atentu por Mana Brinson el Rwando

作者: Lode Van de Velde, 来自: Belgio, 发表于: Saturday, May 06, 2017, 00:19 (1769天前)
编辑: Solis, 时间: Sunday, June 11, 2017, 22:59

Karaj, atentu por Mana Brinson el Rwando; li petis helpon forme de tabulkomputilo. Mi skribis ke mi povus donaci al iu kiu vizitos lian landon ekz., ĉar sendokostoj altas. Li de tiam insiste petas ke mi sendu mian (malnovan, mi diris al li) tabulkomputilon (tablet) al lia lando ĉar tie kostas "multege", 1000 ĝis 1500 dolaroj. Usonano (Glossop RONALDO, kiu estas Direktoro de Infanoj Chirkau la Mondo) povas eĉ pagi pli ol 50 eŭrojn (!!!) por la sendokostoj. Mi rete kontrolis vendejon en Rwando mem, kie oni povas aĉeti *novan* tabulkomputilon por nur 100 eŭroj (!!!) aŭ saĝtelefonon por 25 eŭrojn. Do certe brokante haveblos bona aparato ol mia malnovajho kiu cetere tre malrapidas. Kiam mi respondas ke prefere per tiuj 50 eŭroj oni tie aĉetu ion surloke anstaŭ ol elspezi tion por stulta afranko por io kio survoje eble perdiĝos, li lamentas ke mi rompas promesojn, plorigas ĉiujn infanojn en sia lernejo ktp.
Mi do ne fidas tiun personon.

主题RSS Feed
powered by my little forum