj anstataŠuzi klarigan frazon (fabela kapablo de fakiroj ks levi sin kaj �vebi en la aero) vi preferos klaran terminon, ĉu? - Do, jen klare, mi supozas, la niveloj (kiuj tute ne indikas gradan de inteligento!) el kiu lingvo konsistas. Kaj: ni ja devas disponi pri verko por trovi ilin. Jen do: pravigo de PIV! (kaj instigo havigi �in se vi ne jam....). Feliĉe nun jam estas ebleco konsulti �in, senpage, pere de la Reto.
Mi esperas ke estas klare al vi, ke por normala, ĉiutaga konversacio, vere la oficialaj vortoj sufiĉas... kaj ke la neoficialaj estas la pipro; la garnaĵo sur la man�o. Kaj PIV vere ne malfaciligas la lingvon. En tiu listo aperas, laŠmi, nur du vortoj kiuj estas forstrekeblaj/superfluas: leviero kaj levulozo. Kaj kredu min, la pa�o estas vere tute hazarde elektita! Estus bone se homoj lernus rigardi iom pli foren ol la nazo, lernus uzi okulojn kaj cerbon, anstataŠelĵeti malplenajn aervezikojn!
Altnivela matematiko.
En mia esploro ludas do 21 radikoj, el kiuj 7 estas oficialaj. Mi imagas ke vi de la aliaj iam, iel, ial en viva vivo uzos maksimume 2. Do el via PIV vi uzos 9 el 21 radikoj. Do 42,8 elcento nur vi uzos... sed tamen ankaÅ la aliaj (de iu, iam, ie, iel, ial) estas bezonataj!!!