基礎的 譯本 Nacilingvaj Fundamentoj. "
Ĉu nacilingvaj Fundamentoj havas sencon aŭ utilon? Nu, tio ŝajnas al mi stulta demando! Ĉu estas logike postuli ke homo, kiu deziras lerni Esperanton, ke li unue studu la francan, la anglan, la germanan, la rusan kaj la polan? Do homo kiu ne scipovas tiujn lingvojn, aŭ minimume unu(n) el ili devus disponi pri teksto al li komprenebla, prefere eĉ en sia propra lingvo.
Povas ŝajni iom strange ke, laŭ mia scio, eldoniĝis nur 14 nacilingvaj Fundamentoj. Tamen, ne estas tiel strange! En sia antaŭparolo Zamenhof mem skribis ke la Fundamento NE estas ideala lernolibro. Tio ne estas ĝia tasko, ne ĝia celo.
La nacilingvajn gramatikojn (la 16 regulojn), plej gravan parton de la Fundamento, oni trovas en la nacilingvaj lernolibroj de Esperanto. Kaj la bazajn vortojn/radikojn? Nu, tiujn oni trovu en la Vortaro Nacilingva-Esperanta! Kaj bona vortaro havas manieron, plej ofte *, por indiki ĉu la vorto estas “fundamenta”, ĉu “oficiala”, ĉu “ne-oficiala”. Oficialaj vortoj estas tiuj, kiujn la Akademio de Esperanto, en unu el siaj Oficialaj Aldonoj (9 aperis ĝis nun) deklaris tiaj. Ili fakte apartenas al la Universala Vortaro.
Kaj tamen, mi, persone trovas ke estas utile, dezirinde, eĉ necese… ke ĉiu lingvo disponu pri sia Fundamento. Ili ne povas havi la leĝan statuson (valoron) de fundamento, sed…
Kaj kio pri la ĉina??? Baldaŭ pli!!!