Kiuj adverboj estas taŭgaj?

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Sunday, May 07, 2017, 10:04 (1768天前)
编辑: Solis, 时间: Sunday, June 11, 2017, 23:04

Kiuj adverboj estas taŭgaj?

Li estas lernanta. → Li lernas.
kiam mi revenis, li estis manĝinta. → Kiam mi revenis, li ( jam ) manĝis.
kiam mi revenis, li estis manĝanta. → Kiam mi revenis, li ( ? ) manĝis.
kiam mi revenis, li estis manĝonta. → Kiam mi revenis, li ( ? ) manĝis.

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

Kiuj adverboj estas taŭgaj? kaj samon esprimas...

作者: Petro Desmet' ⌂, 来自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于: Sunday, May 07, 2017, 21:42 (1768天前) @ Solis
编辑: Petro Desmet', 时间: Monday, May 08, 2017, 15:55

Kiuj adverboj estas taŭgaj?

Li estas lernanta. → Li lernas.
kiam mi revenis, li estis manĝinta. → Kiam mi revenis, li ( jam ) manĝis.
kiam mi revenis, li estis manĝanta. → Kiam mi revenis, li ( ? ) manĝis.
kiam mi revenis, li estis manĝonta. → Kiam mi revenis, li ( ? ) manĝis.

Mi ne scias ĉu mi bone komprenas ...
1. Tute klare, kiel vi skribis: li jam finis manĝon (ĝi ne plu estis en la buŝo)

2. Li estis okupata per manĝado: manĝo estas en buŝo
3. Li estis preta komenci la manĝon. Kutime interpretata ke tujtuje li komencos manĝi.

Adverboj: 1. Jam,
2. ĵuse (? - ne ĵus, ĉar oni povus miskompreni)
3. prete manĝi. (sen s!). Eble ankaŭ: ekmanĝis, nekutima, sed laŭ mi akceptebla:
li eke manĝis....
(tria tamen iom duba) Malfacili uzi pasintan tempon por io kio ne jam okazis!
Intertempe mi trovis taŭgan adverbon: baldaŭ!

Laŭ PIV "ĵus" signifas: "momenton antaŭ nun" aŭ "antaŭ tiam".
Ĵuse ne estas en PIV, sed ĝi estas plifortigo de ĵus.

SED mi NE estas Dio de la gramatko!
Kaj fakte ekzisras deksepa regulo, mi verkis artikolon pri ĝi: ĝi estas: Estu elasta, estu tolerema!!! Kaj Zamenhof kaŝe anoncis la 17-an regulon en la Ekzercaro (de la Fundamento) en Paragrafo 35a en la 13-a frazo:
Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.
Pripensu la frazon!

Kiuj adverboj estas taŭgaj? kaj samon esprimas...

作者: gajo @, 来自: Yiyang-urbo, Hunan-provinco, Ĉinio 湖南益阳, 发表于: Thursday, May 11, 2017, 12:33 (1764天前) @ Petro Desmet'
编辑: gajo, 时间: Thursday, May 11, 2017, 12:35

Kiuj adverboj estas taŭgaj?

Li estas lernanta. → Li lernas.
kiam mi revenis, li estis manĝinta. → Kiam mi revenis, li ( jam ) manĝis.
kiam mi revenis, li estis manĝanta. → Kiam mi revenis, li ( ghuste)manĝAs.
kiam mi revenis, li estis manĝonta. → Kiam mi revenis, li ( preskau ) manĝAs.
karaj amikoj,supre mia respondo taugas, --CHU NE?

--
Gajo Li Chuanhua

Kiuj adverboj estas taŭgaj? kaj samon esprimas...

作者: Petro Desmet' ⌂, 来自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于: Tuesday, May 23, 2017, 17:57 (1752天前) @ gajo

Plejparte jes, mi supozas.
La dua frazo fakte nur per la komplika tempesprimo estas akurate priskribebla.

主题RSS Feed
powered by my little forum